Harpaj tagoj Ostrava

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harpo

Harpaj tagoj Ostrava estas ununura internacia festivalo en Ĉeĥio mallarĝe celita al harpo. La festivalo estiĝis en la jaro 2000 en Ostrava. Ties fondintino estis harpistino Ada Balová. Impulso por la estiĝo de Harpaj tagoj estis aranĝo de la 7-a monda harpa kongreso World Harp Congress en Prago en la jaro 1999, kies arta direktorino estis harpistino Jana Boušková.

La festivalo prezentas geharpistojn en soloaj recitadoj, kun kameraj ensembloj eĉ kun orkestroj. Ĝi estas ankaŭ celita por prezentado de junaj talentuloj kaj ilia enmembrigado en profesia arta agado. La junaj partoprenantoj havas en la festivalo eblecon prezentiĝi flanke de konataj muzikistoj kaj ludi akompanantaj de lertaj muzikaj korpusoj. Apud koncertoj estas enkadre de la festivalo aranĝataj ankaŭ prelegoj pri la harpo kaj la muziko ĝenerale.

Ligiloj[redakti | redakti fonton]