Hans Modrow

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hans Modrow (1989)

Hans MODROW (naskiĝinta en la 27-a de januaro 1928 en Police-Jasienica) estas retiriĝinta germana politikisto kaj ekonomikisto kaj estis de novembro 1989 ĝis aprilo 1990 ministroprezidanto de Germana Demokratia Respubliko (GDR).

Vivo[redakti | redakti fonton]

Modrow frekventis en 1952/53 la Altlernejon de Komsomolo en Moskvo kaj poste SED-partilernejon (1954-57) kiel ankaŭ la Altlernejon pri ekomomio (1958-61) en Berlino. En 1966 li doktoriĝis pri ekomonio. Lia politika kariero komenciĝis en 1949 ĉe Freie Deutsche Jugend, al kies centra konsilio li apartenis ekde 1953. Post rapida funkciulkariero li iĝis en 1967 ano de la Centra komitato de SED kaj transprenis en 1971 la estradon de la propagandosekcio. De 1973-89 Modrow estis partiestro de Dresdeno sed pro troa reformemo siaflanke - kontraŭe al la konservativismo de la partiĉefkomandejo - dum 15 jaroj ne plu avancigitis.

Dum la Turniĝo[redakti | redakti fonton]

Je la fino de la 1980-aj jaroj Modrow iĝis por kelkaj esperportanto por ŝanĝebla GDR. Tuj post la demisiigo de Erich Honecker li elektitis prezidanto de la Konsilantaro de ministroj kaj formis kune kun anoj de aliaj partioj de GDR transiran registaron ĝis la anticipitaj balotadoj por la parlamento Volkskammer de aprilo 1990.

Ĉe la "ronda tablo" Modrow serĉis kunlaboron kun ĉiuj sociaj fortoj kun la (naiva) celo gisfunde renovigi kaj ekonomie kaj politike la ŝtaton GDR. Ekde decembro 1989 li estis membro de la partiestraro de SED kaj ekde 1990 honora prezidanto de la posteula partio Partei des demokratischen Sozialismus (PDS). De 1990-94 li estis deputito de PDS en la tutgermana parlamento Bundestag.

Proceso kaj eŭropa kariero[redakti | redakti fonton]

En majo 1993 Modrow deklaritis de tribunalo kulpa pri manipulado de la rezultoj de la elektoj de majo 1989 (voĉdonitis tiam pri komunumaj politikistoj). Tamen li unue restis nepunota. Nur en aŭgusto 1995 kasacia plendo provokis ties kulpigon: li devis pagi monsumon certan kaj ricevis punon (je probacio) de 9 monatoj da mallibereco. Post la elektoj je Konsilio de Eŭropo de junio 1999 Modrow senditis kiel unu el ses sampartianoj al Bruselo. En 2004 li ne plu kandidatis.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Detsch, Roland: "Modrow, Hans", en: Microsoft Encarta 2007 Enzyklopädie, Microsoft Corporation, 2006 (DVD)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]