Hans Scherfig
Hans Scherfig | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de aprilo 1905 en Kopenhago |
Morto | 28-an de januaro 1979 (73-jaraĝa) en Hillerød |
Mortokialo | Trombo |
Tombo | Asista Tombejo de Kopenhago |
Lingvoj | dana |
Ŝtataneco | Danio |
Alma mater | Metropolitanskolen |
Familio | |
Edz(in)o | Elisabeth Karlinsky |
Okupo | |
Okupo | pentristo • aŭtoro • ilustristo |
Hans SCHERFIG (8-a de aprilo 1905 – 28-a de januaro 1979) estis famega dana aŭtoro kaj artisto.
Inter liaj plej famaj literaturaj verkoj estas La ŝtelita printempo, Frydenholm, La idealistoj kaj La skorpio, el kiuj la lasta publikiĝis en pli ol dudek landoj. Li estas konata ankaŭ pro liaj elstaraj naivaj litografioj kiuj reprezentas ĝangalajn kaj savanajn scenojn, kiuj ŝuldas ion al Henri Rousseau, kaj diversajn desegnojn kaj pentraĵojn enhavantajn satirajn, polikitajn kaj bibliajn temojn. Politike, Scherfig estis senkondiĉa stalinisto kiu kritikegis Amerikon kaj ĝian politikon. La Nazia registraro malliberigis lin dum la Nazia okupado de Danio en la dua mondmilito.