Hans Urs von Balthasar
| Hans Urs von Balthasar | |||||
|---|---|---|---|---|---|
| Persona informo | |||||
| Hans Urs von Balthasar | |||||
| Naskiĝo | 12-an de aŭgusto 1905 en Lucerno | ||||
| Morto | 26-an de junio 1988 (82-jaraĝa) en Bazelo | ||||
| Tombo | Church of St. Leodegar (en) | ||||
| Religio | katolika eklezio • katolikismo vd | ||||
| Lingvoj | germana vd | ||||
| Ŝtataneco | Svislando | ||||
| Alma mater | Universitato de Zuriko | ||||
| Subskribo | |||||
| Familio | |||||
| Gefratoj | Renée von Balthasar (en) | ||||
| Profesio | |||||
| Okupo | katolika sacerdoto (1939–) • teologo • verkisto • tradukisto | ||||
| Laborkampo | filozofio vd | ||||
| Aktiva en | Pullach im Isartal • Munkeno vd | ||||
| |||||
| |||||
| En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
| Filozofo | |||||
| vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Hans Urs von BALTHASAR (naskiĝinta la 12-an de aŭgusto 1905 en Lucerno, mortinta la 26-an de junio 1988 en Bazelo) estis svisa romkatolika pastro, teologo kaj kulturfilozofo. Du tagojn antaŭ la nomumiĝo kardinala li mortis.
Kvankam li neniam laboris en la scienca medio de universitato, li estas konsiderata unu el la plej gravaj katolikaj teologiaj aŭtoroj de la 20a jarcento. Balthasar ankaŭ apartenas al la antaŭpretigantoj de la Dua Vatikana Koncilio. Poste li estis nomumita membro de la Internacia Komisiono pri Teologio, fondita post la koncilio. Lia teologio estis markita de la renkontoj kun jezuitaj filozofoj kaj teologoj. Per siaj publikaĵoj li novmaniere malfermis la patristikan heredon por la teologio kaj la kristana kredo.
Vivo kaj agado
[redakti | redakti fonton]Originante el patricia familio li frekventis la benediktana lernejo je Engelberg kaj Stella Matutina en Feldkirch. De 1923 sekvis studoj de germanistiko kaj filozofio en Zuriko, Berlino kaj Vieno. Li doktoriĝis en la 1928-a jaro Zurike post defendo de la tezo Geschichte des eschatologischen Problems in der modernen deutschen Literatur. En oktobro 1929 li komencis novicadon ĉe la jezuitoj en Feldkrich. Poste li studis inter 1931 kaj 1932 filozofion je Berchmanskolleg apud Pullach, kie li renkontis Erich Przywara. Ĉi tiu enkondukis lin en la religifilozofion de analogio de la ento. Dum studoj (1933-37) en Liono li amikiĝis kun Henri de Lubac kaj enflamiĝis pri la movado Nouvelle théologie. Lia ordinacio sacerdota okazis Munkene en 1936, fare de kardinalo Faulhaber. Sekvis du jaroj da praktiko Munkene dum kio li pasigis la trian iniciatan periodon, devigan por jezuitoj. Inter 1937 kaj 1939 li redaktoris ĉe la ordena organo "Stimmen der Zeit".
Ekde 1940 li servis en Bazelo kiel pastro por studentoj kaj studintoj. Tie li renkontis Karl Barth kaj Adrienne von Speyr. Balthasar akompanis Adrienne von Speyr dum ŝia konvertiĝo al katolikismo. Sekvis senfinaj interparoladoj kun ŝi, kiuj ne ĉesis ĝismorte. Kune kun Adrienne von Speyr li fondis en decembro 1944 la sekularan instituton Johannesgemeinschaft. En 1947 li fondis la eldonejon Johannes-Verlag, en kiu li publikigis la viziojn de Adrienne von Speyr. Dokumentado de ĝi facilis por li kiu estis ŝia sekretario.[1]
En Zuriko kaj Bazelo li poste laboris kiel verkisto kaj estro de eldonejo. En 1950 li malfrokuliĝis ĉe la jezuitoj, ĉar ne estis atingita interkonsento kun la respondeculoj de lia ordeno rilate lian rolon en la societo Johannesgemeinschaft.. La konflikto kun la ordenestroj igis Balthasar dum la 1950-aj jaroj ŝajni teologia eksterulo. Dum kelka tempo li estis pastro sen eklezia aparteneco, ĝis la diocezo de Koiro ekgastigis lin en 1956. Post tio li agadis kiel sendependa verkisto kaj pastro tiea gvidante multajn spiritajn ekzercadojn kaj farante prelegojn en Eŭropo kaj Norda Ameriko. Balthasar neniam jesis al vokiĝoj al altlernejaj katedroj: ekzemple transprenis post lia rifuzo la katedron pri fundamenta teologio en Tübingen la teologo Hans Küng. Fondinte sekularajn institutojn Balthasar restis relative nekonata (malgraŭ varma akceptiĝo inter teologoj). Oni povas konsideri lin grava koncili-preparanto originanta el Meza Eŭropo.[2]. Tamen li oficiale ne estis invitata. Nur poste oni vokis lin en la postkoncilian komision internacian de teologoj, kiu estis submetata al la Dikasterio por la doktrino de la kredo. Pro sia konservativa kritiko pri evoluoj postkonciliaj li estis atentigita mondskale. Pro liaj meritoj lia papa moŝto Johano Paŭlo la 2-a volis kardinaligi vin (kun la titola diakonio pri la roma preĝejo Sankta Nikolao en la karcero). Sed Balthasar mortis du tagojn antaŭ la honorigo. Lia tombo estis en la Leodigaria Kirko de Lucerno.
Ideoj
[redakti | redakti fonton]Balthasar prezentadis ampleksan idearon. Liajn pensojn influis la patroj de la Eklezio, gravaj mistikuloj kaj martiroj. Gravis por li renkontiĝoj kun diversaj filozofoj kaj teologoj, ekz. kun Erich Przywara, Jean Daniéloux, Henri de Lubac. Aĵojn de Lubac li ankaŭ tradukis en la germanan. Influhavantaj estis krome la filozofoj Gustav Siewerth kaj Ferdinand Ulrich kaj la mistikulino Adrienne von Speyr. Danke al Balthasar la patristiko ree iĝis interesa por multaj. Li pioniris inter la katolika teologiaro studante aĵojn de Karl Barth[3]. Balthasar provis kristanan interpreston de germanlingvaj poeziaĵoj, filozofio kaj teologio (de la tempo de Lessing ĝis liatempe) en la verko Apokalypse der deutschen Seele. Studien zu einer Lehre von letzten Haltungen (1937–1939). Tamen, lia teologia ĉeferko estis publikigita malfrue, en tri partoj: Herrlichkeit. Eine theologische Ästhetik (1961–69), Theodramatik (1973–83), Theologik (1985–1987); finigis la tuton epilogo (1987).
En 1972 li fondis kun Joseph Ratzinger, Karl Lehmann, Franz Greiner, Otto B. Roegele, Albert Görres kaj Hans Maier la periodaĵon "Communio".[4] Ĝi ĝuis en 2017 pri publikiĝo en 17 variantoj laŭ lingvoj.[5] estante daŭre fakrevuo de ĉiuj ŝatata.
Korekte estas diri ke por Balthasar filozofio pli gravas ol teologio.[6]
Honoroj
[redakti | redakti fonton]- 1956: Innerschweizer Kulturpreis (kulturpremio de Centra Svisujo)
- 1971: Romano-Guardini-premio
- 2005: Augustin-Bea-premio (postmorte)
Verkoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Apokalypse der deutschen Seele. 3 Bände. Pustet, Salzburg/Leipzig 1937–1939.
- Das Herz der Welt. Arche, Zürich 1945.
- Therese von Lisieŭ. Geschichte einer Sendung. Hegner, Köln 1950.
- Karl Barth. Darstellung und Deutung seiner Theologie. Hegner, Köln 1951.
- Reinhold Schneider. Sein Weg und sein Werk. Hegner, Köln 1953.
- Bernanos. Hegner, Köln 1954.
- Einsame Zwiesprache. Martin Buber und das Christentum. Hegner, Köln 1958; Johannes, Einsiedeln 2. Auflage 1993, ISBN 3-89411-314-6.
- Augustinus, Die Gottesbürgerschaft. Frankfurt am Main 1961.
- Cordula oder der Ernstfall. Johannes Verlag, Einsiedeln 1966.
- Apokatastasis (=Neue Kriterien, 1). Johannes, Freiburg im Breisgau 1999, ISBN 3-89411-354-5
- Herrlichkeit. Eine theologische Ästhetik. 3 volumoj. Johannes, Einsiedeln 1961–1969.
- Theodramatik. 4 Bände. Johannes, Einsiedeln 1971–1983.
- Theologik. 3 Bände. Johannes, Einsiedeln 1985–1987.
- Epilog. Johannes, Einsiedeln 1987.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Elio Guerriero: Hans Urs von Balthasar. Eine Monographie. Johannes, Einsiedeln 1993, ISBN 3-89411-317-0.
- Rodney A. Howsare: Balthasar. A Guide for the Perplexed. T&T Clark International, London/New York 2009, ISBN 978-0-567-03198-3.
- Walter Kasper (eld.): Logik der Liebe und Herrlichkeit Gottes. Hans Urs von Balthasar im Gespräch. Festgabe für Karl Kardinal Lehmann zum 70. Geburtstag. Matthias-Grünewald, Ostfildern 2006, ISBN 3-7867-2601-9.
- Manfred Lochbrunner: Hans Urs von Balthasar als Autor, Herausgeber und Verleger. Fünf Studien zu seinen Sammlungen (1942–1967). Echter, Würzburg 2002, ISBN 3-429-02440-4.
- Manfred Lochbrunner: Hans Urs von Balthasar und seine Philosophenfreunde. Fünf Doppelporträts. Echter, Würzburg 2005, ISBN 3-429-02740-3.
- Manfred Lochbrunner: Hans Urs von Balthasar und seine Literatenfreunde. Neun Korrespondenzen. Echter, Würzburg 2007, ISBN 3-429-02913-9.
- Manfred Lochbrunner: Hans Urs von Balthasar 1905–1988. Die Biographie eines Jahrhunderttheologen. Echter, Würzburg 2020, ISBN 978-3-429-05457-1.
- Werner Löser: Kleine Hinführung zu Hans Urs von Balthasar. Herder, Freiburg im Breisgau 2005, ISBN 3-451-28781-1.
- Otmar Meuffels: Einbergung des Menschen in das Mysterium der dreieinigen Liebe. Eine trinitarische Anthropologie nach Hans Urs von Balthasar. Echter, Würzburg 1991, ISBN 3-429-01391-7.
- Paul Silas Peterson: The early Hans Urs von Balthasar. Historical contexts and intellectual formation. De Gruyter, Berlin 2015, ISBN 978-3-11-037430-8.
- Angelo Scola: Hans Urs von Balthasar – ein theologischer Stil. Eine Einführung in sein Werk. Bonifatius, Paderborn 1996, ISBN 3-87088-915-2.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Victor Conzemius: "Balthasar, Hans Urs von" - ĉe: Historisches Lexikon der Schweiz (2011)
- Balthasar ene de la katolika Eklezio
- Katharina Klöcker: "Hans Urs von Balthasar. Der Theodramatiker" (etportreto)
- Werner Löser: "Herausforderungen, Begegnungen, Weichenstellungen" Arkivigite je 2004-06-17 per la retarkivo Wayback Machine - rilato inter Balthasar kaj Karl Rahner
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Erster Blick auf Adrienne von Speyr, 1968.
- ↑ Elio Guerriero: Hans Urs von Balthasar. Eine Monographie, Johannes, Einsiedeln 1993, p. 11
- ↑ Karl Barth. Darstellung und Deutung seiner Theologie, 1951, dua eldono 1976
- ↑ Daniel Deckers: Der Kardinal. Karl Lehmann. Eine Biographie. Pattloĉ, Münĉen 2002, ISBN 3-629-01637-5, p. 218.
- ↑ "Internationale Ausgaben von Communio"
- ↑ Emmanuel J. Bauer: "Hans Urs von Balthasar (1905-1988). Sein philosophisches Werk" - ĉe: Emeriĉ Coreth k. a. (eld.): Christliche Philosophie im katholischen Denken des 19. und 20. Jahrhunderts, vol. 3, Graz k. a. 1990, p. 285–304.

