Harun al-Raŝid (1135)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jump to navigation Jump to search

Ar-Raŝid (1109 – 6a de junio 1138) (arabe الراشد) estis la Abasida Kalifo en Bagdado el 1135 al 1136.

Kiel sia patro, al-Mustarŝid, ar-Raŝid faris alian malsukcesan klopodon por sendependenco el Selĝukoj. Por revenĝi la morton de sia patro, li insultis la senditon de la Sultano Mas'ud kiu venis peti malavarecon, incitis la popolon rabadi lian palacon, kaj poste, subtenita de Zengi, kiu estis same malamika al la sultano pro la murdo de Dubeis, instalis rivalan sultanon. Mas'ud rapidiris al la ribela ĉefurbo kaj eksiegis ĝin. Bagdado, bone defendita de la rivero kaj de ties kanaloj, resistis la atakon; sed finfine la kalifo kaj Zengi, malesperaj sukcesi, fuĝis al Mosulo. Post la restarigo de la povo de la sultano, oni faris konsilion, la kalifo estis elpostenigita, kaj lia onklo, filo de Al-Muktafi, nomumita kie la nova kalifo.

Ar-Raŝid fuĝis al Isfahano, kie li estis mortigita de Asasinoj en 1138.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Tiu teksto estis adaptita el la verko de William Muir en publika havaĵo nome "The Caliphate: Its Rise, Decline, and Fall".
  • Bosworth, C. E. (1968). "The Political and Dynastic History of the Iranian World (A.D. 1000–1217)". In Frye, R. N. The Cambridge History of Iran, Volume 5: The Saljuq and Mongol periods. Cambridge: Cambridge University Press. pp. 1–202. ISBN 0-521-06936-X. [1] Alirita la 7an de Novembro 2016.