Hard Times

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hard Times (romano))
Hard Times – For These Times
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Charles Dickens
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 1854
Eldonejo Bradbury and Evans
Ĝenro socia romano • serie eldonita fikcio
vdr
Gradgrind kaptas Louisa kaj Tom, nome siaj du pli aĝaj gefiloj, kiuj estis kaptitaj ŝtelrigardante en cirko.

Hard Times – For These Times (ofte konata kiel Hard Times) estas la deka romano de Charles Dickens, unuafoje publikigita en 1854. La libro esploras la anglan socion kaj satiras la sociajn kaj ekonomiajn kondiĉojn de la epoko.

Hard Times estas malkutima en kelkaj manieroj. Ĝi estas certe la plej mallonga de la noveloj de Dickens, kun ĉirkaŭ kvarono el la longo de tiuj verkitaj tuj antaŭ kaj malantaŭ ĝi.[1] Krome, male al alliaj escepte unu el liaj aliaj noveloj, Hard Times havas nek prefacon nek ilustraĵojn. Krome, ĝi estas lia nura novelo kiu ne havas scenojn okazantajn en Londono.[2] Anstataŭe la historio okazas en la fikcia Viktoriana industria Coketown, tipa nordangla fabrikurbo, iel simila al Manĉestero, kvankam pli malgranda. Coketown povus esti parte bazita sur la 19a-jarcenta Preston.

Unu el la tialoj de Dickens por verki Hard Times estis ke la vendoj de sia ĉiusemajna gazeto, nome "Household Words", estis malaltaj, kaj oni esperis, ke la publikigo de la novelo per epizodoj plialtigos la cirkuladon – kio fakte okazis. Ekde sia publikigo ĝi ricevis miksan reagon el la kritikistoj. Kritikistoj kiel George Bernard Shaw kaj Thomas Macaulay fokuzigis al la traktado fare de Dickens de la sindikatoj kaj de lia pesimismo post la Industria Revolucio rilate al la divido inter kapitalistaj fabrikposedantoj kaj subvalorigitaj laboristoj dum la Viktoriana epoko. F. R. Leavis, granda admiranto de la libro, inkludis ĝin – sed ne la verkaron de Dickens kiel tuto – kiel parto de la Granda Tradicio de anglaj romanoj.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Phillip Collins, introduction to Hard Times
  2. Philip Collins, introduction to Hard Times, Everyman's Library, 1992