Hasdai Kreskas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hasdai Kreskas
Persona informo
Hasdai Cresques
Naskiĝo 1-an de januaro 1340 (1340-01-01)
en Barcelono, Princlando Katalunio,  Kronlando de Aragono
Morto 1-an de januaro 1410 (1410-01-01) (70-jaraĝa)
en Zaragozo, Aragonio,  Kronlando de Aragono
Religio judismo vd
Etno judoj vd
Lingvoj katalunaaragonahebrea vd
Ŝtataneco Kronlando de Aragono vd
Familio
Parencoj Hasdai ben Judah Crescas vd
Profesio
Okupo filozofo • teologo • rabenoverkisto vd
Laborkampo filozofioJuda filozofioHalaĥoTalmudo vd
Aktiva en BarcelonoHispanio vd
Verkado
Verkoj Or Adonai vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hasdai ben Abraham Crescas aŭ "Juda" anstataŭ "Abraham" kaj "Cresques" anstataŭ "Crescas" (katalunlingva prononco həzˈðaj ˈβeɲ ʒuˈða ˈkɾeskəs; en hebrea חסדאי קרשקש; ĉirkaŭ 1340 en Barcelono, Katalunio – 1410/11 en Zaragozo, Aragono) estis katalun-juda filozofo kaj fama halaĥisto (instruisto de la juda juro). Kun Maimonides ("Rambam"), Gersonides ("Ralbag"), kaj Joseph Albo, li estas konata kiel unu el la plej gravaj praktikantoj de raciisma alproksimiĝo al la juda filozofio.

Li devenis kaj disvolviĝis en etoso de kleraj kaj povaj judoj. Tamen ankaŭ li suferis diskriminacion pro sia judeco, estis enprizonita pro ia akuzo kaj en 1391 lia nura filo estis mortigita dum pogromo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Liaj verkoj pri juda juro ne restis konservitaj.
  • Sed lia resuma filozofia verko "Or Adonai, la lumo de la Senjoro" estas klasika juda malakcepto de la mezepoka Aristotelismo, kaj pioniro de la scienca revolucio de la 16a jarcento.
  • Estis ekspono kaj malakcepto de la ĉefaj doktrinoj de kristanismo, verkita en kataluna en 1398, malaperinta, sed restis hebrea traduko fare de Jozef ibn Ŝem-Tov, kun la titolo "Malakcepto de la esencaj principoj de la kristanoj". Tiu verko estis komponita je komisio de hispanaj nobeloj.
  • Letero al la kongregacioj de Avignon, publikigita kiel apendico al la eldono de Wiener de "Shevet Yehudah", en kiu li rakontas la persekutadon de 1391.