Har HaMenuchot
| Har HaMenuchot | ||
|---|---|---|
| monto, juda tombejo [+] | ||
| Lando | Israelo | |
| Situo | Jerusalemo | |
| - alteco | 750 m [+] | |
| - koordinatoj | 31° 47′ 53″ N, 35° 10′ 40″ O (mapo)31.79813333333335.177727777778Koordinatoj: 31° 47′ 53″ N, 35° 10′ 40″ O (mapo) [+] | |
![]() |
||
| Har HaMenuchot | ||
Har HaMenuĥot (hebree הר המנוחות; laŭvorte tradukita kiel Monto de Ripozo ; ankaŭ Tombejo Giv'at Sha'ul) estas la plej granda tombejo en Jerusalemo kaj nuntempe estas konsiderata la ĉefa tombejo de la urbo.
Ĝi situas sur la monteto de la sama nomo, Har HaMenuchot (750 metroj) en la Judeaj Montetoj ĉe la okcidenta periferio de la urbo, ĉirkaŭita de la kvartaloj Giv'at Sha'ul sudoriente kaj Har Nof sude, la antaŭurboj Motza sudokcidente kaj Mevasseret Cion okcidente, kaj la ĉefa Nacia Aŭtovojo 1 norde.[1]
Kiam Har HaMenuchot malfermiĝis en 1951, ĝi multe pligrandigis la entombigan kapaciton de Jerusalemo, ĉar la sola alia granda tombejo disponebla tiutempe estis la jarcentaĵa tombejo sur Har HaZeitim (la Monto de Olivoj).
Ĝi estis origine aranĝita sur areo de 30 hektaroj kaj kontinue vastiĝis laŭ la nordaj kaj okcidentaj deklivoj de la monteto.[2] Ekde 2008, la tombejo kovras areon de 58 hektaroj kaj enhavas pli ol 150 000 tombojn. Pro la unika naturo de juda tombo, kiu estas konstruita por eterneco kaj neniam forigita, kaj ĉar estas afero de la koro kaj granda honoro por multaj judoj esti entombigitaj tie, manko de spaco ekestis, kiu estas solvita per vastigado de la subtera loko. La unua moderna subtera tombejo de la mondo nuntempe konstruiĝas tie, kies unua parto malfermiĝis en oktobro 2019.[3]
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ . Jerusalem Decides to Hide a Cemetery. The Times of Israel (1 November 2012). Alirita 31 December 2012 .
- ↑ Rossoff, Dovid. (2005) ' (hebree). Jerusalem: Machon Otzar HaTorah.
- ↑ Kateřina Kálal Kučerová: Kiam eĉ la postvivantoj devas iri subtere: La israela subtera tombejo Har HaMenuchot. 100+1, la 29-an de aŭgusto 2020, alirita la 18-an de novembro 2020.



