Harar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Harar
urbo • urbego • urba areo

Flago

Flago
Administrado
Demografio
Loĝantaro 129 000  (2015) [+]
Geografio
Geografia situo 9° 19′ N, 42° 8′ O (mapo)9.311111111111142.127777777778Koordinatoj: 9° 19′ N, 42° 8′ O (mapo) [+]
Alto 1 885 m [+]
Harar (Etiopio)
Harar (Etiopio)
DEC
Harar
Harar
Situo de Harar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Harar [+]
vdr
Strato al la bazaro (ĉirkaŭ 1900)

Harar estas urbo en Etiopio. Ĝi havas ĉirkaŭ 135 000 loĝantojn, ĉefe islamanojn. En la urbo troviĝas 99 moskeoj laŭ la nombro de nomoj de Alaho. Tial Harar estas sankta urbo al islamanoj, kiuj estas preskaŭ senescepte sunaismanoj. Ĝi estas konsiderata la kvara plej grava urbo post Mekao, Medino kaj Jerusalemo. Longtempe la aliro de la "orienta Timbuktuo" estis malpermesitaj al ne-islamanaj eŭropanoj. Ankoraŭ en 1886 itala misiejo estis detruita.

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Unu el la plej famaj naskiĝintoj en Harar estas la klerulo Abdullah Al-Harari.

Historio[redakti | redakti fonton]

Harar estis de sia fondiĝo en la 7-a jarcento islama. Jam en 615 veturis al la urbo anoj de Mohamedo dum unua heĝiro el Mekao al Etiopio. La tiel nomata unua heĝiro de Mohamedo al Medino en 622 estis do fakte la dua eliro.


Monda kulturheredaĵo de UNESKO[redakti | redakti fonton]

La 12-an de julio 2006 UNESKO aldonis la urbon al la listo de monda kulturheredaĵo. La decidon kaŭzis la monumento kaj la unueca kvalito de loĝdomoj, kiuj estas miksaĵo el tradiciaj islamaj konstrumaniero kaj domoj de hindaj enmigrintoj el la malfrua 19-a jarcento.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Garad, Abdurahman, "Harar. Wirtschaftsgeschichte eines Emirats im Horn von Afrika (1825-75)", 1990, Frankfurt, Peter Lang Verlag, ISBN 978-3-631-42492-6.
  • Hecht, Elisabeth-Dorothea. "Die traditionellen Frauenvereine (Afoca) der Harari in Harar und in Addis Ababa, Äthiopien", 1993, Berlin, Reimer Verlag, ISBN 978-3-496-02499-6.
  • Stuber , Fritz. "Harar in Äthiopien - Hoffnungslosigkeit und Chancen der Stadterhaltung", in: Die alte Stadt. Vierteljahreszeitschrift für Stadtgeschichte, Stadtsoziologie, Denkmalpflege und Stadtentwicklung (W.Kohlhammer Stuttgart Berlin Köln), Vol. 28, Nr. 4, 2001, ISSN 0170-9364, S. 324-343, 14 Abb.
  • Wagner, Ewald. "Harar. Annotierte Bibliographie zum Schrifttum über die Stadt und den Islam in Südostäthiopien", 2003, Wiesbaden, Harrassowitz Verlag, ISBN 978-3-447-04742-5.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

9° 18' norde, 42° 08' oriente Mapo