Harry Hems

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Harry Hems
La antaŭa laborejo de Hems en Longbrook Strato, Exeter, nun enloĝigas restoracion sur la teretaĝo kun aliajn entreprenojn super ĝi.
Naskiĝo 12-an de junio 1842
en Islington, Londono
Morto 5-an de januaro 1916
en Exeter, Devon
Nacieco angla
Sukcesis kiel arkitektura kaj eklezia skulptisto
Reprezentaj verkoj altarekranoj por pluraj kirkoj
Persona informo
Okupo
Okupo skulptisto
vdr
Hems senvualis en 1889 ĉi tiun bronzan statuon de Reĝo Vilhelmo la 3-a super la Oranĝokonstruaĵo je Kliftonstrato en Belfasto.

Harry HEMS estis angla arkitektura kaj eklezia skulptisto kiun precipe inspiris gotika arkitekturo. Li fondis kaj kondukis grandan laborejon en Exeter, Devon, kiu produktis lignaĵon kaj skulptaĵon por preĝejoj ĉie en la lando kaj eksterlande. Li estis ankaŭ filantropo kaj avida memreklamisto. Granda parto de la kolekto de mezepoka lignaĵo, kiun li amasigis dum sia labora vivo, nun estas prezentita en la Memoriga Muzeo Reĝo Alberto en Exeter.

Biografio[redakti | redakti fonton]

La retablo ĉe la Katedralo de Sankta Albano kiun restaŭriĝis Hems.

Naskiĝinta kiel filo de Henry Hems, feraĵisto kaj tranĉilisto, li laboris kiel tranĉilisto ĝis la aĝo de dek kvar, kiam li lernoservis sin dum sep jaroj ĉe lignoĉizisto Arthur Haybalt en Ŝefildo. Post du jaroj en Italio, li laboris pri konstruado la Memoriga Muzeo Reĝo Alberto en Exeter. Kiam li alvenis en Exeter la 4-an decembro 1866 li trovis hufferon survoje el la fervoja stacio, kiun li tenis kiel bonŝanca talismano.

Li edzinigis Charlotte Presswell Turner ĉe Littleham, Exmouth en 1868, kaj ili ekloĝis en Exeter, kie li establis The Ecclesiastical Art Works ("La eklezian artfabrikon"), firmao kiu specialiĝis pri eklezia skulptaĵo kaj preĝeja garnituro. Ĝi profitis el la vasta restaŭrado de preĝejoj kiu okazis tiutempe: ĝis 1879 pli ol kvar cent preĝejoj kaj cent publikaj konstruaĵoj enhavis verkojn kiujn kreis lia firmao. La popolnombrado de 1881 registris ke li dungis 23 virojn kaj sep knabojn. Ĉar sia fabriko bezonas pli spacon, Hems komisiis arkitekton Robert Medley Fulford desegni novan laborejon ĉe 84 Longbrook Strato.

La nova brika laborejo, en stilo kiun oni karakterizis kiel "hejmigita" aŭ stilo Reĝino Anna kun flandraj modifaĵoj, malfermiĝis en 1883 kaj ampleksiĝis la sekvantan jaron. Hems nomis ĝin Ye Luckie Horseshoe Studio ("La ateliero de bonŝanca huffero"). La konstruaĵo etendas tute tra tri etaĝoj kaj havas rondan fenestron, kiu inkludas lian monogramon, en la gablo alfrontanta la vojo. Ĉe la zenito de la firmo, post 1895, li dungis pli ol cent metiistojn kaj ankaŭ havis personaron en Londono, Oksfordo kaj Irlando. Li vivis najbare sia laborejo en domo, Fair Park ("Bela parko"), kun elstara angula tureto.

Hems mortis la 5-an de januaro 1916; lia edzino mortis en junio de la antaŭa jaro. Li entombiĝis en la Upper Cemetery ("Supra tombejo") de Exeter; tomboŝtono portanta bone skulptitan krucumadon indikas la tombon. Sep infanoj postvivis lin; filo, kiun li baptis Lord Archibald, mortis june.

Legaco[redakti | redakti fonton]

Post la morto de Hems, du ol lia kvar filoj, Wilfred (m. 1941) kaj Harry (m. 1952) daŭrigis sian komercon. La firmao konstruis multajn monumentojn al la militmortintoj post la Unua Mondmilito. En 1921 la Registaro de Kanado komisiis la firmaon krei parolantan tronon por la Ĉambro de Deputitoj en Otavo, kaj en 1926 la firmao faris similan tronon por la Registaro de Aŭstralio en Kanbero.

Notoj[redakti | redakti fonton]