Saltu al enhavo

Hans Hermann Groër

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Hermann Groër
Persona informo
Hans Hermann Groër
Naskonomo Hans Hermann Wilhelm Groër
Naskiĝo 13-an de oktobro 1919 (1919-10-13)
en Vieno
Morto 24-an de marto 2003 (2003-03-24) (83-jaraĝa)
en St. Pölten
Tombo Abatejo Marienfeld Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolika eklezio vd
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Seminary of Vienna (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo katolika episkopo (1986–)
katolika sacerdoto (1942–) Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hans Hermann GROËR (naskiĝinta la 13-an de oktobro 1919 en Vieno, mortinta la 24-an de marto 2003 en Sankt Pölten) estis aŭstra romkatolika pastro kaj, inter 1986-1995, ĉefepiskopo de Vieno. Lia retiriĝo samtempis riproĉojn de seksa misuzo de infanoj.

Estante filo de oficiro li frekventis la vienan gimnazion je Fichtnergasse kaj de 1933 la Porknaban seminarion je Hollabrunn. Tie li trapasis la abiturientan ekzamenon en junio 1937. Sekvis eniro de la viena porsacerdota seminario. De 1941 li devis soldati kiel aerdefenda lazaretisto. Dum defronta forpermeso li ricevis la sacerdotan ordinacion en la 12.4.1942 fare de kardinalo Theodor Innitzer. Pro korvalva difekto li rajtis retiriĝi de Wehrmacht en marto 1943. Sekvis kaplaneco en Petronell kaj de aŭgusto en Bad Vöslau. En 1944 li ekanis ĉe la kongregacio de Friedrich Wessely fondita nome Oratorium Sanctissimae Trinitatis. De 1946 estis li studada inspektisto ĉe la menciita seminario je Hollabrunn. En 1947 li doktoriĝis pri teologio. Inter 1952-1976 estis li instruisto kaj animzorganto ĉe al Federacia gimnazio de Hollabrunn. Inter 1959-1963 estis li helppastro je Hollabrunn.

Groër fondis skoltajn grupojn fariĝonte en 1963 ĉefpastro de skoltoj por tuta Malsupra Aŭstrujo. Krome li gvidis de 1962 la hollabrunn-an filion de la laika organizo Maria Legio; de 1970 li respondecis eĉ pri ĉiuj legianoj de Aŭstrujo. Inter 1970-1986 Groër direktoris ĉe Aufbaugymnasium Hollabrunn[1] kiun li fondis kune kun Johann Kurz.

En 1969, Groër ree establis pilgrimadon al Wullersdorf-Roggendorf kun restaŭrigo de la kaduka Mario-kirko. Tiam estiĝis la cicercia monaĥinejo Marienfeld. En 1974 li iĝis benediktano ĉe Göttweig, kun definitiva religia voto en septembro 1977.[2] Groër fondis ankoraŭ la cistercian Monaĥinejon Marienfeld, proksime de Roggendorf. Ĝin konsekris en novembro 1982 kardinalo Franz König.

En la 15.7.1986 ĉefpontifiko Johano Paŭlo la 2-a nomumis lin ĉefepiskopo de Vieno en posteulecon de Franz König. En la 13.5.1989 li elektiĝis gvidanto de la aŭstra episkoparo. En marto 1995 la monatgazeto Profil (n-ro 13/95) raportis pri la suferoj de certa Josef Hartmann dum lernantado je Hollabrunn.[3] En la 14.9.1995 Groër retiriĝis de la episkopeco. Postanto de li fariĝis Christoph Schönborn. En 1998 sekvis akuzoj pri stranga konduto de Groër ene de la klostro je Göttweig.[4] Sekvis apostola vizitado de la menciita monaĥejo post februaro 1998, sub la gvido de la ordenestro Marcel Rooney.[5] Gröer mem neniam komentis la onidirojn pri li.[6] La repaciĝeman funebran paroladon faritan de la germana kardinalo Joachim Meisner kelkaj kritikis.[7]

Groër ricevis en 1988 la premion Goldenes Ehrenzeichen für Verdienste um das Bundesland Niederösterreich (fare de Malsupra Aŭstrujo)

  • Die Kontroverse der nachtridentinischen Theologen über die Gegenwart Gottes im Gerechten auf Grund der Sendungen (disertacio), Wien 1947.[8]
  • Hundert Jahre Knabenseminar der Erzdiözese Wien 1856–1956. Hollabrunn 1956.
  • Maria in der Offenbarung. Salterrae, Maria Roggendorf 1987.
  • Die Rufe von Loreto. Herold, 1987; Salterrae, Maria Roggendorf 1991
  • Vor dem Herz-Jesu-Bild: Triduum im Stephansdom – Wien; drei Predigten zur Vorbereitung auf das Herz-Jesu-Fest 1991 (4. bis 6. Juni 1991). Salterrae, Maria Roggendorf 1991.
  • Rosenkranz-Sühnekreuzzug Österreichs für den Frieden (eld.): Dieses Land, inmitten der Welt, braucht deinen Schutz: Maria-Namen-Feier, 11. und 12. September 1993: Predigten von Kardinal Hans-Hermann Groer. Wien 1993.
  • Maria im Geheimnis Jesu Christi. EOS Verlag, Erzabtei St. Ottilien 1999.
  • Weihnachts- und Silvesteransprachen in Rundfunk und Fernsehen. Eldonis Ildefons Manfred Fŭ OSB. Gottgeweiht Beiheft 12, Wien 2007.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. Frekventeblo de superaj klasoŝtupoj por uloj kiuj antaŭe frekventis negimnazian lernejon; post ili povas trapasi la abiturientan ekzamenon.
  2. Clemens Lashofer: Profeßbuch des Benediktinerstiftes Göttweig. Zur 900-Jahr-Feier der Gründung des Klosters (=Studien und Mitteilungen zur Geschichte des Benediktiner-Ordens und seiner Zweige, 26), EOS-Verlag, St. Ottilien 1983, p. 416
  3. "Hollabrunn ist überall" - ĉe: Der Spiegel, 9.4.1995
  4. "Der Sieg der Lämmer. Mit Erfolg stemmen sich Österreichs Katholiken gegen das Gebaren einiger ihrer Würdenträger" - ĉe: Die Welt, 5.3.1998
  5. "Chronologie der Causa Groer" - ĉe: Der Standard, 24.3.2003
  6. "Hans Hermann Kardinal Groër verstorben" - ĉe: bischof-krenn.stjosef.at
  7. Heribert Prantl: "Eine gotteslästerliche Verklärung des Missbrauchs" - ĉe: sueddeutsche.de, 21.3.2021
  8. katalogo de ÖNB