Hargejso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hargejso

emblemo

Fotomontaĵo
ĉefurbo • urbego • milionurbo

Flago

Flago
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 760 000  (2015) [+]
Loĝdenso 23 030 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 9° 34′ N, 44° 4′ O (mapo)9.56555644.060556Koordinatoj: 9° 34′ N, 44° 4′ O (mapo) [+]
Alto 1 260 m [+]
Areo 33 km² (3 300 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Hargejso (Somalio)
Hargejso (Somalio)
DEC
Hargejso
Hargejso
Situo de Hargejso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hargeisa [+]
vdr

Hargejso (somale: Hargeysa, arabe: هرجيسا) estas metropolo kaj universitata urbo en Somalio, la plej granda urbo kaj ĉefurbo de la memproklamita ŝtato Somalilando. Ĝi estas la dua plej granda grandurbo en Somalio post Mogadiŝo.

La urbo estis inter 1941-1960 kolonia ĉefurbo de Brita Somalio, sed perdis sian apartan gravecon dum kuniĝo de la lando.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hargejso situas sur altebenaĵo en valo, en monta areo en la okcidenta sekcio de la lando.

Historio[redakti | redakti fonton]

La prahomoj postlasis ĉi tie pentraĵojn malkovritajn de 2002 el la neolitiko. Antaŭ la britoj diversaj sultanoj regis en la ĉirkaŭaĵo. En 1888 la britoj establis protektoraton en la regiono, kiel Brita Somalio. En 1940 la italoj okupis la urbon, sed post unu jaro la britoj reokupis ĝin. Tiam oni nomumis Hargejson nova kolonia ĉefurbo. Ekde 1960 la nova unuigita sendependa Somalio elektis Mogadiŝon, kiel ĉefurbon. Ekde 1991 la praktike sendependa landparto Somalilando denove remetis la urbon, kiel ĉefurbo. Pli frue pro la bataladoj Hargejso estis bombardita. Poste la detruitaj domoj rekonstruiĝis.

Male al Somalio, Somalilando estas libera kaj sufiĉe paca lando kie la terorisma grupo Al Ŝabab estas forte kontraŭbatalata[1].

Klimato[redakti | redakti fonton]

La klimato de Hargeisa estas semi-arida. La temperaturo varias inter 13 kaj 32 C kaj ankaŭ la pluvo estas plu, ol en la aliaj landopartoj. Ekde 2023 pli kaj pli da teroj suferegas pro sekeco sekve de klimata ŝanĝo.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Hargejso havas internacian flughavenon. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La urbo estas ĉirkaŭita de savanoj, kie vi povas renkonti diversajn sovaĝajn bestojn, inkluzive de leonoj, leopardoj, somalaj sovaĝaj azenoj, ktp.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angla) Michal Horton, How Somaliland Combats al-Shabaab, Combatting Terrorism Center,

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Somalilando

Somalio