Hara-Kiri (gazeto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hara-Kiri estis ĉiumonata franca satira gazeto, unufoje publikigita en 1960, nome antaŭanto de Charlie Hebdo. Ĝi estis kreita de Georges Bernier, Cavanna kaj Fred Aristidès. Ĉiusemajna kontraŭpartnero, Hara-Kiri Hebdo, estis unuafoje publikigita en 1969.

Kontribuantj estis Melvin Van Peebles, Jean-Marc Reiser, Roland Topor, Moebius, Wolinski, Gébé, Cabu, Delfeil de Ton, Jean-Claude Fournier, Jean-Pierre Bouyxou kaj Willem. En 1966 ĝi publikigis Les Aventures de Jodelle, desegnita de [Guy Peellaert.

La eldonistoj de Hara-Kiri, subtitole "Journal bête et méchant" ("Stulta kaj malica gazeto"), estis konstante frontante establitajn povojn, ĉu politikaj partioj aŭ institucioj kiel la Eklezio aŭ la Ŝtato. En 1961 kaj 1966 la ĉiumonata gazeto estis portempe malpermestia de la franca registaro.

Hara-Kiri Hebdo iĝis Charlie Hebdo[redakti | redakti fonton]

En Novembro 1970, post la morto de Charles de Gaulle hejme en Colombey-les-Deux-Églises, la ĉiusemajna Hara-Kiri Hebdo montris ĉefan titolon «Bal tragique à Colombey: 1 mort» ("Tragika danco en Colombey: 1 morto").

Kiel kontrastigo, la elekto de la titolo aludis al la multe pli granda perdo de vivo la saman monaton: nome incendio en dancejo en kiu mortis 146 personoj. La registaro konsideris tiun elekton kiel ofendo de lèse-majesté (kontraŭgravula) kontraŭ la mortinta prezidento kaj la tiama ministro de enlandaj aferoj Raymond Marcellin ordonis tujan kaj definitivan malpermeson de reklamado kaj de vendado al minoritatuloj.

Charlie Hebdo aperis tuj poste. Charlie en la titolo aludas al la Generalo de Gaulle (diris Georges Wolinski); sed ĝi estis ankaŭ la nomo de alia gazeto el Éditions du Square nome ĉiumonata Charlie Mensuel, nomita laŭ la rolulo Charlie Brown el la verko de Charles M. Schulz nome Peanuts.