Hans Rosenthal
| Hans Rosenthal | |||||
|---|---|---|---|---|---|
Hans Rosenthal, ĉ. 1970 | |||||
| Persona informo | |||||
| Naskiĝo | 2-an de aprilo 1925 en Berlino | ||||
| Morto | 10-an de februaro 1987 (61-jaraĝa) en Berlino | ||||
| Mortis pro | naturaj kialoj | ||||
| Mortis per | stomaka kancero | ||||
| Tombo | Jüdischer Friedhof Berlin Heerstraße (en) | ||||
| Etno | judoj vd | ||||
| Lingvoj | germana vd | ||||
| Ŝtataneco | Germanio | ||||
| Subskribo | |||||
| Memorigilo | |||||
| Familio | |||||
| Patro | Kurt Rosenthal (mul) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | televida prezentisto • reĝisoro • distristo • radio-prezentisto • aktoro | ||||
| Aktiva dum | 1945– vd | ||||
| |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hans Günter ROSENTHAL (naskiĝinta la 2-an de aprilo 1925 en Berlino, mortinta la 10-an de februaro 1987 samloke) estis germana distristro, moderigisto, reĝisoro kaj gvidanto de la distra sekcio de la okcidentberlina radiokanalo RIAS. Longe li membris altpostene ĉe la Centra konsilio de la judoj en Germanio.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Pasiginte la junulajn jarojn en Prenzlauer Berg li spertis la kreskantajn premojn de la nazioj. Post la morto de la gepatroj li loĝis en la orfejo Auerbach'sche Waisen-Erziehungs-Anstalten für jüdische Knaben und Mädchen[1]. Rosenthal unue estis en tendaro de Haĥŝara je Jasionna apud Lubsko kie oni pretigis judojn por elmigrado al Palestino. Post ties neniigo, Rosenthal devis fari punlaboron, i.a. kiel entombigisto. aŭ en fabriko de lataj ujoj. en Weißensee kaj Torgelow. En marto 1943 li ekvivis kaŝe ĝis fino de la Dua Mondmilito en etĝardenaro je Fennpfuhl. Helpadis lin tri nejudaj germanoj: Ida Jauch (1886–1944), konatino de la avino, Maria Schönebeck (1901–1950) kaj Emma Harndt (1898–1977). Jauch deklariĝis en oktobro 2015 justulo inter la popoloj[2], poste ankaŭ Schönebeck.[3] Rememorojn siajn li publikigis en 1980 sub la titolo Zwei Leben in Deutschland. Li estis entombigita en honora tombo de la lando Berlino (tombejo Heerstraße)[4]
Kariero publika
[redakti | redakti fonton]Radiofonie
[redakti | redakti fonton]En 1945, Rosenthal ekigis trejniĝon ĉe la eostberlina stacio Berliner Rundfunk: tie li estis poste reĝisorada asistanto kaj elfaris la radidramon Nathan der Weise. Pro konfliktoj okaze de sia engaĝiĝo en la entreprena konsilio li iris uesten al la stacio RIAS kie li finfine fariĝis tre ŝatata moderigisto de distraĵoj, ĝis la 1980-aj jaroj: ekz. Allein gegen alle, Wer fragt, gewinnt, Kleine Leute – große Klasse, Das klingende Sonntagsrätsel. Spaß muß sein, Opas Schlagerfestival, (kun la kabaredisti Günter Neumann), Da ist man sprachlos, Frag mich was,, Die Rückblende, Die Insulaner, Spiel über Grenzen. En 1962 oni komisiis lin pri la estrado de la sekcia branĉo de la menciita radiostacio. Kelkajn elsendojn li ankaŭ faris eksterlande, ekz. en Londono (julio 1966), el Tønder (aprilo 1970) kaj el Linz (novembro 1984). Projekto en 1968 krei germanlingvan kanalon sur Tenerifo fiaskis.
Televide
[redakti | redakti fonton]En 1960, Rosenthal estis por unu jaro distra ĉefo por Bavaria Film. Sukcesoj televidaj de li estis i.a. Gut gefragt ist halb gewonnen, Dalli Dalli, kaj Rate mal mit Rosenthal, KO OK, Alles mit Musik, Eins plus eins gegen zwei, Erinnern Sie sich noch?, Gefragt – Gewußt – Gewonnen, Mal seh'n, was uns blüht, Quizparade, Hans Rosenthal stellt vor, Zug um Zug, Bitte zur Kasse, kaj Das Schlagerfestival der 20er Jahre (kun Axel von Ambesser kaj Theo Lingen; je ZDF).
En 1983 li kreis pensigan kaj parte politikan televidaĵon ĉe ARD Das gibt's nur einmal – Noten, die verboten wurden. Volo de li alidatigi epizodon de Dalli Dalli en la 9.11.1978 (por povi partopreni eventon en Kolonjo okaze de la 40-a datreveno de la Kristala nokto ne estis permesita fare de ZDF.[5] Konatas lia ekscita reago pri elstaraj konoj de gastoj je Dalli Dalli per altensalto. De 1971 ĝis 1986 asistantis lin tie Monika Sundermann.
Alia engaĝiĝo kaj familiaĵoj
[redakti | redakti fonton]De la 1960-aj jaroj, Rosenthal ekinteresiĝis pri oficiala juda ensocia sinprezento: de 1973 li eĉ estraranis ĉe Centra konsilio de la judoj en Germanio. Rosenthal laboris por la Juda komunumo en Berlino kaj por diversaj socialaj projektoj. Liaj preferitaj feriumlokoj estis Utersum, kiu faris lin honora civitano. Inter 1965 kaj 1973 li prezidantis ĉe la piedpilka klubo Tennis Borussia Berlin. Postmorte fondaĵo de futbalistoj estiĝis kun la tuĵelpa agado Schnelle Hilfe in akuter Not.
La (karitata) Rosenthal-fondaĵo estiĝis en 1987[6]. En 1947 edzigis lin Traudl Schallon. [7] Ili havis du infanojn; nepino estas la filmproduktistino kaj aktorino Debora Rosenthal.[8]
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- Allein gegen alle. 2x100 Quizfragen zum Raten und Nachlesen für die ganze Familie. München / Berlin 1978
- Der kleine Spielmeister. Ein Quiz-Leitfaden für Geburtstage, Geselligkeiten und Partys. München 1978, ISBN 3-7679-0130-7.
- Das ist Spitze. Ein Bilder-Quiz zum Mitmachen. Dortmund 1983, ISBN 3-88584-055-3 (kun Erich Geiger).
- Zwei Leben in Deutschland. Gustav Lübbe Verlag, Bergisch Gladbach 1980, ISBN 3-7857-0265-5 (membiografio)
Literatur
[redakti | redakti fonton]- Thomas Henschke: Hans Rosenthal. Ein Leben für die Unterhaltung. Schwarzkopf & Schwarzkopf, Berlin 1999, ISBN 3-89602-307-1.
- Michael Schäbitz: Hans Rosenthal. Deutschlands unvergessener Quizmaster; bewusster, stolzer Jude, Stiftung Neue Synagoge Berlin – Centrum Judaicum, Hentrich & Hentrich, Teetz 2004, ISBN 3-933471-73-7 (=Jüdische Miniaturen 19); dua eldono, Berlin 2016, ISBN 978-3-95565-125-1
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- informoj ĉe IMDb
- Informoj pri Hans Rosenthal en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Michael Schäbitz: "Wir waren Ausgestoßene im eigenen Vaterland. Überleben in der NS-Zeit. Das Beispiel Hans Rosenthal", ĉe: Beate Meyer, Hermann Simon (eld.): Juden in Berlin 1938–1945, Philo-Verlagsgesellschaft, Berlin 2007, p. 284
- ↑ "Yad Vashem ehrt Retterin von Hans Rosenthal" - ĉe: rbb-online.de, 25.10.2015
- ↑ "Liste der Gerechten unter den Völkern aus Deutschland"
- ↑ Klaus Nerger: "Das Grab von Hans Rosenthal"[rompita ligilo] - ĉe: knerger.de
- ↑ "Pressemappe zum Film Rosenthal"
- ↑ listo de la fondintoj
- ↑ "Die Trauerfeier hat Traudl Rosenthal noch selbst geplant" - ĉe: Berliner Zeitung, 4.4.2016
- ↑ "Debora kommt ganz nach OpaHans Rosenthals Enkelin: Köln ist spitze!" - ĉe: express.de, 10.10.2013

