Hans Hartwig von Beseler
| Hans Hartwig von Beseler | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Naskonomo | Hans Hartwig Beseler | ||||
| Naskiĝo | 27-an de aprilo 1850 en Greifswald | ||||
| Morto | 20-an de decembro 1921 (71-jaraĝa) en Babelsberg | ||||
| Tombo | Invalids' Cemetery (en) | ||||
| Lingvoj | germana vd | ||||
| Ŝtataneco | Germanio | ||||
| Alma mater | Friedrich-Wilhelms-Gymnasium (en) | ||||
| Partio | Liberkonservativa Partio | ||||
| Familio | |||||
| Patro | Georg Beseler (mul) | ||||
| Patrino | Emilie Beseler (mul) | ||||
| Gefratoj | Max Georg Friedrich Beseler (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | oficiro politikisto | ||||
| Aktiva en | Berlino • Varsovio vd | ||||
| Aktiva dum | 1868– vd | ||||
| |||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hans Hartwig BESELER, ekde 1904 VON BESELER (naskiĝis la 27-an de aprilo 1850 en Greifswald; mortis la 20-an de decembro 1921 en Neubabelsberg apud Potsdam) estis prusa generalo kaj politikisto de la Vilhelma epoko.
Li estis komandanto de la 3-a german korpuso dum la unua mondmilito. Lia korpuso okupis en 1914 Antverpenon, en 1915 Novo-Georgievsk-on.
Beseler estis general-guberniestro en la t.n. Kongresa Pollando. Post kiam oni deklaris fondon de la Regenta Reĝlando Pollando en 1916, li kunlaboris kun grafo Bogdan von Hutten-Czapski por fondi novajn pollingvajn universitatojn (Universitato varsovio kaj Teĥnika Altlernejo de Varsovio. Li ne sukcesis kreis iun polan Wehrmacht-on, ĉar legianoj de Józef Piłsudski rifuzis la ĵuron je la imperiestro Vilhelmo la 2-a kaj Karlo la 1-a.
Beseler agadis kontraŭ streboj de Erich Ludendorff je kvara divido de Pollando. Li perdis ankaŭ polajn apogantojn, kiam oni antaŭvidis malvenkon de la centraj potencoj.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Bogdan Graf von Hutten-Czapski, Sechzig Jahre Politik und Gesellschaft, 1 - 2, Berlin 1936
- Maria Fürstin Lubomirska, Pamiętnik 1914 - 1918, Posen 2002, ISBN 83-86138-92-0
- Genealogisches Handbuch des Adels, Adelslexikon Band I, Band 53 der Gesamtreihe, C. A. Starke Verlag, Limburg (Lahn) 1972,
- Acta Borussica Band 10 (1909-1918) Arkivigite je 2009-02-19 per la retarkivo Wayback Machine

