Harmondivizora nombro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Klasifiko de entjeroj laŭ dividebleco
Formoj de faktorado:
Primo
Komponita nombro
Pova nombro
Kvadrato-libera entjero
Aĥila nombro
Nombroj kun limigitaj sumoj de divizoroj:
Perfekta nombro
Preskaŭ perfekta nombro
Kvazaŭperfekta nombro
Multiplika perfekta nombro
Hiperperfekta nombro
Unuargumenta perfekta nombro
Duonperfekta nombro
Primitiva duonperfekta nombro
Praktika nombro
Nombroj kun multaj divizoroj:
Abunda nombro
Alte abunda nombro
Superabunda nombro
Kolose abunda nombro
Altkomponita nombro
Supera altkomponita nombro
Aliaj:
Manka nombro
Bizara nombro
Amikebla nombro
Kompleza nombro
Societema nombro
Nura nombro
Sublima nombro
Harmondivizora nombro
Malluksa nombro
Egalcifera nombro
Ekstravaganca nombro
Vidu ankaŭ:
Divizora funkcio
Divizoro
Prima faktoro
Faktorado

Je nombroteorio, harmondivizora nombro, aŭ nombro de Ore (nomita pro Øystein Ore, kiu difinis ili en 1948), estas pozitiva entjero, kies divizoroj havas harmonan meznombron kiu estas entjero. Jen la unuaj kelkaj harmondivizoraj nombroj:

1, 6, 28, 140, 270, 496, 672, 1638, 2970, 6200, 8128, 8190, ... .

Ekzemple, la harmondivizora nombro 6 havas la kvar divizorojn 1, 2, 3, kaj 6. Ilia harmona meznombro estas entjero:

La nombro 140 havas la divizorojn 1, 2, 4, 5, 7, 10, 14, 20, 28, 35, 70, kaj 140. Ilia harmona meznombro estas

kiu egalas 5 kiu estas entjero, do 140 estas harmondivizora nombro.

Harmondivizoraj nombroj kaj perfektaj nombroj[redakti | redakti fonton]

Por ĉiu entjero M, kiel Ore observis, la produto de la harmona meznombro kaj aritmetika meznombro de ĝiaj divizoroj egalaj M mem. Pro tio, M estas harmondivizora, kun harmona meznombro de divizoroj k, se kaj nur se la averaĝo de ĝiaj divizoroj estas la produto de M kun ono 1/k.

Ore montris ke ĉiu perfekta nombro estas harmondivizora. La sumo de divizoroj de perfekta nombro M estas akurate 2M; pro tio, la averaĝo de la divizoroj estas M(2/τ(M)), kie τ(M) estas la kvanto de divizoroj de M. Por ĉiu M, τ(M) estas nepara se kaj nur se M estas kvadrata nombro, alie ĉiu dividanto d de M povas esti parita kun malsama dividanto M/d. Sed, perfekta nombro ne povas esti kvadrato: ĉi tio sekvas de la sciata formo de paraj perfektaj nombroj kaj de tio ke neparaj perfektaj nombroj (se ili ekzistas) devas havi faktoron de formo qα kie α ≡ 1 (mod 4). Pro tio, por perfekta nombro M, τ(M) estas para kaj la averaĝo de la divizoroj estas produto de M kun la ono 2/τ(M); tial, M estas harmondivizora nombro.

Ore konjektis ke ne ekzistas neparaj harmondivizoraj nombroj escepte de 1. Se la konjekto estas vera, ĉi tio devas enhavi la neekziston de neparaj perfektaj nombroj.

Baroj kaj komputilaj serĉoj[redakti | redakti fonton]

W. H. Frezas montris ke ĉiu nepara harmondivizora nombro pli granda ol 1 devas havi priman povan faktoron pli grandan ol 107, kaj Cohen montris ke ĉiu tia nombro devas havi almenaŭ tri malsamajn primajn faktorojn.

Cohen, Goto, kaj aliaj startante kun Ore mem plenumis komputilajn serĉojn listante ĉiujn malgrandajn harmonajn dividantajn nombrojn. De ĉi tiuj rezultoj, listoj estas sciata de ĉiuj harmonaj dividantaj nombroj ĝis 2×109, kaj ĉiuj harmondivizoraj nombroj por kiuj la harmona meznombro de la divizoroj estas maksimume 300.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]