Saltu al enhavo

Hasekura Cunenaga

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hasekura Cunenaga
Persona informo
Felipe Francisco Hasekura
支倉常長
Naskiĝo 1-an de januaro 1571 (1571-01-01)
en Nagai manor
Morto 7-an de aŭgusto 1622 (1622-08-07) (51-jaraĝa)
en Mutsu Province
Tombo Mutsu Province (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Yamaguchi Tsuneshige (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Hasekura Tokimasa (en) Traduki (adoptopatro, onklo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo diplomato esploristo militisto samurajo Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo diplomato vd
Aktiva en Romo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hasekura Rokuemon Tsunenaga [cunenaga] (支倉六右衛門常長; la 2-a jaro de Genki (1571) – 1-a de julio la 8-a jaro de Genna (7-a de aŭgusto 1622) estis japana samurajo. Li gvidis ambasadon al Meksiko kaj poste al Eŭropo inter 1613 kaj 1620, post kio li revenis al sia lando. Tiel li iĝis la unua oficiala ambasadoro de Japanio en Ameriko kaj la unua registrita okazo de japan-francaj rilatoj.

Li naskiĝis kiel Yoichi Rokuemon Nagatsune (与市・六右衛門長経) en Sendai-provinco (nun Mijagi-prefektujo).

En 1609, Hispana Galeono San Francisco renkontis malbonan veteron sur vojo de Manilo al Akapulko grundis marbordo proksima al Onĵuku(Ĉiba-prefektujo). La ŝipanoj estis savataj kaj bonvenigitaj kaj Rodrigo de Vivero y Velasco, eksa gubernatoro de Filipinoj renkontiĝis kun Tokugawa Ieyasu. Pro tio, rilato inter Japanio kaj Hispanio komenciĝis. Sub ordono de Daimio de Sendai-provinco, Date Masamune, Hasekura decidis iri al Romo kiel vica ĉefsendito por trakti komercon.

Je 15-a de septembro 1613, ili eknavigis per San Juan Bautista, atingis Akapulko, kaj tervoje atingis Veracruz, trairis Atlantikon kaj atingis Romon. Je 30-a de januaro 1615, li renkontiĝis kun Filipo la 3-a, je 3-a de novembro Paŭlo la 5-a, tamen trakto pri komerco malsukcesis. Ili revenis al Japanio en 1620.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  • Boxer, C.R. The Christian Century in Japan, 1549–1650. Berkeley, Calif.: University of California Press, 1951. ISBN 1-85754-035-2 (1993 reprint edition).
  • Marcouin, Francis and Keiko Omoto. Quand le Japon s'ouvrit au monde, coll. “Découvertes Gallimard”, Paris: Gallimard, 1990. ISBN 2-07-053118-X.