Hans Meerwein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hans Lebrecht Meerwein

Germana kemiisto

Germana kemiisto
Naskiĝo 20-a de majo 1879
en Hamburgo, Flago-de-la-Germana-Regno.svg Germana Regno
Morto 24-a de oktobro 1965
en Marburgo, Flago-de-Germanio.svg Germanio
Civitaneco Germanio
Alma mater Universitato de Marburgo
Universitato de Königsberg
Universitato de Bonno
Teknika Universitato de Ŝarlotenburgo
Honorigo Commander's Cross of the Order of Merit of the Federal Republic of Germany • Otto-Hahn-premio por kemio kaj fiziko
v  d  r
Information icon.svg

Hans Lebrecht MEERWEIN [me:rvajn] (1879-1965) estis germana kemiisto, kiu kreis plurajn reakciojn kaj reakciantojn kiuj portas lian nomon, plej specife la Reduktiĝon de Meerwein-Ponndorf-Verley, la rearanĝon de Vagnero-Meerwein, la Ariligan reakcion de Meerwein kaj la salon aŭ reakcianton de Meerwein. Meerwein interesiĝis pri la kemio de la terpenoj, kaj la mekanismo pri rearanĝo de la pinakolo. Per tre simpla metodo, kaj konante la reakcikinetikon, eblis al li starigi la kationa kaj ne radikala naturo de la perantoj en la rearanĝo de la pinakolo, konata kiel Rearanĝo de Vagnero-Meerwein[1] kaj en la Rearanĝo de la izoborneolo ekde la kamfeno[2].

Vivo kaj laboro[redakti | redakti fonton]

Li estis filo de la germana arkitekto Wilhelm Emil Meerwein (1844-1927). Komence li estis trejnita kiel kemiteknikisto en la Frezena Universitato pri Aplikaj Sciencoj[3] inter 1898 kaj 1900 antaŭ ol sin doni al kemio en la Universitato de Bonno. Li diplomiĝis sub la gvidado de Richard Anschütz (1852-1937) kaj Ludwig Claisen (1851-1930), kiuj proponis al li labori kiel asistanto en la Universitato de Berlino, En 1908, li doktoriĝis per tezo pri la Reakcio de Mikaelo[4]. En 1914, li fariĝis titulara profesoro en la Universitato de Bonno, kaj en 1922, eksterordinara profesoro. Inter 1922 kaj 1928, li estis profesoro pro organika kemio en la Universitato de Königsberg.

En 1929, li sukcedis al Karl von Auwers (1863-1939) en la Universitato de Marburgo kaj fariĝas direktoro de la Kemia Instituto. En 1933, li aliĝis al dokumento "Kompromito de la profesoroj en la germanaj universitatoj kaj fakultatoj favore al Adolf Hitler kaj la naci-socialisma ŝtato[5]. En 1945, la milito detruis la instituton per bombardado, kaj Meerwein perdis sian oficialan loĝeblecon ĉe la Instituto, ĉiun eksperimentajn esplorojn kaj sian privatan bibliotekon. Sekve, Meerwein planis la rekonstruadon de la instituto, kiu finiĝis en 1953, la jaro kiam li emeritiĝis pri instruado. Ĝis sia morto li faris kelkajn eksperimentajn laborojn kiel emerita profesoro kune kun la helpo de du postdoktoriĝaj esploristoj.

Esploroj[redakti | redakti fonton]

Post studi la reakcion pri katalizita rearanĝo de la acidoj kun la karbenaj jonoj[6] de la pineno, li disvolvis sintezon de kamforo tra rearanĝo de la pinenokamfenoizobornila acetatoizoborneolokamforo, kies metodologio estis adoptita de la entrepreno Schering AG[7].

Krom tio, li uzis acidajn substancoj kiel la HBF4 kaj H2ZnCl4 en organikaj solvaĵoj, kiuj agas kiel kataliziloj por formado de reakciigaj perantoj ĝis la estigo de la jonoj karbeno (c=) kaj hidrono (H3O+).

Science tre gravaj estis liaj esploroj pri la katalizaj efektoj de la aluminia trietoksido, rilate al reduktiĝo de ketonoj kaj aldehidoj en la respektivajn alkoholojn, ankaŭ konata kiel Reduktiĝo de Meerwein-Ponndorf-Verley.

Surbaze de la simplaj kemiaj reakcioj Meerwein defendis la estigon de la karbenoj kaj la postan eblon polarizi la aromataj kombinaĵoj (samkiel la benzeno). Per bromigo de la benzeno oni samtempe estigas salon de bromobenzeno kun pozitiva ŝarĝo, kiu, traktata per diazometano[8] ĝi produktas altprofite bromidon de cikloheptatrieno, kiu estas cikla kombinaĵo kun sep ekstremaĵoj.

La kvarfluorido de trietil-hidronoReakcianto de Meerwein, estas fortega alkilig-aganto, kiu permesas la sintezon de kompleksaj natursubstancoj.

Selektita verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Übersicht über die Osmiumverbindungen, (Ĝenerala panoramo pri osmiaj kombinaĵoj, 1944), Hans Meerwein, Erwin Kroning, Emanuel Pfeil, Heinrich Gold
  • Gruber - Widalsche Serumreaktion bei Ikterus (Gruber - Widal Seruma reakcio pri iktero)
  • Über Ansolvosäuren und ihre Bedeutung als Katalysatoren (Pri acidaj solvaĵoj kaj ties graveco kiel kataliziloj, 1926)
  • Carbocyclische und heterocyclische Verbindungen: Neu bearbeitet von R. Anschütz in Gemeinschaft mit Hans Meerwein (Pri karbociklaj kaj heterociklaj kombinaĵoj: Nolva eldono de R. Anschütz kune kun Hans Meerwein)
  • Das verhalten von Herz und Zunge bei den primären Myopathien speziell bei der Pseudomuskelhypertrophie der Kinder (La konduto de la koro kaj lango en la primaraj miopatioj ĉefe en la pseŭdomuskolahipertrofio de infanoj, 1904)
  • Chemie der Kohlenstoffverbindungen oder Organische Chemie (Kemio de karbonkombinaĵoj aŭ Organika Kemio, 1931)
  • “Über den Reaktionsmechanismus der Umwandlung von Borneol in Camphen; 1914, Justus Liebig’s Annalen der Chemie

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Advanced Organic Chemistry: Reactions And Mechanisms, Maya Shankar Singh, Singh
  2. Pyrolysis of Organic Molecules: Applications to Health and Environmental Issues, Serban C. Moldoveanu
  3. Important Figures of Analytical Chemistry from Germany in Brief Biographies ..., D. Thorburn Burns, R. Klaus Müller, Reiner Salzer, Gerhard Werner
  4. Handbook of Biochemistry and Molecular Biology, Fourth Edition, Roger L. Lundblad, Fiona Macdonald
  5. germane:Bekenntnis der Professoren an den deutschen Universitäten und Hochschulen zu Adolf Hitler und dem nationalsozialistischen Staat
  6. Functionalised N-Heterocyclic Carbene Complexes, Olaf Kühl
  7. World records in chemistry, Rüdiger Faust, Günter Knaus, Ulrich Siemeling, Hans-Jürgen Quadbeck-Seeger.
  8. Report of Committee on Drug Addiction, 1929-1941 and Collected Reprints ..., National Research Council (U.S.). Committee on drug addiction