Hans Christian Andersen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Christian Andersen
Hans Christian Andersen en 1867
Hans Christian Andersen en 1867
Persona informo
Hans Christian Andersen
Naskonomo Hans Christian Andersen
Naskiĝo 2-an de aprilo 1805 (1805-04-02)
en Odense,  Danio
Morto 4-an de aŭgusto 1875 (1875-08-04) (70-jaraĝa)
en Kopenhago,  Danio
Mortis per hepata kancero vd
Tombo Asista Tombejo de Kopenhago vd
Religio luteranismo vd
Etno Danoj vd
Lingvoj dana vd
Loĝloko Danio • Hans Christian Andersen's Childhood Home • Slagelse • Helsingør • Kong Hans' Vingård • Rolighed vd
Ŝtataneco Reĝlando DanioDanio-Norvegio vd
Alma mater Slagelse Gymnasium • Universitato de Kopenhago vd
Subskribo Hans Christian Andersen
Familio
Patro Hans Andersen vd
Patrino Anne Marie Andersdatter vd
Gefratoj Karen Marie Andersen vd
Edz(in)o
Profesio
Okupo verkisto • poeto • romanisto • verkisto de porinfana literaturo • aŭtobiografo • dramaturgoĵurnalisto • vojaĝisto • cut-paper artist vd
Laborkampo fabelo • kreiva kaj profesia verkado • poezio vd
Aktiva en Kopenhago vd
Aktiva dum 1827–1875 vd
Verkado
Verkoj La improvizisto ❦
La fabelo de mia vivo ❦
La malbela anasido ❦
Fingrulino ❦
La neĝa reĝino ❦
La brava stansoldato ❦
La knabineto kun la alumetoj ❦
La marvirineto ❦
La novaj vestoj de la reĝo ❦
La princino sur pizo ❦
Ole Lukøje ❦
La glacia virgulino ❦
Paŝtisto de porkoj ❦
La tindrujo ❦
A Walking Tour from Holmen’s Canal to the Eastern Point of Amager in the Years 1828 and 1829 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hans Christian ANDERSEN Pri tiu ĉi sono aŭdu (naskiĝis la 2-an de aprilo 1805 en Odense — mortis la 4-an de aŭgusto 1875 en Kopenhago) estis dana verkisto, kiu verkis teatraĵojn, vojaĝpriskribojn, romanojn kaj poeziaĵojn, sed famiĝis ĉefe pro la verkado de fabeloj. La populareco de Andersen ne limiĝas al infanoj; liaj rakontoj, nome eventyr en la dana lingvo, pritraktas temojn kiuj superas aĝajn kaj naciecajn limojn. Tiuj rakontoj estas tradukitaj al pli ol 125 lingvoj[1] kaj influis diversajn teatraĵojn, filmojn, baletojn kaj aliajn artaĵojn.[2] Liaj tekstoj iĝis kulture enmetitaj en la kolektiva memkonscio de la Okcidento, facile legeblaj de infanoj, sed ankaŭ prezentantaj lecionojn de virto kaj klopodoj kontraŭ malfacilaĵoj por maturaj legantoj.[3]

Inter liaj plej famaj fabeloj estas "La novaj vestoj de la Imperiestro", "La marvirineto", "La najtingalo", "La malbela anasido", "Fingrulino".

Vivo[redakti | redakti fonton]

Juneco[redakti | redakti fonton]

Hans Christian Andersen naskiĝis en malriĉa kvartalo de Odense, sur insulo Fyn, estante la sola ido de ŝufaristo Hans Andersen (1782–1816) kaj Anne Maria Andersdatter (ĉ. 1775–1833). Interese, sed ne nekutime, la patronomoj de ambaŭ gepatroj signifas "Anders-ido" (Anders-filo resp. Anders-filino). La patro de Andersen, ankaŭ nomita Hans, konsideris sin rilata al nobelaro. Lia patroflanka avino diris al sia patro ke ties familio en la pasinteco apartenis al pli alta socia klaso,[4] sed esplorado montris tiujn historiojn senfundamentaj.[4][5] Populara teorio sugestis ke Andersen estis fakte eksterleĝa filo de la reĝo Kristiano la 8-a,[4] sed tiu versio estis kritikita.

Hejmo de la infanaĝa Andersen en Odense.
Helsingoro kie studentis Andersen.

La patro de Andersen, kiu estis ricevinta bazlernejan edukadon, enkondukis Andersen al la literaturo, legante al li Mil kaj unu noktoj.[6] La patrino de Andersen, Anne Marie Andersdatter, estis needukita kaj laboris kiel lavistino post la morto de lia patro en 1816. Kvankam lia patro estis pli juna ol la patrino, li mortis kiam Hans havis ĉ. 11 jarojn. La patrino reedziniĝis en 1818.[6] Andersen estis sendita al loka lernejo por malriĉaj infanoj kie li ricevis bazlernejan edukadon kaj estis devigita subteni sin, laborante kiel metilernanto por teksisto kaj, poste, por tajloro. Iĝinte 14-jara, Hans iris al Kopenhago kaj provis iĝi teatra aktoro aŭ kantisto. Ĉar li havis eksterordinaran voĉon de soprano, li estis akceptita en la Reĝa Dana Teatro, sed lia voĉo tuj ŝanĝiĝis. Kolego el la teatro diris al li ke li konsideris Andersen poeto. Akceptante tiun sugeston serioze, Andersen fokusiĝis pri verkado.

Pro subteno de la direktoro de la reĝa teatro, Jonas Collin, kiu sentis grandan estimon al Andersen, kaj poste de reĝo Frederiko la 6-a kiu pagis parton de la edukado de la junulo, ŝajne instigita de Collin, Andersen povis de 1822 al 1826 viziti gimnaziojn en Slagelse, poste en Helsingør kaj en 1828 studentiĝi ĉe la Universitato de Kopenhago.[7] Andersen jam estis publikiginta sian unuan rakonton, "La fantomo de la tombo de Palnatoke" (1822). Kvankam ne bona lernanto, li estis en la lernejo de Helsingør ĝis 1827.[8]

Poste li diris ke la jaroj en lernejo estis la plej malhelaj kaj plej amaraj el lia vivo. En unu lernejo, li loĝis en la hejmo de la instruisto. Tie li suferis perforton por "plibonigi lian karakteron", kiel oni diris al li. Li poste diris ke ankaŭ la altlernejo malkuraĝigis lin de verkado ĝenerale, kaŭzante lian deprimstaton.[9]

Maturaj vivojaroj[redakti | redakti fonton]

Kolorplenaj fasadoj laŭlonge de Nyhavn, kie loĝis du jardekojn Andersen.

Andersen plurfoje vojaĝis al Anglio, Germanio, Hispanio, Italio kaj la Otomana Imperio. La itala pejzaĝo inspiris lin al la rakonto pri "marvirineto", kies praformoj tiam ekestis. Entute li faris 30 iom vastajn vojaĝojn, kiuj 32-foje gvidis lin al Dresdeno kaj 15-foje al apuda Maxen, loĝloko de liaj amikoj kaj mecenatoj Friederike Serre kaj Friedrich Anton Serre. Li renkontis en la dana reĝa kortumo horloĝfariston Houriet el Le Locle, Svislando. Houriet invitis Andersen plurfoje al sia domo. Pro tio la urbo Le Locle havas straton Hans-Christian Andersen. En la horloĝmuzeo 'Château des Monts' oni povas aŭskulti rakonton pri la restado de Andersen en tiu urbo en Ĵuraso, Svisio.

Inter 1845 kaj 1864, H. C. Andersen loĝis en 67 Nyhavn, Kopenhago, kie nun estas memortabulo.[10]

Per siaj verkoj, precipe fabeloj, Andersen jam dumvive gajnis artistajn reputacion kaj honorojn. En sia mortojaro li petis fotografon al sia loĝejo por fari fotojn de si en siaj ejoj; de tiam estas la lastaj bildoj pri li.

Renkontoj kun Dickens[redakti | redakti fonton]

Andersen havis strangan rilaton kun Charles Dickens.

En junio 1847, Andersen faris sian unuan viziton al Anglio kaj ĝuis triumfajn sociajn sukcesojn dum la somero. La Grafino de Blessington invitis lin al siaj kunsidoj kie intelektuloj renkontiĝis, kaj en unu el tiuj kunsidoj li renkontiĝis kun Charles Dickens por la unua fojo. Ili mansalutis kaj eliris al verando, pri kio Andersen verkis en sia taglibro: "Ni iris al la verando, mi estis tiom feliĉa vidi kaj paroli kun la nuna vivanta verkisto de Anglio, kiun mi plej amas."[11]

Ambaŭ aŭtoroj respektis la verkaron unu de la alia kaj kunhavis ion gravan en komuno kiel verkistoj: priskribo de malriĉuloj kaj de subklasuloj, kiuj ofte havas malfacilajn vivojn tuŝitaj kaj de la Industria Revolucio kaj de la malriĉo. En la Viktoria epoko estis kreskanta simpatio por infanoj kaj idealigo de la senkulpeco de infaneco.

Dek jarojn poste, Andersen vizitis Anglion denove, ĉefe por renkontiĝi kun Dickens. Li faris mallongan viziton al la hejmo de Dickens ĉe Gads Hill Place en kvinsemajna restado, por distrado de la familio de Dickens. Poste oni diris ke Andersen foriru, Dickens laŭgrade ĉesis ĉiun korespondadon inter ili, por granda seniluziiĝo kaj konfuzo de Andersen, kiu estis ĝuinta la viziton kaj neniam komprenis kial liaj leteroj restis senrespondaj.[11]

Ama vivo[redakti | redakti fonton]

Andersen en 1836.

Andersen neniam edziĝis. Iuj sugestis, ke li estis samseksema, kaj filologoj analizis liajn verkojn pri tiutemaj indikoj.

En la frua vivo de Anderson, lia privata taglibro registras lian rifuzon havi seksajn rilatojn.[12][13]

Andersen ofte enamiĝis je neatingeblaj virinoj kaj multaj el liaj rakontoj estas interpretataj kiel aludoj al ili.[14] Dum lia juneco lia nesamsenta amulino estis knabino Riborg Voigt. Malgranda saketo enhavanta longan leteron el Voigt estis trovita en tirkesto de Andersen post lia morto, kelkajn jardekojn post li unuafoje enamiĝis je ŝi, kaj post ŝi supozeble enamiĝis je aliaj. Aliaj finfine elrevigaj klopodoj de Andersen poste inkludis Sophie Ørsted, la filinon de la fizikisto Hans Christian Ørsted kaj Louise Collin, la plej junan filinon de lia patrono Jonas Collin. Unu el liaj rakontoj, La najtingalo, estis verkita kiel esprimo de lia pasio por Jenny Lind kaj iĝis la inspiro por ŝia alinomo, "la sveda najtingalo." Andersen estis ofte timida ĉe virinoj kaj havis grandan malfacilaĵon deklari sian amon al Lind. Kiam Lind estis entrajniĝonta por iri al opera koncerto, Andersen donis al Lind leteron kun geedziĝa propono. Aliflanke ŝiaj sentoj por li ne estis samaj; ŝi konsideris lin nura frato, skribante al li en 1844: "adiaŭ... Dio benu kaj gardu mian fraton, tio estas la sincera volo de lia afekcia fratino, Jenny."[15]

Samtempe li ankaŭ spertis samseksajn allogojn, skribante ekzemple al Edvard Collin:[16] "Mi langvoras por vi kvazaŭ bela kalabria ĉiesulino ... miaj sentoj por vi estas tiuj de virino. La ineco de mia naturo kaj nia amikeco devas resti mistero."[17] Collin, kiu preferis virinojn, verkis en memorlibro: "Mi trovis min nekapabla respondi al tiu amo, kaj tio kaŭzis al la aŭtoro multan suferon." Same, la am-obsedoj de la aŭtoro pri la dana dancisto Harald Scharff[18] kaj Karl Alexander, la juna hereda duko de Saksio-Weimar-Eisenach,[19][20] ne rezultis en iuj amrilatoj.

Laŭ Anne Klara Bom kaj Anya Aarenstrup el la Centro H. C. Andersen de la Universitato de Suda Danio, "Por konkludi, ĝustas indiki al la tre duflankaj (kaj ankaŭ tre traŭmataj) elementoj en la emocia vivo de Andersen rilate al la seksa afero, sed estas decide ankaŭ ĝuste kiel malprava priskribi lin kiel samseksema kaj elteni ke li havis fizikajn rilatojn kun viroj. Li ne havis. Tio estus tute mala al liaj moralaj kaj religiaj ideoj, aspektoj kiuj estas tute ekster la eplorkampo de Wullschlager kaj ŝiaj plaĉoj."[21]

Morto[redakti | redakti fonton]

Andersen ĉe Rolighed: Israel Melchior (ĉ. 1867).
Tomboŝtono de Andersen ĉe la Asista Tombejo en la distrikto Nørrebro de Kopenhago.

En la printempo de 1872, Andersen falis el sia lito kaj grave vundiĝis; li neniam tute rekuperiĝis el la rezultantaj vundoj. Tuj poste li ekmontris signojn de hepata kancero.[22]

Li mortis je la 4-a de aŭgusto 1875, en domo Rolighed (laŭvorte: trankvileco), ĉe Kopenhago, kiu estis hejmo de liaj amikoj, la bankisto Moritz Melchior kaj lia edzino.[22] Tuj antaŭ sia morto, Andersen konsultis komponiston pri la muziko por sia funebro, dirante: "Ĉefaj personoj kiu iros malantaŭ mi estis infanoj."[22] Lia korpo estis entombigita en la Asista Tombejo en la areo Nørrebro de Kopenhago.

Je la tempo de sia morto, Andersen estis internacie admirata, kaj la dana registaro pagis je lia nomo jaran stipendion kiel "nacia trezoro".[23]

Literatura kariero[redakti | redakti fonton]

Papera kamentondaĵo tondilita fare de Andersen.

Andersen verkis pli ol 160 fabelojn, kiuj aperis en ok volumoj. Lia centra ambicio estis, ke la fabeloj, ankaŭ tiuj baziĝantaj sur popolaj fontoj, estu kompreneblaj al infanoj. Liaj fabeloj estis tradukitaj al multaj lingvoj; jam Zamenhof faris tradukojn al Esperanto.

Komenca verkaro[redakti | redakti fonton]

Vere tre frua fabelo de Andersen, nome "La sebokandelo" (dane Tællelyset), estis malkovrita en dana arkivo nur en oktobro 2012. En la rakonto, verkita en la 1820-aj jaroj, temas pri kandelo kiu ne sentas sin aprezata. Ĝi estis verkita dum Andersen estis ankoraŭ en lernejo kaj dediĉis ĝin al bonfaranto, kies familio posedis ĝin ĝis transiro kun aliaj paperoj al loka arkivo.[24]

En 1829, Andersen ĝuis konsiderindan sukceson per sia mallonga rakonto "Perpieda veturo el la Kanalo Holmen al la Orienta Pinto de Amager". Ties ĉefrolulo trafas rolulojn el Sankta Petro al parolanta kato. Andersen sekvigis tiun sukceson pere de teatraĵo, Amo en la turo de la preĝejo de Sankta Nikolao, kaj mallonga volumo de poeziaĵoj. Kvankam li faris malmultan progreson pri verkado kaj publikigo tuj poste, en 1833 li ricevis malgrandan veturstipendion de la reĝo, kio ebligis al li entrepreni la unuan vojaĝon tra Eŭropo. En la Kantono Ĵuraso, ĉe Le Locle, Svisio, Andersen verkis la rakonton "Agnete kaj la trituro". Samjare li pasigis vesperon en la itala marborda vilaĝo Sestri Levante, kio inspiris titolon "La Golfo de Fabeloj".[25] En Oktobro 1834, li alvenis en Romon. La vojaĝoj de Andersen en Italio aperis en lia unua romano, membiografio La improvizisto (Improvisatoren) kiu estis publikigita en 1835 kaj ricevis tujan bonan akcepton.

Fabeloj kaj poezio[redakti | redakti fonton]

H.C. Andersen, 1835.
Portreto de Andersen fare de Franz Hanfstaengl date de Julio 1860.

Liaj komencaj klopodoj al verkado de fabeloj estis fakte revizioj de historioj kiujn li aŭdis infanaĝe. Andersen poste altigis tiun ĝenron ĝis nova nivelo per verkado de granda nombro de fabeloj kiuj estis kuraĝaj kaj originalaj. Unue ili ne ricevis bonan akcepton, parte pro la malfacilo traduki ilin.

En 1835 Andersen publikigis la unuajn du erojn de sia Fabeloj (dane Eventyr; laŭvorte "Fantaziaj rakontoj"). Pliaj historioj, kompletigante la unuan volumon, estis publikigitaj en 1837. La kolekto enhavas naŭ rakontojn, inter kiuj: "La tindrujo", "La princino sur pizo", "Fingrulino", "La marvirineto" kaj "La novaj vestoj de la Imperiestro". La kvalito de tiuj historioj ne estis tuj agnoskita, kaj ili estis malbone vendataj. Samtempe, Andersen ĝuis pli da sukceso per du romanoj, O.T. (1836) kaj Nur violonisto (1837);[26] el kiuj tiu lasta estis reviziata de la juna Søren Kierkegaard.

Post vizito al Svedio en 1837, Andersen inspiriĝis de skandinaviismo kaj engaĝiĝis al verkado de poemo kiu estus espriminta la rilaton de la svedoj, danoj kaj norvegoj.[27] En julio 1839, dum vizito al la insulo Fueno, Andersen unuafoje ekverkis la poemon Jeg er en Skandinav ("Mi estas skandinavo").[27] Andersen komponis la poemon por kapti "la belon de la Nordia spirito, la manieron kiel la tri frataj landoj kunkreskis laŭgrade", kiel parto de skandinavia himno.[27] La komponisto Otto Lindblad metis la poemon en muzikon, kaj la komponaĵo estis publikigita en januaro 1840. Ties populareco pintis en 1845, post kio ĝi estis rare kantata.[27] Andersen pasigis du semajnojn ĉe la Palaco Augustenborg en la aŭtuno de 1844.[28]

Andersen revenis al la fabela ĝenro en 1838 per alia kolekto, Fabeloj rakontitaj por infanoj. Nova kolekto (Eventyr, fortalte for Børn. Ny Samling), kiu konsistas el "La lekanto", "La brava stansoldato" kaj "La sovaĝaj cignoj".

La jaro 1845 anoncis ekrompon por Andersen per la publikigo de kvar diferencaj tradukoj de liaj fabeloj. "La marvirineto" aperis en la gazeto Bentley's Miscellany. Ĝi estis sekvita de la dua volumo, Mirindaj historioj por infanoj. Du aliaj volumoj entuziasme akceptitaj estis Dana fabelaro kaj Danaj Ferakontoj kaj legendoj. Recenzo kiu aperis en la londona gazeto The Athenæum en februaro 1846 diris pri Mirindaj historioj: "Tio estas libro plena je vivo kaj imagopovo; libro por la geavoj ne malpli ol por la genepoj, eĉ ne unu vorto kiu povas esti malatentita de tiuj kiuj havis ĝin iam enmane."[29]

Andersen pluverkis fabelojn kaj publikigis ilin en eroj ĝis 1872.

Vojaĝpriskriboj[redakti | redakti fonton]

Memportreto ĉ. 1830.

En 1851 li publikigis vaste laŭditan En Svedio, volumon de vojaĝaj skizoj. Estante entuziasma vojaĝanto, Andersen publikigis kelkajn longajn vojaĝpriskribojn: Ombraj bildoj de veturo al Harco, Saksa Svisio, ktp. ktp. en la somero de 1831, Bazaro de poeto, En Hispanio kaj Vizito al Portugalio en 1866 (La lasta priskribas lian viziton kun portugalaj amikoj Jorge kaj Jose O'Neill, kiuj estis liaj kolegoj meze de la 1820-aj jaroj dum ili loĝis en Kopenhago.) En siaj vojaĝpriskriboj, Andersen sekvis kelkajn el la tiutempaj konvencioj de privojaĝa literaturo, sed ĉiam disvolvis la ĝenron konvene al siaj celoj. Ĉiuj liaj vojaĝpriskriboj kombinas dokumentajn kaj priskribajn rakontojn de la lokoj kiujn li vidis kun pli filozofiaj fragmentoj pri diversaj temoj: verkista metio, senmorteco, kaj la naturo de fikcio en la literatura veturinformaro. Kelkaj el liaj vojaĝpriskriboj, ekzemple En Svedio, eĉ enhavas fabelojn.

En la 1840-aj jaroj, la atento de Andersen revenis al scenejoj, sed kun apenaŭa sukceso. Li sukcesis denove per la publikigo de Bildolibro sen Bildoj (1840). La dua serio de fabeloj ekis en 1838 kaj la tria en 1845. Andersen estis tiam celebrata tra la tuta Eŭropo, kvankam lia denaska Danio ankoraŭ montris certan reziston al liaj intencoj.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Tradukoj de Ludoviko Zamenhof[redakti | redakti fonton]

Fabeloj. Plena Kolekto.
Andersen apartenas al la plej klarvidaj, plej klarmensaj verkistoj de l' homaro. La traduko: krom la ĝuo de tiu diafana stilo, kiu tiel senpere interpretas al ni la belaĵojn de la originalo, ni povas en ĝi ankaŭ ĝoji pri formoj, kiuj estas kvazaŭ decidoj pri diskutataj aferoj.
(Ludoviko Totsche, Literatura Mondo 1932, paĝo 159.)
La kovrilo de "H.C. Andersen; Liaj vivo kaj verkoj" de Christian Petersen Heilskov, 1938 jaro

Aliaj tradukoj[redakti | redakti fonton]

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Premioj honore al Andersen[redakti | redakti fonton]

Poŝtmarko, Kazaĥio, 2005.
  • Hans-Christian-Andersen-Medalo (dane H.C. Andersen-medaljen), atribuita ĉiun duan jaron; konsiderata la internacie plej grava premio pri aŭtoroj kaj ilustristoj de infanlibroj.
  • Literatura Premio Hans Christian Andersen (dane Hans Christian Andersen Litteraturpris), atribuita proksimume ekde 2007 ĉiun duan jaron de komitato de Odense, la naskiĝurbo de Andersen. Ĝi rekompencu artistojn, kies verkaro iel parencas al tiu de Andersen.
  • Premio Andersen estas itala literatura premio por aŭtoroj, eldonistoj, tradukistoj kaj ilustristoj de infanlibroj. Ĝi estas transdonata en Sestri Levante, kie Andersen plurfoje estis.

Monumentoj kaj skulptaĵoj al Andersen[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wenande, Christian (13a de Decembro 2012). "Unknown Hans Christian Andersen fairy tale discovered". The Copenhagen Post. Arkivita el la originalo la 14an de Decembro 2012. [1] Alirita la 15an de Decembro 2012.
  2. Bredsdorff 1975.
  3. Wullschläger 2002.
  4. 4,0 4,1 4,2 Rossel 1996, p. 6
  5. . The Lineage of Hans Christian Andersen. Odense City Museums. Arkivita el la originalo je 4a de Majo 2012. Arkivigite je 2012-05-04 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-04. Alirita 2017-02-21.
  6. 6,0 6,1 Rossel 1996, p. 7
  7. Hans Christian Andersen - Childhood and Education. Danishnet.
  8. H.C. Andersens skolegang i Helsingør Latinskole. Hcandersen-homepage.dk. Alirita 2a de Aprilo 2010.
  9. Wullschläger 2002, p. 56.
  10. Official Tourism Site of Copenhagen. Visitcopenhagen.com. Arkivita el la originalo je 2008-07-25. Alirita 2a de Aprilo 2010. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-07-25. Alirita 2017-02-23.
  11. 11,0 11,1 H.C. Andersen og Charles Dickens 1857. Hcandersen-homepage.dk. Alirita 16a de Januaro 2015.
  12. Lepage, Robert, "Bedtime stories", 18-a de januaro 2006. Kontrolita 19-a de julio 2006.
  13. Garfield, Patricia. The Dreams of Hans Christian Andersen (PDF), p. 29 (21-a de junio 2004). Alirita 20-a de julio 2006.
  14. Hastings, Waller. Hans Christian Andersen. Northern State University (4-a de aprilo 2003). Arkivita el la originalo je 23-a de novembro 2007. Alirita 15-a de decembro 2012.
  15. H.C. Andersen homepage (Danish). Hcandersen-homepage.dk. Alirita 2-a de aprilo 2010.
  16. Hans Christian Andersen's correspondence, red. Frederick Crawford, Londono. 1891.
  17. Seriality and Texts for Young People: The Compulsion to Repeat redaktita de M. Reimer, N. Ali, D. England, M. Dennis Unrau, Melanie Dennis Unrau
  18. de Mylius, Johan. The Life of Hans Christian Andersen. Day By Day. Hans Christian Andersen Center. Alirita 22-a de julio 2006.
  19. Pritchard, , "His dark materials", 27-a de marto 2005. Kontrolita 23-a de julio 2006.
  20. Aldrich. (2001) Who's who in Gay and Lesbian History: From Antiquity to World War II, Volume 1 (angle). Psychology Press, p. 80. ISBN 9780415159821.
  21. Hans Christian Andersen Center, Hans Christian Andersen – FAQ
  22. 22,0 22,1 22,2 Bryant, Mark: Private Lives, 2001, p. 12.
  23. http://www.biography.com/people/hans-christian-andersen-9184146#death
  24. Local historian finds Hans Christian Andersen's first fairy tale. Politiken.dk. Alirita 2a de Junio 2013.
  25. Andersen Festival, Sestri Levante. Andersen Festival. Arkivita el la originalo je 2010-03-16. Alirita 2a de Junio 2013.
  26. Only a Fiddler el Archive.org
  27. 27,0 27,1 27,2 27,3 I am a Scandinavian. Hans Christian Andersen and Music. Alirita 2007-01-12.
  28. Bredsdorff 1975, p. 169.
  29. Wullschläger 2002

Literaturo[redakti | redakti fonton]

En Esperanto[redakti | redakti fonton]

En aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

  • Andersen, Hans Christian (2005) [2004]. Jackie Wullschläger, eld. Fairy Tales. Tiina Nunnally. New York: Viking. ISBN 0-670-03377-4.
  • Andersen, Jens (2005) [2003]. Hans Christian Andersen: A New Life. Tiina Nunnally. New York, Woodstock, and London: Overlook Duckworth. ISBN 978-1-58567-737-5.
  • Binding, Paul (2014). Hans Christian Andersen : European witness. Yale University Press.
  • Bredsdorff, Elias (1975). Hans Christian Andersen: the story of his life and work 1805–75. Phaidon. ISBN 0-7148-1636-1. [2] Alirita la 4an de Aprilo 2012.
  • Stig Dalager, Journey in Blue, historical, biographical novel about H.C.Andersen, Peter Owen, London 2006, McArthur & Co., Toronto 2006.
  • Ruth Manning-Sanders, Swan of Denmark: The Story of Hans Christian Andersen, Heinemann, 1949
  • Rossel, Sven Hakon (1996). Hans Christian Andersen: Danish Writer and Citizen of the World. Rodopi. ISBN 90-5183-944-8.
  • Stirling, Monica (1965). The Wild Swan: The Life and Times of Hans Christian Andersen. New York: Harcourt, Brace & World, Inc.
  • Terry, Walter (1979). The King's Ballet Master. New York: Dodd, Mead & Company. ISBN 0-396-07722-6.
  • Wullschläger, Jackie (2002) [2000]. Hans Christian Andersen: The Life of a Storyteller. Chicago: University of Chicago Press. ISBN 0-226-91747-9.
  • Zipes, Jack (2005). Hans Christian Andersen: The Misunderstood Storyteller. New York and London: Routledge. ISBN 0-415-97433-X.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.