Hans von Arnim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans von Arnim
Persona informo
Naskiĝo 14-an de septembro 1859 (1859-09-14)
en Groß Fredenwalde
Morto 25-an de majo 1931 (1931-05-25) (71-jaraĝa)
en Vieno
Lingvoj germanalatinaantikva greka
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato Greifswald
Okupo
Okupo klasika filologo • universitata instruisto • klasikisto
vdr

Hans von ARNIM (naskiĝinta la 14-an de septembro 1859 en Gerswalde, mortinta la 25-an de majo 1931 en Vieno) estis germana klasika filologo kiu profesoris ĉe la universitatoj de Rostock, Frankfurto ĉe Majno kaj Vieno. Nuptis li en 1884 Elisabeth Riese; ili havis du filojn. Bernd Dietrich von Arnim iĝis slavisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post jursciencajn studojn li aliorientiĝis pri klasika filologio en 1887 en Greifswald fascinite de la prelegoj de Ulrich von Wilamowitz-Moellendorf. Post servo en lernejoj en Elberfeld kaj Bonn (1881–1888), kie li ekkontaktis Hermann Usener, li habilitiĝis en 1888 en Halle (Saale). En 1892 li iĝis ekserorda en Rostock kaj en 1893 orda samloke. En 1900 vokitis li Vienon por posteuli ĉe la katedro helena Hermann Bonitz kaj Theodor Gomperz.

Estante ekde 1914 profesoro en Frankfurto li revenis en 1921 Vienon.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Esplorade li unuigis (danke el elstaraj lingvaj kapabloj kaj impona ekzakteco interpreta) filologion kun filozofio. Post fino de interesegaj laboroj pri greka filozofio kaj klerig-historio li reinteresiĝis en Vieno pri Platono. Dum la dua restado en Vieno li koncentriĝis pri Aristotelo. Liaj aĵoj pri Platono apogitis per lingvaj kaj vortuzaj statistikoj. Tio helpu ankaŭ por akurata kronologia ordigo de ĉiuj platonaj dialogoj kaj implicite por kompreno de la filozia evoluo de Platono mem. Poste Arnim interesiĝis pri enhavaj klarigoj, ĉefe de la unuaj dialogoj; danke al Arnim nun klaras ke la dialogo Phaidros estas pli malfrua verko. Simile priesploritis la verkaro de Aristotelo pri kiu li verkis multajn eseojn kaj artikolojn.

Arnim ankaŭ strebis konatigi la grek-romian antikvon al neakademiaj cirkloj verkante popularan filozofihistorion kaj tradukante dek du tragediojn de Eŭripido.

Verkoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • De prologorum Euripideorum arte et interpolatione, Diss. Greifswald 1882
  • Qu.stud. z. Philo v. Alexandria, (habilitiĝlaboraĵo) 1888
  • Dio v. Prusa, 2 Bde., 1893-98 (teksteldono)
  • Leben u. Werke d. Dion v. Prusa, kun enkonduko
  • Sophistik, Rhetorik, Philosophie in ihrem Kampf um d. Jugendbildung, 1898
  • Stoicorum veterum fragmenta, 1903-05 (represo 1921–23), Bd. 4, indekso de M. Adler, 1924
  • Die europ. Philosophie d. Altertums, ĉe: Kultur d. Gegenwart, Jg. 15, 1909, S. 115-287, ²1913, represo 1923
  • Sprachl. F z. Chronol. d. Platon. Dialoge, Wien 1911
  • Platons Jugenddialoge u. d. Entstehungszeit d. Phaidros, 1914
  • Xenophons Memorabilien u. d. Apologie d. Sokrates, Kopenhago 1923
  • Die drei Aristotel. Ethiken, Wien 1924
  • Eudem. Ethik u. Metaphysik, Wien 1928
  • Zwölf Tragödien d. Euripides, traduko kun enkonduko: Das Leben d. Euripides, Wien 1931
  • Die Entstehung d. Gotteslehre d. Aristoteles, Wien 1931

Fonto[redakti | redakti fonton]

Egermann, Franz, "Arnim, Hans von" ĉe: Neue Deutsche Biographie 1 (1953), p. 372 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]