Hardtkopf (Eifel)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hardtkopf
montomonteto
Alteco 601,5 m
Situo Rejnlando-Palatinato, Germanio
distrikto Bitburg-Prüm, Rejnlando-Palatinato, Germanujo
Montaro Südeifel
Geografia situo 50° 10′ N, 6° 25′ O (mapo)50.17266.4201Koordinatoj: 50° 10′ N, 6° 25′ O (mapo) f4
Hardtkopf (Rejnland-Palatinato)
Hardtkopf (Rejnland-Palatinato)
DEC
Hardtkopf
Hardtkopf
Situo de Hardtkopf
Map
Hardtkopf
vdr

La Hardtkopf en la Ejfela distrikto Bitburg-Prüm (Rejnlando-Palatinato), Germanio, estas monto en la regiono Südeifel (suda Ejfelo) kun alteco de 601,5 m kaj la plej alta monto rande de la Kalkbaseno de Prüm.

La monto situas en la sud parto de la Naturparko Altaj Marĉoj-Ejfelo sude de Prüm kaj nordokcidente de Schönecken inter la vilaĝoj Ellwerath (komunumo Rommersheim) en la nordo kaj Oberlauch en la sudo. Okcidente de la monto fontas la rojo Hennebach, kiu alfluas la rivereto Prüm.

De la pinto de la Hardtkopf eblas rigardi trans la tuta kalkbaseno de Prüm kaj la Schönecker Schweiz (Svisio de Schönecken). Se la vetero estas bona, ankaŭ eblas rigardi ĝis la ĉ. 60 km fora Hunsrück. Ĝis la komenco de la 20 a jarcento sur la pinto staris elrigardturo. Tie nun troviĝas dissendoturo kaj akvujo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]