Harivamsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
हरिवंश
literatura verko
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo sanskrito
Eldonado
vdr

La HarivamsaHarivanŝa (sanskrite हरिवन्श Harivanśa, laŭvorte "la stirpo de Hari") estas grava verko de Sanskrita literaturo, kiu enhavas 16 374 ŝlokojn, ĉefe en anustuba metriko. Tiu teksto estas ankaŭ konata ankaŭ kiel Harivanŝa Purana. Oni supozas, ke tiu teksto estas ĥila (apendico aŭ suplemento) de la Mahabarato[1] kaj estas tradicie atribuita al Vjaso. La plej celebrata komentario de Mahabarato fare de Neelakantha Chaturdhara, nome Bharata Bhava Deepa kovras ankaŭ la Harivanŝa. Laŭ tradicia versio de Mahabarato, la Harivanŝa estas dividita en du parvoj (libroj) kaj 12 000 versoj.[2] La Kritika Eldono havas tri parvojn kaj 5 965 versojn.[3]

Urbo Dŭarka en Harivamsa, pentrita por la Mogola imperiestro Akbar.

La Adi Parva priskribas la kreadon de la kosmo kaj de la legenda historio de la reĝoj de la Suna kaj Luna dinastioj ĝis la nasko de Kriŝno. Viŝnu Parva rakontas la historion de Kriŝno ĝis la okazaĵoj antaŭ la Mahabarato.[4] Bhaviŝja Parva, nome tria libro, inkludas du alternativajn kre-teoriojn, himnojn al Ŝivo kaj Viŝnu kaj havigas priskribon de Kalijugo.[5] Kvankam la Harivansŝa estis konsiderata grava fonto de informado pri la origino de la Kriŝna reenkarnigo de Viŝnu, estis spekulativo ĉu tiu teksto estis derivita el pli frua teksto kaj ĉu ĝi rilatas al la Brahma Purana, nome alia teksto kiu temas pri la originoj de Kriŝno.[6]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Mahabharata in Sanskrit: Book I: Chapter 2 en retejo sacred-texts.com
  2. Mahabharata 1.2.377-378 (Mumbaja eldono); M.N. Dutt (trad.) Adi Parva, p 21.
  3. Debroy, B. (2016) Harivansha. Gurgaon: Penguin Books India, "Introduction"
  4. Maurice Winternitz (1981), History of Indian Literature, Vol. 1, Delhi, Motilal Banarsidass, (ISBN 978-0836408010), pp. 426-431
  5. Maurice Winternitz (1981), History of Indian Literature, Vol. 1, Delhi, Motilal Banarsidass, (ISBN 978-0836408010), pp. 432-435
  6. Ruben 115.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bowker, John, The Oxford Dictionary of World Religions, New York, Oxford University Press, 1997, p. 410
  • Winternitz, Maurice (1981) History of Indian Literature Vol. I. Delhi: Motilal Banarsidass.
  • Ruben, Walter (1941) "The Krsnacarita in the Harivamsa and Certain Puranas.” Journal of the American Oriental Society. Vol. 61, No.3. pp. 115–127.
  • Lorenz, Ekkehard (2007) The Harivamsa: The Dynasty of Krishna, in Edwin F. Bryant (eld.), Krishna, A Source Book, Oxford University Press.
  • Shastri, Rajendra Muni, Jaina Sahitya mein Sri Krishna Charita, Jaipur, Prakrit Bharati Akademi, 1991.