Harald Bielfeld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harald Bielfeld
Persona informo
Naskiĝo 14-an de junio 1863 (1863-06-14)
en Szprotawa
Morto 15-an de septembro 1933 (1933-09-15) (70-jaraĝa)
en Arnstadt
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Memorigilo Harald Bielfeld
Familio
Infano Harald Bielfeld
Okupo
Okupo politikisto
vdr
Memorigtabulo kun datenoj pri la vivo de Bielfeld
Loĝdomo de Bielfeld ĉe Hohe Bleiche 2, kiel li loĝis ekde 1926

Harald BIELFELD (naskiĝinta la 14-an de junio 1863 en Szprotawa, mortinta la 15-an de septembro 1933 en Arnstadt) estis germana politikisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post la abiturienta ekzameno li studis de 1883-88 historion, politikan ekonomion kaj jursciencon. En 1887 li doktoriĝis kaj estis inter 1889 kaj 1893 asistento en la distrikto de la Supera landa kortumo de Schleswig.

Moderniganto de Arnstadt[redakti | redakti fonton]

Je la 23-a de januaro 1894 li estis elektita ĉefurbestro de Arnstadt. De 1895 ĝis sia retiriĝo la 31-an de marto 1928 li deĵoris tiufunkcie. Dum sia longa deĵorperiodo li realigis multe da gravaj aferoj, por ekzemplo:

  • Fondo de la Urba arkivo en 1893/94
  • Instalo de la Muzeo pri regionaĵoj en 1895
  • Konstruo de akvodukto de alta premo en 1900
  • Konservo de la pordego Riedtor kontraŭ malkonstruplanoj
  • Starigo de la gasfabriko ĉe Anger en 1903.
  • Komunumigo de la elektra centralo Ley
  • Plilarĝigo de la urbo norden, suden, okcidenten
  • Transloko de la Politeknika Instituto en novan konstruaĵon
  • Plibeligo de la kvartalo ĉirkaŭ la Stacidomo de Arnstadt, plibonigoj fervojtrafikaj, parte alikontruo de la stacidomaj konstruaĵoj kaj rearanĝo de la trakoj (ankaŭ ĉe la haltejo en la sudo de la urbo) inter 1898-1900 respektive 1908-10
  • Rearanĝo de la gastejo Hopfengrund kiel ripozumloko enarbara por malbone nutritaj infanoj en 1922
  • Konstruo de la akvoturo sur la monteto Arnsberg en 1926
  • Starigo de nova fajrobrigadejo en la Bärwinkel-strato en 1928
  • Konstruigo de granda nombro da socialaj loĝejoj sub la estrado de Anton Acker k.a. en la Rudolfstädter-strato, ĉe Baumschule kaj ĉe Fasanengarten dum la 1920-aj jaroj
  • Konstruo de supra knabina lernejo ĉe Lindenallee en 1906 kaj de Arnsberg-lernejo en 1911 kiel ankaŭ de la gimnazio ĉe Schloßplatz en 1915
  • Reforstumadoj ĉe Alteburg, Jonas-valo kaj Ebanotte

Li estis fondanta membro de la Muzea Societo de Arnstadt (Museumsgestellschaft Arnstadt), kiun li estris 4 jarojn. Li direktis i.a. ankaŭ la fondaĵon Museumsstiftung.

Agadoj ekstere de Arnstadt[redakti | redakti fonton]

Krome li estis prezidanto de la komisiono de la Karl-Günther-Fondaĵo en Sondershausen kaj ekde 1913 sekreta registarkonsilisto. De 1905-23 li estis membro de la landa parlamento de Schwarzburg-Sondershausen kaj de 1911-19 parlamentestro.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Thüringer Frage (1918)
  • Die Thüringische Verfassung (1920)

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1902: Ehrenkreuz von Schwarzburg (Fürstliche Ehrenkreuz I. Klasse)
  • 1914: Preußische Rote Kreuz Medaille II. Klasse
  • 1915: Ehrenkreuz von Schwarzburg (Fürstliche Ehrenkreuz II. Klasse mit dem Eichenbruch)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jochen Lengemann: Landtag und Gebietsvertretung von Schwarzburg-Sondershausen 1843–1923. Biographisches Handbuch (= Parlamente in Thüringen 1809–1952. Vol. 3). G. Fischer, Jena 1998, ISBN 3-437-35368-3, p. 148–149.