Hastings

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hastings ([Héjstingz], IFA:[ˈheɪstɪŋz]) estas urbo kaj distrikto en la graflando East Sussex en suda Anglio, kaj estas unu el la Cinque Ports. Ĝi situas ĉe la bordo de la Manika Markolo.

Ĝi havas ĉirkaŭ 84.000 loĝantojn. Gravas tie fiŝkaptado; multaj fiŝkaptistaj boatoj tradicie ne uzas havenon, sed simple albordiĝas strande. Ĉar Hastings ne plu havas propran havenon, la boatoj devas oficiale registriĝi en Rye.

Ankaŭ plaĝa turismo estas signifa.

Proksime de la urbo en 1066 okazis la Batalo de Hastings, en kiu la normana duko Vilhelmo la 2-a de Normandio (Vilhelmo la 1-a de Anglio), nomita la Konkerinto, venkis la anglosaksajn trupojn.

Esperanto-vivo

En Hastings ekzistas esperanto-grupo ek de la frua 20-a jarcento, fondita de Alfred John Adams. La unua prezidanto de la Rotaria Amikaro de Esperantistoj, John J. Boutwood, estis ankaŭ prezidanto de tiu grupo. Fama esperantisto de Hastings estas Sally Phillips

Bildaro

Eksteraj ligiloj