Harry Houdini

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Harry HOUDINI)
Harry Houdini
Persona informo
Harry Houdini
Naskonomo Erik Weisz
Naskiĝo 24-an de marto 1874 (1874-03-24)
en Budapeŝto
Morto 31-an de oktobro 1926 (1926-10-31) (52-jaraĝa)
en Detrojto
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apendicitoperitoneito vd
Tombo juda tombejo Machpelah vd
Religio judismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Jewish Harlem vd
Ŝtataneco Aŭstrio-HungarioUsono vd
Subskribo Harry Houdini
Familio
Patro Rabbi Samuel Mayer Weisz vd
Patrino Cecilia Steiner vd
Edz(in)o Bess Houdini vd
Profesio
Okupo aktoro • ludisto • pilotofilozofofilmproduktorohistoriisto • iluziisto • stuntisto • filmreĝisoro • escape artist • illusionist • scenaristo vd
Laborkampo iluziisto • escapology vd
Aktiva dum 1896–1926 vd
Aktorado
En filmoj Houdini vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Harry HOUDINI [heri hudini] (naskiĝis 24-an de marto en 1874 kiel Ehrich WEISS [eriĥ vejs] en Budapeŝto; mortis 31-an de oktobro 1926 en Detroit, Miĉigano, Usono) estis jud-devena usona iluziisto.

Kiam Weiss estis 4-jara, elmigris lia familio al Usono, al Appleton (Viskonsino). Pli poste translokiĝis la familio al Novjorko.

Kiam li iĝis 17-jara, li ekaperis sur scenejo kiel iluziisto (magiisto). Li donis al si mem la pseŭdonomon Harry Houdini omaĝe al sia idolo, la franca magiisto Jean Eugène Robert-Houdin.

Li konatiĝis en 1893 kun la varietea artistino Wilhelmine Beatrice Rahner, mallonge Bess, kun kiu li edziĝis. Bess estis ekde tiu ĉi punkto sceneja asistantino de Houdini preskaŭ ĉe ĉiu sceno.

La granda trarompo de la magiista paro okazis en 1899 post la decido, ke ili koncentriĝos ĉefe pri senkatenaj iluzioj. Houdini famiĝis tra la mondo per la spektaklaj sinliberigaj agoj. Mankatenoj, ŝnuroj, ĉenoj, trudkiteloj, kestoj, eĉ laktujegoj kaj memkonstruitaj subakvaj kaĝoj ne okazigis problemon por li.

Multaj artifikoj ne estis ne ekterordinare komplikaj; Houdini kolorigis la spektaklon antaŭ ĉio per arta povo (li kapablis siajn ŝultrojn elartikigi por liberiĝi el la trudjako) kaj sentoj.

Krom sia kariero kiel magiisto, Houdini produktis kelkajn mutfilmojn en Holivudo, en kiuj ankaŭ li mem ludis. Krom tio li interesiĝis pri la aerveturo kaj en 1913 partoprenis en aviada eksperimento en Aŭstralio.

Post la morto de sia patrino en la 1920-aj jaroj, li uzis sian scion de magiaj ruzoj por senvualigi la parapsiĥologojn kaj mediumojn, kiuj onidire povis komuniki kun la mortintoj.

Houdini estis eĉ ano de komitato de la scienca gazeto Scientific American, kiu anoncis orpremion por tiuj, kiuj povas pruvi siajn supernaturajn kapablojn antaŭ la ĵurio - premio, kiu danke al Houdini neniam transdoniĝis.

Houdini mortis dum Halloween (antaŭvespero de la Tago de Ĉiuj Sanktuloj) 1926 en la aĝo de 52 pro peritoneito (tion kaŭzis dufoja forta bato de iu studento en pli frua spektaklo). Li daŭris sian batalon post sia morto kontraŭ la neseriozaj parapsiĥologoj: li interkonsentis kun sia edzino Bess pri kodo. Dek jarojn post lia morto invitis Bess al halovino diversajn parapsiĥologojn al seanco. La penso estis, ke la spirito de Houdini aldirus la kodon al vera mediumo kaj Bess scius, ke fakte komunikis spirito de mortinto. Post la provo de 1936, Bess lasis la pliajn intencojn pro la nesukceso.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]