Harmoniumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tipa harmoniumo el la 19-a jarcento

Harmoniumo, klavara orgensimila blovinstrumento (aerofono) sen tuboj sed kun liberaj anĉoj, kiujn piede premataj balgoj vibrigas. Ĝi estas la proksime parenca instrumento al la buŝharmoniko kaj la akordiono kaj ofte uzata anstataŭ orgeno en preĝejoj. Ĝi funkcias nur per anĉoj vibrigataj per konstanta aerfluo. Tiaj anĉoj antaŭe jam estis uzataj en piporgenoj. La unua harmoniumo estis konstruita en 1810 de diversaj inventistoj. Ĉirkaŭ 1900, ĝi estis la plej grava instrumento por hejma distra muziko.

Meĥaniko

Metala anĉeto, kiu igas la tonon en la harmoniumo

La unua tipo definitiva de la jaro 1840 tre similas meĥanike al la orgeno: kun balgo, aera rezervujo, ventkameroj kaj tuboj, aerklapoj, orgenregistroj. La harmoniumo havas almenaŭ kvar registroj kaj kvin-oktavan klavaron. Ĝia sono dependas de la tipo de la konstruado: la origina, franca tipo sonas simile al la organo, dum la pli nova amerikana tipo sonas pli klare kaj malpeza, ĉar la aero estas altirata, ne premata. Pluraj registroj havas du tonojn po klavo, kiuj estas agorditaj en interfero pro estigi tremsonon (vox humana, vox celeste). La aerfluo estas estigita per balgo, kiu estas irigata pleje per la piedoj de la ludisto. Je la unua fojo ĉirkaŭ 1950, germanaj tipoj uzis elektran pumpilon. La aerfluo akumulas en rezervujo pro igi konstantan blovon, kiu estas deturnigata en kanalojn per la klavoj, kiuj sonigis metalajn anĉojn.

La harmoniumo en Eŭropo

La harmoniumo origine estis uzata kiel surogato por orgeno en malgrandaj preĝejoj, kiuj ne havis spacon aŭ monon por konstrui orgenon. La instrumento subite atingis grandan popularecon, precipe en Mez-Eŭropo kiel akompananta instrumento en la distra muziko. Dum la fina 19-a jarcento, pluraj komponistoj verkis konĉertojn kaj soloojn por la harmoniumo. La florepokon ĝi atingis ĉirkaŭ 1910. Tiutempe, pli da harmoniumoj ol pianoj estis venditaj. Kun la ricevaĵo de la elektra tonfarado (kibo, sintezatoro) ĝi konsiderinde malaperis.

La harmoniumo en Hindio

Modifata harmoniumo de la barata muziko

Meze de la 19-a jarcento, permane movataj harmoniumoj estis portitaj en Hindion per eŭropaj misiistoj. La instrumento subite fariĝis tre populara, ĉar ĝi estas bone manipulebla, portebla kaj facile lernebla. Ĝi estas ludata precipe unuvoĉe kaj melodie. Per la maldekstra mano oni funkciigas la balgon, kaj la dekstra mano ludas sur la klavaro. Tiuj malgrandaj tipoj havas nur kvar registrojn. Nuntempe ĝi estas senĉese grava instrumento en multaj ĝenroj de barata popola kaj klasika muziko. Kutime ĝi estas akompanata de sitaro kaj tamburoj (tabla). Nuntempe oni ludas la harmoniumon ankaŭ soloe. Harmoniumoj troviĝas en la plej multaj sikistaj kaj hinduistaj temploj kaj en multaj hejmoj.