Harpioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Harpio (mitologio))
Jump to navigation Jump to search
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologiaj rolulinoj. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Harpio.
Harpio, laŭ gravuraĵo de Matthius Merian por la Monstrorum Historia de Ulisse Aldrovandi, Bologna, 1642.

Laŭ la helena mitologio, la Harpioj (el la greka Άρπυια, «flugantaj kaptintoj») estis flugilhavaj virinoj, ĉefe konataj pro tio ke ili konstante ŝteladis ĉiun manĝaĵon de Fineo, malebligante lin manĝi laŭ ordono de Zeŭso. Postaj tradicioj igis ilin malbonaj spiritoj (rabemaj dajmoninoj, laŭ la Suido), kun akraj krifoj, kiel ili estis generale konataj. La laŭvorta signifo ŝajnas esti «tio, kiu kaptas», pro tio ke ĝi devenas de la vorto ἁρπάζειν, kiu signifis "kapti".

La harpioj en la mita rakontaro[redakti | redakti fonton]

La harpioj estis filinoj de la oceanidino Elektro (aŭ Ozomeno[1]) kaj de la mara pradio Taŭmaso, do ili estis fratinoj de la ĉielarko, Iriso[2]. Tamen, alternativaj versioj igas ilin filinoj de Ponto (Maro) kaj Geo (Tero)[3], de la monstra Tifono[4] aŭ eĉ de Fineo mem[5].

La poeto Heziodo priskribis ilin kiel estaĵoj kun mirinda blonda hararo[2], kaj ceramik-arto ofte prezentis la harpiojn kiel belaj virinoj kun flugiloj. Harpioj tiel malbelaj birdo-virinoj, ekzemple en la Eŭmenidoj de Esĥilo[6] estas malfrua evoluo, pro konfuzo kun la sirenoj. Romiaj kaj bizancaj verkistoj ankaŭ detaligis sian malbelecon[7].

Fineo kaj la Boreidoj atendas la Harpiojn, sur kratero (ĉ. 460 a.K.).

Fineo kaj la fino de la harpioj[redakti | redakti fonton]

La trakia reĝo Fineo iĝis tiel bona divenisto, ke kolerigis Zeŭson, tial kial Fineo kapablis malkovri eĉ la diajn sekretojn. Pro tio, li estis blindigita kaj ekziliita en insulo. Zeŭso ordonis la harpiojn malebligi lin manĝi, do ĉiam kiam Fineo prenis manĝaĵon, ili eniris la palacon kaj forprenis ĝin el lia mano antaŭ ol li povis kontentigi sian malsaton. Tiel suferadis Fineo ĝis la alveno de la argonaŭtoj, kiuj haltis en tiu insulo dum ilia vojaĝo al Kolĉido. Jasono demandis lin, fama aŭguristo, pri la plej sekura maniero atingi tiun landon, sed Fineo ne konsentis respondi ĝis kiam la argonaŭtoj liberigos lin de lia torturo. Do, la flugilhavaj Boreidoj, Zeto kaj Kalaiso, atendis la eniron de la harpioj kaj persekutadis ilin ĉielen ĝis kiam la monstraj birdoj laciĝis kaj frakasis kontraŭ foraj rokoj. Ili ne mortigis la harpiojn danke al la interveno de ilia fratino Iriso (aŭ de Hermeso), kiu promesis ke Fineo ne plu estos ĉagrenita. Kompense, Fineo sciigis la argonaŭtojn pri la plej taŭga maniero eviti la simplegadaj rokoj en ilia vojo al Kolĉido[8]. Tamen, alternativa versio rakontas ke kaj la harpioj kaj la boreidoj mortis pro laciĝo post tiu longdaŭra persekutado[9] dum kiu ili traflugis Etiopion, Libion, Sicilion, Etolion kaj multajn landojn pli[10]. Krome, en sia perdita teatraĵo Fineo Esĥilo asertis ke la Boreidoj finfine mortigis la monstrajn virinojn.

Al tiu baza rakonto pri la harpioj, oni poste aldonis kelkajn el ilia karakterizaĵojn. Ekzemple, oni rakontis ke, krom forpreni la manĝadon, la harpioj malpurigis la ceteron per ilia ekskrementoj. El tio, kaj post parola divastigado de la rakonto, oni konsideris ilin divastigantinoj de malpuro kaj malsano, kaj atribuis al la harpioj ilia fama monstra aspekto. Kun tiu formo, la harpioj ankaŭ iĝis plenumantinoj de la dia punado (fakte ili ricevis la kromnomon "hundinoj de Zeŭso"), ili forkaptis krimulojn kaj portis ilin al Tartaro, torturante ilin survoje. Viktimoj iliaj estis, ekzemple, la filinoj de la reĝo Pandareo, transportitaj de la harpioj al la Erinioj por ricevi punon pro la pekoj de ilia patro[11]. Pro tio, kiam homo subite malaperis, oni diris ke li estis kaptita de la harpioj[12]. Laŭ tiu karaktero, ili estis kruelaj, senkompataj kaj perfortaj. Laŭ la diversaj rakontoj, la harpioj personigis la detruan naturon de la vento, la marajn kirlojn, kaj post la persekutado fare de la argonaŭtoj, ili loĝis en la insuloj Strofadoj[13], ĉe la enirero al Tartaro[14] aŭ en kreta kaverno[15].

La greka Palaifato[16] vidis harpiojn kiel du filinojn de Fineo kiuj malspxaris liajn riĉajojn. Li nomiĝis Erasia (helene Ἐράσεια) kaj Arpuria (Ἁρπύρεια).

Nomoj kaj rilato al ventoj[redakti | redakti fonton]

Laŭ Heziodo, la harpioj origine estis du: Aello (tempesta vento, ankaŭ nomata Nikotoo kaj Aellopo) kaj Okipeto (aŭ Okitoo kaj Okipodo, rapida flugo), pli rapidaj ol kutimaj birdoj[17]. Poste, la romianoj aldonis unu plian, Keleno (la malhela), kiun oni konsideras la plej malbona el ili.

Homero, en sia Iliado, mencias plian: Podargo (rapidaj piedoj), simpla personigo de kirlaj ventoj (la Tueloj, epiteto de la harpioj laŭ tiu verkisto) kaj patrino kun la vento Cefiro, de Ĥanto kaj Balio, la magie rapidegaj ĉevaloj de Aĥilo[18]. La harpioj aperis ankaŭ kiel patrinoj de Flogeo kaj Harpago, la ĉevaloj de la Dioskuroj (Kastoro kaj Polukso). En tiu kunteksto Jane Ellen Harrison indikis la nocion kiu aperas en la verko de Vergilio[19], pri ke ĉevalinoj iĝis gravedaj de la vento sole, mirinde por diri[20]. La identigo al ventoj evidentiĝas en la Odiseado, kie Homero kalkulis la harpiojn inter la ventoj ĉefitaj de Eolo, kiuj devojigis Odiseon en sia reveno hejmen[21].

La Harpioj torturadas la sinmortigintojn, trasformitajn en arboj. Ilustraĵo de Gustave Doré por La Divina Commedia de Danto.

La Harpioj en la Eneado kaj en Infero[redakti | redakti fonton]

Eneo trafis la harpiojn en la strofadaj insuloj, ĝuste kiam ili fulme ŝtelis la bankedon pretigota de la trojanoj. La ekspedicio klopodis vundi la harpiojn (la plej teruraj monstroj, laŭ Vergilio), tute sensukcese, pro tio ke ili rapidege revenis ĉielen post iliaj atakoj. Fine, Keleno malbenis la akompanantaron de Eneo, kriante ke la trojanoj tiel malŝatos ke ili eĉ formanĝos iliajn tablojn antaŭ la fino de tiu tago. Pro tio, la terurigita ekspedicio forfuĝis en timo[22].

La harpioj ankoraŭ restis vivecaj dum Mezepoko. En lia Infero, Danto[23] priskribas torturitan arbaron infestitan de harpioj, en la dua ringo, kie la sinmortintoj suferadis siajn punojn.

Ĉi tie la nauzigaj harpioj faras siajn nestojn,
Tiuj, kiuj forpelis la trojanojn el la Strofadoj
Kun seriozaj proklamoj de la baldaŭa veo.
Ili havas larĝajn flugilojn, virinajn kolon kaj vizaĝon,
ungajn piedojn kaj ŝvelintajn, plumitajn ventrojn;
Ili grakas iliajn lamentadojn en la timigaj arboj.[24]

.

Teorioj pri la deveno de la Harpioj[redakti | redakti fonton]

R.D. Barnett sugestas en sia Antikvaj orientdevenaj influoj sur la Arkaika Grekio[25] ke la harpioj estis adaptaĵoj de la tipaj ornamaĵoj de antikvaj bronzaj kaldrono de Urartu. Laŭ tiu fakulo, tiuj kuirujoj tiel impresis la helenojn, ke ili imitis arte la ornamadon per figuroj de sirenoj (birdoj kun virinaj kapoj kaj koloj), tiamaniere ke ili ŝajnis ĉirkaŭflugi la randojn de la potoj. El tio naskiĝis la rilato inter la harpioj (similaj al la sirenoj) kaj la manĝado. Eĉ la nomo de la torturita reĝo, Fineo, certe devenas el tiu de iu reĝo de Urartu: IshpuinishUshpina (ĉ. 820 a.K.). La komerco de tiaj kaldrono, vigla tiutempe, rilatigis iliajn ornamaĵojn al ilia devena urbo, personigitaj en la reĝo Fineo[26].

Aliaj reserĉistoj atentigas pri ke tiu teorio baziĝas sur la ideo pri ke la harpioj estis monstraj birdoj, kun homaj kapoj, dum la originaj mitoj ne priskribas ilin tiel. Kiel flugilhavaj monstroj, la harpioj ne multe malsimilas de aliaj mitologiaj kreitaĵoj, fakte multaj konsideras tiun formon arkaika konfuzo kun la sirenoj. Do, ne necesas trovi apartan klarigadon pri la origino de tiu reprezentado.

Heraldiko[redakti | redakti fonton]

Harpioj iĝis ofta figuro en heraldiko. Ekzemple, sur la blazono de Liĥtenŝtejno (malsupre kaj dektre).

Dum Mezepoko, la harpio, ofte nomataj "la aglo de la virgulino", iĝis kutima figuro en heraldiko, aparte en Orientfrislando. Ĝi aperas, inter aliaj blazonoj, sur tiuj de Rietburgo, Liĥtenŝtejno kaj Cirksena.

Harpioj en naturo kaj popola kulturo[redakti | redakti fonton]

  • La Amerika harpio kaj aliaj agloj ricevis ilian nomojn de ĉi tiuj mitaj monstroj. Por plia informo, vidu la paĝon Harpio.
  • La vorto Harpio estas ankaŭ uzata por metafore priskribi malbonan aŭ tedan virinon. En la teatraĵo de Shakespeare La bruo el malplena barelo, la rolulo Benedick tiel nomas la akr-paroleman Beatrice.
  • William Blake trovis inspiron en la priskribo de Danto por sia krajona, inka kaj akvarela pentraĵo "La Arbaro de la Mem-murdintoj: La Harpioj kaj la Sinmortigintoj" (Tate Gallery, Londono. 1824-27).
  • Kun ilia sinteza formo kaj perfortema naturo, Harpioj estas prezentitaj en filmoj, televid-serioj kaj aliaj aspektoj de popola kulturo. En la libro-serio de Philip Pullman, His Dark Materials, ili aperas kiel raso de virin-birdoj. Kelkfoje la klasikaj harpioj estis menciitaj laŭ iliaj nomo, ekzemple la mencio al Keleno en la romano de Peter S. Beagle La lasta unikorno.

Klasikaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Higeno. Fabloj, 14.
  2. 2,0 2,1 Heziodo. Teogonio, 267.
  3. Servio. Pri la Eneado, 3.241.
  4. Valerio Flako, 4.428 kaj 516.
  5. Johanno Tzetzes, Pri Likofrono, 166.
  6. Esĥilo. Eŭmenidoj, linio 50.
  7. Vergilio, Eneido 3. 216; Ovidio, Metamorfozoj, 7.4; Festoj, 6.132; Higeno, Fabloj, 14; Johanno Tzetzes, Pri Likofrono, 653.
  8. Apolonio. Pri la argonaŭtoj, 2.
  9. Skolioj pri Apolodoro el Rodiso, 1.286 kaj 297.
  10. Heziodo. Katalogo de virinoj, 40A.
  11. Homero. Odiseado, 20.78.
  12. Homero. Odiseado, 1.241.
  13. Vergilio. Eneado, 3.210.
  14. Vergilio. Eneado, 6.289.
  15. Apolonio el Rodiso, 2.298.
  16. Palaifato, Pri nekredeblaĵoj, n. 22
  17. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.2.6.
  18. Homero. Iliado, 16.150.
  19. Vergilio. Georgiko, 3.274.
  20. Saepe sine ullis conjugis vento, gravidae mirabile dictu; Menciita en J.E.Harrison. Prolegomena to the Study of Greek Religion , paĝ. 178. 1922.
  21. Homero. Odiseado, 10.1 kaj sekv.
  22. Vergilio. Eneado, 3.209.
  23. Dante Alighieri. La Divina Commedia, Infero, 11.
  24. Traduko de Robert Pinsky, Boston Review
  25. Eseo ene de la verko Egeo kaj Proksima Oriento. Eld. Saul S. Weinberg, Locust Valley, Novjorko, 1956.
  26. [1]