Ĝermolisto de aŭstraj esperantistoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hans Junschaffer)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Enhavo: A B C Ĉ D E F G Ĝ Ĥ H I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U Ŭ V Z

B[redakti | redakti fonton]

Amalia Berger[redakti | redakti fonton]

Amalia Berger estis aŭstra esperantistino el Vieno, aktiva en la unua duono de la 20-a jarcento. Ŝi estis kunlaborantino de la Unuiĝo de Esperantistaj Virinoj kaj prezentis ĝin en la Enciklopedio de Esperanto el 1934. Paralele ŝi ankaŭ akivis en la movada por senalkohola kulturo kaj ties esperantlingva branĉo.

Erwin Gerhard Bernfeld[redakti | redakti fonton]

Erwin Gerhard BERNFELD, aŭstriano, ŝtata oficisto en Wien. Nask. 10 nov. 1891 en Wien, mortis 1966 en Wellington, Nov-Zelando. Esperantisto de 1924, sekretario en grupo "Ofichavantoj"-Wien, prezidanto ĉe "Aŭ. Pacifista Soc. E"-Wien. Depost 1926 ĉefdelegito de UEA por Aŭstrio ĝis 1934

Franz Braun[redakti | redakti fonton]

Franz BRAUN, estis aŭstra esperantisto kaj (en 1934 emerita) financa ĉefadministranto, vivinta en Rodaun ĉe Wien. Dum multaj jaroj li estis funkciulo en UEU-Wien kaj kunlaboranto de la gazeto Aŭstra Esperantisto.


Johann Bürger[redakti | redakti fonton]

Johann BÜRGER (naskiĝis en 1898, mortis la 4-an de aŭgusto 1992 en Linz) estis longtempa estrarano de la Aŭstria kaj honora membro de la Internacia Fervojista Esperanto-Federacio.

Ottilie Bürger[redakti | redakti fonton]

Ottilie BÜRGER (mortis la 10-an de novembro 2001 en sia 92-a vivjaro), edzino de Johann Bürger, estis multjara membrino de la Esperanto-grupo en Linz, Aŭstrio.

C[redakti | redakti fonton]

Anton Casari[redakti | redakti fonton]

Anton CASARI (kasari) (naskiĝis en 1890 en Villach, mortis la 1967 en Mödling, Aŭstrio) estis aŭstra esperantisto kaj doktoriĝinta instruisto mezlerneja en Wien. Li inter 1927 kaj 1929 kunverkis la unuajn ministerie aprobitajn lerno- kaj legolibrojn por aŭstriaj lernejoj.

F[redakti | redakti fonton]

Helga Farukuoye[redakti | redakti fonton]

Helga Farukuoye estis aŭstra instruistino pri lingvoj kaj afergvidantino de Aŭstria Socialista Ligo Esperantista (ASLE).

Rudolf Fischer[redakti | redakti fonton]

Disambig.svg Por samtitola artikolo vidu la paĝon Rudolf Fischer (apartigilo).

Rudolf FISCHER estis aŭstria esperantisto, iama prezidanto de Aŭstria Socialista Ligo Esperantista. En 1964 li verkis la enkondukan germanlingvan artikolon de la denove aperinta organo de ASLE "La Socialisto". La nuna prezidanto de Aŭstrio: Heinz Fischer, kiu mem estas esperantisto kaj membro de ASLE, estas lia filo.

G[redakti | redakti fonton]

Anton Goldmann[redakti | redakti fonton]

Anton GOLDMANN, aŭstro, urba sekretario en Stab, ČSR. Naskiĝis en la 3-a de februaro 1889 en Probsdorf? ĉe Vieno. Esperantisto de 1922. Aranĝis kursojn en popolaltlernejo de St. Pölten, 1923-26; Kunfondis EG samloke. Verkis germanan flugfolion en 10.000 e-roj.

Peter K. Geier[redakti | redakti fonton]

Peter K. GEIER (gajer), aŭstro. Vivis en Graz kaj mortis kiel soldato en 1914. En 1908 kunfondis en Graz int. klubon "Junaj Esperantistoj".

H[redakti | redakti fonton]

Adolf Hainschegg[redakti | redakti fonton]

Adolf HAINSCHEGG (hajnŝeg), aŭstro, prof. mezlerneja en Graz. Nask. en 1883. Esperantisto de 1922. Lerta tradukanto, dufoje premiita dum Floraj Ludoj.

Oswald Haselbauer[redakti | redakti fonton]

Oswald HASELBAUER (naskiĝis en 1909, mortis la 13-an de junio 2001 en Linz, Aŭstrio) estis iama delegito kaj fakdelegito pri turismo, longtempa klubestro. Ekde la 30-aj jaroj li aktivis en la regiono de Braunau, prizorgante multajn kursojn.

Max Hollinger[redakti | redakti fonton]

Max HOLLINGER (1923-2004) mortis la 30-an de decembro en Linz, Aŭstrio. Li aktivis ĉefe en SAT-rondoj, kie li interalie animis la liberpensulan frakcion, kaj organizis tri SAT-kongresojn.

Rudolf Horneck[redakti | redakti fonton]

Rudolf HORNECK [hornek] estis aŭstra esperantisto, direktoro kaj posedanto de komerca lernejo (en Grazo), kie ankaŭ Esperanto estis instruata. Li multe varbis por Esperanto kaj gvidis kursojn.

Johann Hubalek[redakti | redakti fonton]

Johann HUBALEK (naskiĝis en 1904, mortis la 25-an de oktobro 1992 en Edlach, Aŭstrio) estis UEA-delegito pri turismo, mastro de Esperanto-gastejo.

J[redakti | redakti fonton]

Hans Junschaffer[redakti | redakti fonton]

Hans JUNGCHAFFER (jungŝafer), aŭstro, fakinstr. en Ried i I. Bona prop-isto, gvidanto de EG. Verkis prop. libreton.

Rudolf Jax[redakti | redakti fonton]

Rudolf Jax (naskiĝis en 1959, mortis la 18-an de decembro 2009) estis aŭstra esperantisto aktiva en Salcburgo. Li estis aktivulo de SAT (matr. 32828).[1]

Adele Jonas[redakti | redakti fonton]

Adele JONAS (naskiĝis en 1899, mortis 92-jara, la 24-an de julio 1974) estis aŭstra esperantisto kaj longtempa membro de Aŭstria Esperanto-Federacio. Ŝi estis la fratino de la esperantista ŝtatprezidanto Franz Jonas.

K[redakti | redakti fonton]

Klaus Karner[redakti | redakti fonton]

D-ro Klaus KARNER (naskiĝis en 1943; mortis la 27-an de majo 2005) estis aŭstra esperantisto kaj peranto de SAT en Aŭstrio, kiel sia patro antaŭe, kaj dum lastaj jaroj instruis Esperanton en la Universitato de Innsbruck.

Roland KÜHBACHER[redakti | redakti fonton]

Roland KÜHBACHER (kübaĥer), aŭstro, estis prezidinto de la Esperanto-Klubo Innsbruck. Li laŭ historiaj dokumentoj estis bona propagandisto kaj kursgvidanto.

L[redakti | redakti fonton]

Maria Loibel[redakti | redakti fonton]

Maria LOIBEL (mortis la 28-an de februaro 1975 en Vieno, Aŭstrio) estis kasistino de Aŭstria Esperanto-Federacio. Ŝi estis kasisto ankaŭ en la Loka Kongresa Komitato de la 55-a UK 1970 en Vieno.

M[redakti | redakti fonton]

Ernst Majtaniĉ[redakti | redakti fonton]

Ernst MAJTANIĈ (naskiĝis en 190812-a de julio 1993 en Vieno) estis aŭstra esperantisto kaj UEA-delegito, fakdelegito, kaj dum jardekoj ĉefdelegito de Aŭstrio.

Josef Manninger[redakti | redakti fonton]

Prof. Josef MANNINGER (naskiĝis en 1920, mortis en 2003 en Graz) estis aŭstra esperantisto kaj dumviva membro de UEA.

Herbert März[redakti | redakti fonton]

Herbert MÄRZ (1929-1995) mortis la 30-an de oktobro en Vieno. Esperantisto ekde 1947, li oficis en Internacia Esperanto-muzeo de Vieno de 1966 ĝis 1987. Li verkis Biblioteka Manlibro (1979) kaj la libreton Esperanto in der Praxis. En 1967 li kunfondis Aŭstrian Esperanto-Movadon.

Moritz Meisleder[redakti | redakti fonton]

Moritz MEISLEDER (majsleder), aŭstro, policinspektoro. Prez. de EG en Linz. Kursoj ĉe la polico kaj fervojo.

Arnold Mimbeck[redakti | redakti fonton]

Arnold MIMBECK (MIMbek) estis aŭstra komercministeria konsilanto kaj esperantisto, doktoriĝnita kaj pri juro kaj pri filozofio. Li naskiĝis la 15-an de julio 1878 en Linz, Supra Aŭstrio, kaj mortis la 17-an de julio 1930 en Vieno. Prez. de la l6-a UK en Vieno, 1924.

P[redakti | redakti fonton]

Klaus Perko[redakti | redakti fonton]

Doktoro Klaus PERKO estas aŭstra esperantisto aktiva en Graz. Li estis instruisto kaj ĝis la jaro 2005[2] aktivis en la administra lerneja konsilantaro de la federacia lando Stirio. Kadre de sia laboro lia aparte engaĝiĝis pri la inkludigo de specifaj infanoj en la regulajn lernejojn.[3] En Esperantujo li en aŭtuno 1961 kunfondis la studentan Esperanto-grupon ĉe la universitato de Graz,[4] el kiu en 1965 samurbe fontis la Aŭstria Esperanto-Junularo (AEJ). Poste li inter alie kunorganizis la internacian kongreson en Graz okaze de la centjariĝo de Esperanto en 1987.

S[redakti | redakti fonton]

Hermann Schalk[redakti | redakti fonton]

Hermann SCHALK (naskiĝis en 1929; mortis la 17-an de novembro 2004 en Kaltenleutgeben) estis aŭstra esperantisto kaj dum multaj jaroj la ĉefa aktivulo de Aŭstria Esperanto-Movado.

Hans Struska[redakti | redakti fonton]

Hans STRUSKA estis aŭstra esperantisto kaj lernejdirektoro iama en Vieno. Li origine estis Volapukisto kaj estis en interrilato kun Johann Martin Schleyer. S-ro Struska laboris por Esperanto en Organizo de Ofichavantoj en Vieno kaj en la landa organizo en diversaj funkcioj.

W[redakti | redakti fonton]

Karl Wannek[redakti | redakti fonton]

Karl WANNEK (vanek), aŭstro, dir. de fabriko. Estis prez. de EG en Linz kaj de AEA. Multe klopodis por reunuigo de la Esperanto-movado en Aŭstrio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]