Oberthal BE

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hargarte)
- La mallongigo BE en Oberthal BE staras por la svisa Kantono Berno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Oberthal.

Oberthal
Blazono de Oberthal
Blazono de Oberthal
Blazono de Desiswil ĉe Münchenbuchsee
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berno-Mezlando
Malnova distrikto ĝis 2009 Konolfingen
Koordinatoj  46° 55′ 0″ N 7° 40′ 0″ O / 46.91667 °N, 7.66667 °O / 46.91667; 7.66667 (mapo)Koordinatoj: 46° 55′ 0″ N 7° 40′ 0″ O / 46.91667 °N, 7.66667 °O / 46.91667; 7.66667 (mapo)
Nombro de loĝantoj 786
Areo 10,54 km²
Alteco 822 m super marnivelo
Poŝtkodo 3531
Komunumkodo 0620
Mapo de Oberthal
Mapo de Oberthal
Mapo de Oberthal
vdr


Oberthal estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Konolfingen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berno-Mezlando en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 786 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Oberthal situas en la montareta transirzono de la Svisa Mezlando al la Antaŭalpoj en la valo de la rojo Zäzibach, okcidenta alfluanto de Chise. Historie ĝi apartenas al la regiono de Emme-Valo, kvankam ĝi estas senakvigiita okcidenten al la valo de Aro, politike al Berno-Mezlando. La plej alta punkto de la komunumo estas la monto Blasenfluh kun alteco de 1118 m s.m., kie dum la Unua Mondmilito staris observoturo de la Svisa Armeo. La komunumo ne havante efektivan centron konsistas el multnombraj malgrandaj vilaĝoj, nome Oberthal (la nomdona vilaĝeto sur alteco de 822 m s.m.), Möschberg (sur alteco de 856 m s.m. tute en okcidento ĉe la limo al Grosshöchstetten), Alterswil (sur alteco de 839 m s.m., meze inter Oberthal kaj Möschberg), Chäneltal (sur alteco de 885 m s.m., sudoriente de Alterswil), Buemersbuech (sur alteco de 917 m s.m. okcidente de Chäneltal), Hargarte (sur alteco de 984 m s.m. en nordoriento), kaj Blase (sur alteco de 974 m s.m. en nordo de la komunumo). [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 10,54 km², de kiuj 32,0% estas kovritaj de arbaro, 62,7% servas por agrikulturo kaj 5,3% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Oberthal limas en nordo al Arni, en nordoriento al Lauperswil, en oriento al Signau, en sudoriento al Bowil, en sudo al Zäziwil, kaj en okcidento al Grosshöchstetten.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Oberthal situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Plej bone la komunumo atingeblas per la vojo n-ro 1254 de Zäziwil. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per loka buslinio inter Zäziwil, Oberthal kaj Grosshöchstetten.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Oberthal datiĝas el la jaro 1275 kiel mons Obertal. Dum mezepoko la Grafoj de Kiburgo kaj la Baronoj de Signau estis bienposedantoj en Oberthal. Krom Möschberg, kiu apartenis al la urba tribunalo de Berno, Oberthal formis parton de la malalta tribunalo de Singau. En la jaro 1529 Oberthal fariĝis parto de la berna Kamparvoktejo Signau sub la alta jursidikcio de Konolfingen. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Oberthal estis atribuita al la distrikto Konolfingen, kiu en la jaro 2010 estis integrita al la administra distrikto Berno-Mezlando.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]