Hari Poter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harry Potter and the Philosopher's Stone
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro J. K. Rowling
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 26-a de junio 1997
Eldonejo Bloomsbury Publishing
Ĝenro young adult fiction • fantasto • aventura fikcio
Loko de rakonto London in fiction • Privet Drive • Hogwarts grounds • Diagon Alley • Unuiĝinta Reĝlando (Britio)AnglioSkotlando
Honorigoj The British Book Awards • Nestlé Smarties Book Prize
vdr
Kovrilo de la angla versio

Hari Poter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj (originale: Harry Potter and the Philosopher's Stone) estas la unua el sep libroj de la serio de porjunulaj libroj verkitaj de brita aŭtorino, J. K. Rowling. En la serio ĉefrolas Harry Potter, juna sorĉisto. La unua eldono de la libro aperis la 26-an de junio, 1997 ĉe la eldonejo Bloomsbury Publishing Plc de Londono. Samnoma filmo inspirita de la libro aperis en 2001.

Kiam la filmo kaj la libro eldoniĝis en Usono, oni ŝanĝis la anglan vorton por saĝulo de philosopher (filozofo) al sorcerer (sorĉisto), ĉar oni pensis, ke la vorto philosopher ne estus sufiĉe bone konata tie laŭ la ĝusta senco por la titolo. Tio estas ofta kaj ordinara afero, eĉ por ege konataj internacie aŭtoroj. Esperante, oni povas traduki tielmaniere : Hari Poter kaj la Filozofa Ŝtono. Tamen la provizora titolo por la farita sed ĝis nun ne eldonita esperantlingva versio de la libro estas Hari Potter kaj la Ŝtono de la Saĝuloj, por kongrui al la pli ofta Esperanta nomo de la ŝtono de la saĝuloj, mita objekto el mezepoka alĥemio. Tiu nomo supozeble venas de ĝia germana nomo, Stein der Weisen.

Kial ajn oni faris la ŝanĝojn, ili ne difektis la vendrezultojn; la serio de Harry Potter rapide fariĝis unu el la plej petataj libroj ĉe junaj (kaj maljunaj) legantoj, kiuj ŝajnis netimigitaj pro la progrese pli longaj kaj malsimplaj libroj.

Trarigardeto de la libro[redakti | redakti fonton]

La libro komenciĝas ĉe la laŭŝajne normala familio Dursli. Vernon Dursli iras al sia laborejo, sed renkontas plurajn strangaĵojn en la urbo, ekz. strange vestitajn homojn kaj katon, kiu legas mapon. Post la enlitiĝo de la Durslioj, maljunulo nomita Albus Zomburdo (angle: Albus Dumbledore) aperas ĉe ilia domo kaj la kato aliformiĝas al Minerva MakGongal.

Zomburdo kaj MakGongal parolas pri la lastatempa forfalo de Lordo Voldemorto pere de dekkvinmonataĝa Hari Potter, kaj pri kelkaj temoj nekompreneblaj al la leganto. Poste, Rubeo Hagrid alvenas per motorciklo luita de Siriuso Nigra. Zomburdo, MakGongal kaj Hagrid lasas la bebon Hari ĉe la pordoŝtupo de la familio Dursli kaj foriras.

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Kvankam la familio Dursli akceptas Hari en sian domon, ili mistraktas lin kaj favoras sian propran filon, Dadli. Kvankam Hari spertas amarajn sentojn, li akceptas sian rolon en la familio. Tamen, dum la nokto antaŭ sia dekunua naskiĝtago, Hari ricevas misteran leteron. Onklo Vernon ne permesas lin legi la leteron, sed alia venas la sekvan tagon, kaj alia, kaj poste alia.

Penante eskapi la senĉesajn leterojn, Onklo Vernon iras al diversaj ridindaj ekstremoj, fine transloĝigante sian familion al malgranda dometo sur roko en la mezo de la oceano. Dum la nokto alvenas Hagrid, kaj li sciigas al Hari, ke li estas sorĉisto kaj ke la Durslioj ĉiam mensogis al li pri la morto de liaj gepatroj. Lilio kaj Jakobo Potter ne mortis en aŭtokolizio; ili estis murditaj de Lordo Voldemorto, kiu provis mortigi ankaŭ Hari.

Hagrid klarigas, ke Hari travivis, pro kialoj ankoraŭ ne tute komprenataj, kaj ke restis nur fulmoforma cikatro sur lia frunto. Hagrid finfine donas al Hari lian leteron, kiu invitas lin studi ĉe la lernejo de magio, Porkalo (angle: Hogwarts). Hagrid iras kun Hari al Diagon' Aleo, por aĉeti siajn lernejaĵojn. Tie li renkontas Profesoron Ciuro (angle: Quirrel), kaj alian studenton, Drako Malfid.

Porkalo atingeblas nur per la Porkala Ekspreso, magia trajno, kiu eliras de Kajo 9 ¾ ĉe la stacidomo King's Cross en Londono. Tie, Hari renkontas la familon Tordeli (angle: Weasley), kiu helpas lin eniri la magian kajon. Postnelonge Hari iĝas bonaj amikoj kun Ron Tordeli, la plej juna filo de la familio, kaj li renkontas ankaŭ Hermiona Granĝer, tre inteligenta sed koleretige ĝena muglino (angle, "muggle", estas nemagiulo), kaj Nevil Longejo, fuŝema knabo.

Hari renkontas la arogantan Drako Malfid denove, kaj ili rapide fariĝas rivaloj. Dum la unuajara enirceremonio, la unuajaruloj "ordigiĝas" laŭ la "domo", al kiu ili apartenos; Hari, pro sia "bonaj" ecoj, sukcese eniras la domon Oragrifo (angle: Griffindor), kiu laŭ tradicio estas la domo de herooj. Male, Malfid estas ordigita al la domo Rampeno (angle: Slytherin), kiu produktis multajn malicajn sorĉistojn.

La novelo daŭras laŭ epizoda maniero. Hari kaj Ron fariĝas bonaj amikoj kun Hermiona, kaj Hari aniĝas en teamo de la magia sporto Kvidiĉo. La ĉefa intrigo temas pri la legenda ŝtono de la saĝuloj, kiu estas kaŝita en la lernejo kaj zorge gardata de multaj obstakloj metitaj de la profesoroj de Porkalo. Hari kaj liaj amikoj malkovras komploton por ŝteli la ŝtonon, kaj la ĉefa suspektato estas la malgentila profesoro de pocioj, Severus Snejp.

Kuniginte siajn individuajn fortojn, la tri geknaboj sukcesas pasi post la diversajn defendaĵojn, kiuj gardas la ŝtonon, ĝis kiam Harry devas antaŭeniri sola por alfronti ne la atenditan Snejp, sed la ĝis tiam neefikan Profesoron Ciuro, la gastiganton de la senkorpa Lordo Voldemorto. Voldemorto provas uzi Hari por trovi la ŝtonon, sed li malsukcesas. Voldemorto forvenkiĝas kaj Ciuro mortas pro restaĵo de la ofero de la patrino de Hari.

Hari preskaŭ mortas dume, sed estas resanigita de Albus Zomburdo. La penoj de Ron, Hermiona, kaj Hari por savi la ŝtonon meritigas al Oragrifo 160 punktojn, sed la domo venkas la Dompokalon pro la penoj de Nevil, kiu provis halti ilin eliri dum la nokto. Hari revenas al la familio Dursli dum la somera ferio, sed decidas ne sciigi al ili, ke al li ne estas permesate uzi magion dum la ferio, por ke la Durslioj ne abuzu lin.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Ĉapitroj[redakti | redakti fonton]

  1. La knabo kiu vivis
  2. La malaperinta vitro
  3. La leteroj de neniu
  4. La gardisto de l' ŝlosiloj
  5. Diagon' Aleo
  6. La vojaĝo de Kajo Naŭ kaj Tri Kvaronoj
  7. La Ordiga Ĉapelo
  8. La majstro de pocioj
  9. La noktomeza duelo
  10. Halovino
  11. Kvidiĉo
  12. La Spegulo de Orized
  13. Nikolao Flamel
  14. Norberto la Norvegia Krestodorsa
  15. La Prohibita Arbaro
  16. Tra la klapopordo
  17. La duvizaĝa homo

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]