Harold Wilson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Harold Wilson
Premier Wilson gaf persconferentie na bespreking in Den Haag , Wilson (kop), Bestanddeelnr 920-1165 (cropped).jpg
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1916 (1916-03-11)
en Huddersfield
Morto 24-an de majo 1995 (1995-05-24) (79-jara)
en Londono
Mortokialo kojlorektuma kanceroAlzheimer-malsano
Tombo Kornvalo
Lingvoj Esperantoangla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando
Alma mater Jesus College • Wirral Grammar School for Boys
Subskribo Harold Wilson
Memorigilo Harold Wilson
Familio
Patro James Herbert Wilson
Edz(in)o Mary Wilson, Baroness Wilson of Rievaulx
Infanoj Robin Wilson • Giles Wilson
Okupo
Okupo politikistoesperantisto • statistikisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Harold WILSON (11-a de marto 191624-a de majo 1995) estis brita politikisto kaj ĉefministro.

Li naskiĝis en Huddersfield la 11an de marto 1916. Li estis edukita ĉe la Universitato de Oksfordo kaj multaj opinias,ke li estis unu el la plej intelektaj politikistoj de la 20a jarcento. En knabaĝo li estis skolto kaj lernis Esperanton. Li partoprenis esperantan tendumadon en Nederlando en 1930.[1]

En 1945 Wilson elektiĝis al la parlamento por la urbo Ormskirk en la provinco Lancashire. En 1963 li fariĝis la estro de la Laborista Partio. En 1964 li fariĝis ĉefministro en nova registaro. En 1976 li subite rezignis kaj James Callaghan prenis la postenon de ĉefministro. Mallonge post sia rezignado li malsaniĝis kaj fine mortis la 24-an de majo 1995.

Li opiniis, ke lia plej grava atingo estis la kreado de la Open University (Malfermita Universitato) – studentoj studas perpoŝte, televide, interrete kaj samtempe laboras en la propra profesio, do kompreneble oni bezonas pli da studjaroj por gajni diplomon.


Referencoj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]