Harry Hopkins

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Harry Hopkins

Harry Lloyd HOPKINS (17-a de aŭgusto 1890 - 29-a de januaro 1946) estis usona juristo, demokrata politikisto, unu direktisto de New Deal, elpensinto de la tutlandaj publiklaboraj programoj en la 1930-aj jaroj. Dum la dua mondmilito, li estis plej proksima kaj konfida konsilanto de Franklin D. Roosevelt (1941-1945), loĝanta eĉ en la Blanka Domo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Li komence laboris kiel sociala laboristo, post kolapso de la borso en 1929, oni nomumis lin en 1931 afergvidanto (poste prezidanto) de krizotrakta ofico de Novjorkio. Tiun instituton fondis Roosevelt kiel guberniestro kaj kiam li iĝis prezidento en 1933, li kunportis Hopkins al Vaŝingtono.

Hopkins atingis ĝis 1938, ke oni disdonu pli ol 8,5 miliardojn da usonaj dolaroj por helpi al la 15 milionoj da senlaboruloj. Tiutempe li estis gvidanto de diversaj ŝtataj helpoficoj.

Hopkis estis ministro pri eksteraj aferoj (1938-1940), respondeculo de la Lend-Lease en 1941. Konata pro simpatio al Sovetunio kaj Stalin, kio sendube esence influis politikon de la prezidanto de Usono kontraŭ Sovetunio.

En 1990 estinta oficiro de KGB, Oleg Gordievskij, en sia libro asertis, ke Hopkins estis soveta agento. Laŭ publikigitaj en 1996 dokumentoj de la arkivo de Mitroĥin rezultas, ke Hopkins transdonis al soveta ambasadoro informon, ke unu el agentoj de KGB en Usono estas subaŭskultata de CIA.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Robert Sherwood: Roosevelt and Hopkins (1948)