Harold Godfrey Lowe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harold Godfrey Lowe
Persona informo
Naskiĝo 21-an de novembro 1882 (1882-11-21)
en Llanrhos
Morto 12-an de majo 1944 (1944-05-12) (61-jaraĝa)
en Deganwy
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Kimrio
Infanoj 2
Okupo
Okupo maristo
vdr

Harold Godfrey LOWE naskiĝis la 21-an de novembro 1882 en Eglwys Rhos, mortis la 12-an de majo 1944. Sur ŝipo Titanic li deĵoris en funkcio de la kvina oficiro.

Lowe havis la saman karakteron kiel Lightoller. Tio estis naskita maristo. Kiam li estis dekdujara, renversiĝis kun li ŝipeto kaj li ĝisnaĝis en ŝuoj kaj vestoj preskaŭ unu kilometro al bordo. Kiam li estis dekkvarjara, lia patro laŭvorte tiris lin tra la tuta Liverpool en metilernejon ĉe ŝipfareja firmao, sed la juna Lowe proklamis, ke li laboros por neniu senpage kaj ke li volas esti por sia laboro pagata. La patro persistis pri la sia, la knabo ankaŭ kaj la rezulto estis, ke li fuĝis el la hejmo sur maron. Poste li navigaciis sur pluraj ŝipoj, velŝipoj kaj fine sur vaporŝipoj.

Jam kun kvalifiko de kapitano li transiris de Okcidentafrika deĵoro al White Star Line. Li estis dudeknaŭjara, li estis svelta, malhelhara, bone aspektanta kaj nordan Atlantikon li tranavigaciis unuan fojon.