Hans Fallada

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Fallada
Germana poŝtmarko aperinta en la 100-jara datreveno de Fallada
Germana poŝtmarko aperinta en la 100-jara datreveno de Fallada
Persona informo
Hans Fallada
Naskiĝo 21-an de julio 1893 (1893-07-21)
en Greifswald
Morto 5-an de februaro 1947 (1947-02-05) (53-jaraĝa)
en Berlino
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per korinfarkto vd
Etno Germanoj vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo verkisto • romanisto • verkisto de porinfana literaturo • ĵurnalisto • aŭtobiografo vd
Aktiva en Berlino vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Memortabulo ĉe la numero 21 de strato Blankenburger en Berlin-Niederschönhausen, kie mortis la aŭtoro.

La germana verkisto Hans FALLADA [hans FAlada] naskiĝis je la 21-a de julio 1893 en Greifswald kaj mortis je la 5-a de februaro 1947 en Berlino. Lia reala nomo estis Rudolf DITZEN.

La vivo de la verkisto estas karakterizita de psikaj problemoj kaj alkoholmisuzo. Fininte la lernadon antaŭ la abiturienta ekzameno, li vivtenis sin per diversaj okupoj. La tempon de 1917 ĝis 1919 li pasigis ĉefe en hospitaloj por drogmaniuloj kaj en la 1920-aj jaroj li dufoje estis arestita pro defraŭdo. En la jaro 1929 li ediziĝis al Anna ISSEL, kies personeco fariĝis la modelo por la protagonistinoj de pluraj romanoj.

En la jaro 1932 Hans Fallada subite gajnis internacian famon: pro la socikritika romano Kleiner Mann, was nun?, temanta pri juna familio, kiu malgraŭ gravaj ekonomiaj problemoj majstris la vivon. Kuraĝigite de la sukceso, Fallada aĉetis bienon en Norda Germanio kaj daŭrigis la verkadon de similaj romanoj, sed li transiris al politike neŭtrala kaj amuza temaro, kiam la naziaj regantoj akre kritikis liajn verkojn.

En la jaro 1944 Hans Fallada eksedziĝis. Post lia provo mortigi la eksedzinon, oni denove kondukis lin al hospitalo por drogmaniuloj. Unu jaron poste li edziĝis al virino, kiu same kiel li luktis kontraŭ sia manio. En 1947 - la jaro de lia morto - finfine aperis nova socikritika romano de la aŭtoro. Postmorte (1950) eldoniĝis lia membiografia romano Der Trinker (= La drinkulo).

En 1911 li pasigis 8 semajnojn en la sanatorio Kastelo Harth.

Famaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Der junge Godeschal (romano, 1920)
  • Bauern, Bonzen und Bomben (romano, 1931)
  • Kleiner Mann, was nun? (romano, 1932)
  • Wer einmal aus dem Blechnapf frisst (romano, 1934)
  • Wolf unter Wölfen (romano, 1937)
  • Der ungeliebte Mann (romano, 1940)
  • Damals bei uns daheim (membiografio, 1941)
  • Jeder stirbt für sich allein (romano, 1947)
  • Der Trinker (membiografio, eld. 1950)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]