HarperCollins

El Vikipedio, la libera enciklopedio

HarperCollins Publishers LLC estas unu el plej grandaj publikigaj entreprenoj de la mondo. Ĝi havas sidejon en Novjorko, kaj la entrepreno estas filio de News Corporation. La entreprena nomo estas kombino de Harper & Row - usona publikiga entrepreno akirita en 1987, nome rezulto mem de pli frua merĝo de Harper & Brothers (fondita en 1817) kaj Row, Peterson & Company - kaj brita publikiga entrepreno William Collins & Sons (fondita en 1819), akirita en 1990. La tutmonda ĉefestro de HarperCollins estas Brian Murray.[1] HarperCollins havas publikigajn grupojn en Usono, Kanado, Britio, Aŭstralio, Novzelando kaj Barato. La entrepreno publikigas multajn diversajn publikaĵojn, kaj el iamaj sendependaj publikigaj entreprenoj kaj el novaj publikejoj.

Notoj

  1. artikolo" It's Official: Jane Friedman Out at HarperCollins, Her Deputy Up 'Effective Immediately'" de Leon Neyfakh, la 4-an de junio 2008, en la gazeto The New York Observer, vidita la 26-an de novembro 2010