Harald la 1-a (Norvegio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search
Harald Belhara
Harald la 1-a de Norvegio
Reĝo de Norvegio
Harald Belhara, en ilustraĵo de la 14-jarcenta manuskripto Flateyjarbók ("libro de la malmontaj insuloj")
Harald Belhara, en ilustraĵo de la 14-jarcenta manuskripto Flateyjarbók ("libro de la malmontaj insuloj")
Regado ĉirkaŭ 872 ĝis 930
Persona informo
Devena nomo malnovnordlande Haraldr hárfagri, norvege Harald Hårfagre
Naskiĝo ĉirkaŭ 850
en Vestfold
Morto ĉirkaŭ 932
en Rogaland
Religio nord-ĝermana religio [#]
Ŝtataneco Norvegio [#]
Familio
Dinastio Dinastio de Harald Belhara [#]
Patro Halfdan the Black [#]
Patrino Ragnhild Sigurdsdotter [#]
Edzino Gyda Eiriksdatter • Åsa Håkonsdatter • Svanhild Øysteinsdotter • Ragnhild Eiriksdatter • Åshild Ringsdatter • Snøfrid Svåsesdotter [#]
Idoj Eriko la 1-a • Haakon the Good • Halfdan Haraldsson the Black • Bjørn Farmann • Olaf Haraldsson Geirstadalf • Halvdan Hålegg • Guttorm Haraldsson • Q5787555 • Sigrød Haraldsson • Ålov • Rørek Haraldsson • Sigtrygg Haraldsson • Frode Haraldsson • Torgils Haraldsson • Ragnar Rykkel • Sigurd Rise • Gudrød Ljome • Q6098269 • Ulfljotr Haraldsson • Gudrød Skirja • Q6108972 • Dag Haraldsson [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
v  d  r
Information icon.svg

Harald Belhara (naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 850, mortis ĉirkaŭ la jaro 932) estis memorata de mezepokaj historiistoj kiel la unua reĝo de Norvegio, kaj sekve ricevis la numerigon Harald la 1-a de Norvegio. Laŭ tradiciaj tekstoj kiuj cirkulis en Norvegio kaj Islando en la dekdua kaj dektria jarcentoj, li reĝis de ĉirkaŭ 872 ĝis 930. La plejparto de lia vivo restas malcerta, ĉar la plejparto de sagaoj pri li, kiuj estas la solaj dokumentaj fontoj pri lia vivo, kreiĝis nur du ĝis tri jarcentojn post lia morto. Malmultaj restaĵoj de iuj liaepokaj laŭdaj poemoj de skaldoj ŝajnas rilati al venkoj de Harald kontraŭ oponantoj en Norvegio. El liaj oponantoj en Norvegio, kiuj nomis lian regadon perforta, estis norvegaj nobeloj, bienistoj kaj vikingoj. Granda parto el ili ne volis humiliĝi kaj por konservi sian liberecon ili fuĝis al la tiam nove trovita insulo Islando nordokcidente en la Atlantika Oceano. Tial, laŭ la legendo, Harald Belhara nerekte kaŭzis la konstantan homan loĝiĝon de Islando.

Pluraj tradiciaj fontoj rakontas pri la multaj gefiloj kiujn Harald Belhara laŭdire patris. Tiuj fontoj tamen ofte estas historie malfidindaj kaj eble faritaj por "pruvi" ke iuj postaj potenculoj norvegiaj estis dinastie devenantaj de la fama unua reĝo de Norvegio.