Saltu al enhavo

Hartlauba turako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Hartlauba turako

Biologia klasado
Regno: Animalia, Bestoj
Filumo: Chordata, Ĥorduloj
Klaso: Aves, Birdoj
Ordo: Musophagiformes, Musofagoformaj
Familio: Musophagidae, Musofagedoj
Genro: Tauraco
Jan Krzysztof Kluk, 1779
Specio: Hartlauba turako, T. hartlaubi
(Fischer & Reichenow, 1884)
Tauraco hartlaubi
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Hartlauba turako (Tauraco hartlaubi) estas mezgranda bluverda specio de turakoj, grupo de afrikaj membroj de la familio de Musofagedoj. Ĝi troviĝas en Kenjo, Tanzanio, kaj Ugando.

La ordinara nomo kaj scienca nomo de ĉi tiu birdo memorigas la germanan kuraciston kaj ornitologon Gustav Hartlaub.[1]

Kiel aliaj turakoj, tiu ĉi specio havas helverdajn kolon, bruston kaj ventron kaj malhelbluajn flugilkovrilojn, sed kun ardezgrizaj nuancoj, kaj karmezinajn flugilplumojn. La vizaĝo estas malhelblua kun mezlonga kresto nigreca antaŭe kaj purpureca malantaŭe, kaj la blanka superokula strio estas fakte pli granda makulareo ol ĉe aliaj samgenranoj. Ambaŭflankaj makulareoj se viditaj de fronte aspektas kvazaŭ minacaj grandaj okuloj (vidu tabelfoton).

Reproduktado

[redakti | redakti fonton]

La turakoj de Heartlaub estas monogamaj, teritoriemaj kaj solaj nestumantoj. Ilia pariĝa tempo varias de regiono al regiono. Maskloj provas impresi inojn per sia dancado kaj siaj helaj koloroj. Inaj birdoj kutime demetas du ovojn, kiuj estas senbrile blankaj kaj ovalformaj.[2]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Beolens, Bo. (2003) Whose Bird? Men and Women Commemorated in the Common Names of Birds. London: Christopher Helm, p. 180–159–160.
  2. (2020) The Birds of Africa; Volume III. Bloomsbury Publishing, p. 40–41. ISBN 978-1-4729-8653-5.
  • Birds of Africa South of the Sahara de Ian Sinclair kaj Peter Ryan (ISBN 0691118159)
  • Del Hoyo, Elliott and Sargatal (eld.), Handbook of the Birds of the World, Vol 4, (ISBN 84-87334-22-9)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]