Hans Memling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Sankta Sebastiano de Hans Memling

Hans Memling (naskiĝis en Seligenstadt ĉ. 1430-1440 – mortis en Bruĝo la 11-an de aŭgusto 1494) estis pentristo origina el la Elektoepiskopujo Majenco (Mainz). Li estas konsiderata kiel unu el la eminentuloj de la malnovnederlanda pentro-arto, konataj kiel la Flandraj Primitivuloj.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Memling naskiĝis en Seligenstadt ĉe Majno. Lia nomo ankaŭ estas skribita kiel Memlinc, Memlinck, Mamlinc, Memmelinge, Memmeling, Memelingen kaj van Menninghen. Kiel antaŭnomo foje estas menciita Jan. Laŭ lia laborloko li estas menciita kiel 'Hans de Bruĝo'.

Ĉar lia stilo iom similas al tiu de Stefan Lochner, kiu aktivis en kaj ĉirkaŭ Kolonjo, oni supozas ke Memling post restado en Kolonjo venis al la graflando Flandrio antaŭ 1451, la mortojaro de Lochner. Verŝajne li inter 1451 en 1465 ricevis plian instruon en Bruselo ĉe alia majstro de la Flandraj Primitivuloj, Rogier van der Weyden.

Je la 30-a de januaro 1465 Memling estis registrita kiel ĉivitano de Bruĝo, en tiu epoko la ŝatata rezidejo de la burgonja kortego kaj centro de internacia komerco.

En 1467 li iĝis membro de la bruĝa Sankta Luko-Gildo. En 1473 li aliĝis al la prestiĝa Fratrio de Maria de la Neĝo kaj tiel atingis la plej altan statuson kiu eblis por metiisto.

Memling posedis en 1466 unu, kaj en 1486 du ŝtonajn domojn en la Sint-Jorisstraat. Li estis inter la 875 riĉaj bruĝanoj kiuj devis kontribui al la financado de la milito inter Maksimiliano la 1-a kaj Francio. La posta ekonomia krizo ruinigis liajn financojn.

Hans Memling 002.jpg Hans Memling 007.jpg Hans Memling 003.jpg Mittelteil Hans Memling 008.jpg Hans Memling 006.jpg Hans Memling 005.jpg Pasiono - Altara pentraĵo (1491) en la St. Annen-Museum, Lubeko

Pri liaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Tipe por Memling estas la triangula prezento sur la antaŭa plano, la precizeco de la heraldiko kaj la personoj en pejzaĝo.

La Portreto de Benedetto Portinari el la Uffizi en Florenco, la Triptiko kun la Resurekto el la Louvre en Parizo kaj la Madono kun Donacinto el la Kunsthistorisches Museum en Vieno enhavas elementojn de itala Renesanco, eble ĉar la komisiintoj estis italaj.

Portreto de viro kun ruĝa ĉapo (Städel Museum, Frankfurto ĉe Majno)
Portreto de viro (Kolekto Frick, Novjorko)
La Lasta Juĝo (Muzeum Narodowe, Gdańsk, pentrita inter 1467 kaj 1471)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Carlos VAN HOOREWEDER, Hans Memling in het Sint-Janshospitaal Brugge, Brugge, 1994, 47 p.
  • Dirk DE VOS, Hans Memling Catalogus (ekspozicia katalogo 1994), Ludion, 1994, 255 p.
  • Till-Holger BORCHERT, De portretten van Memling, Ludion, 2005, 191 p.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]