Haroza rinanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
haroza rinanto
Rhinanthus alectorolophus
Rhinanthus alectorolophus
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Klado: Angiospermoj
Klado: Verdukotiledonoj
Klado: Asteredoj
Ordo: Lamialoj
Familio: Orobankacoj
Tribo: Rhinantheae
Genro: Rhinanthus
Rhinanthus alectorolophus
(Scop.) Pollich, 1777
Aliaj Vikimediaj projektoj
Information icon.svg
vdr

Haroza rinanto - Rhinanthus alectorolophus (Scop.) Pollich - estas duonparazita herbo sufiĉe ofta en kalkaj herbejoj kaj paŝtejoj de meza Eŭropo ĝis Pireneoj[1]. Kompare kun la aliaj specioj de la genro Rinanto, la dentetoj de la supra korola lipo estas plejofte violkoloraj kaj longas pli ol 1 mm, la korola tubo estas iom kurba kaj la kaliko estas kovrata de longaj haroj. Tiu planto povas alti ĝis 50 cm. Ĝi ne havas apartajn uzojn; kiam ĝi tre abundas en iu herbejo, la parazititaj plantoj preskaŭ ne plu vidiĝas kaj la paŝta aŭ fojna valoro de la loko draste malpliiĝas.

  1. https://www.ccma.cat/324/localitzada-al-pirineu-una-planta-vinculada-als-prats-de-dall-mai-confirmada-abans-a-la-peninsula-iberica/noticia/3045009/