Saltu al enhavo

Hastings Ndlovu

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hastings Ndlovu
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1961 (1961-02-02)
en Soweto
Morto 16-an de junio 1976 (1976-06-16) (15-jaraĝa)
en la kvartalo Orlando de Soweto
Lingvoj angla
Ŝtataneco Sud-Afriko Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo anti-apartheid activist (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Hastings Ndlovu (n. la 2-an de februaro 1961, m. la 16-a de junio 1976 en aĝo de 15 jaroj) estis sudafrika mezlernejano, kiu estis mortigita en la ribelo de Soweto kontraŭ la reĝimo de Apartismo en Sud-Afriko.

Ndlovu estis mortigita la 16-an de junio 1976 dum la ribelo de Soweto kiam la polico de la kvartalo Orlando de Soweto ekpafis sur lernejaj protestantaj kontraŭ la trudado de la afrikansa instruado en ilia lernejo. Lia morto ne estis tiel vaste diskonigita kiel tiu de la 12-jara Hector Pieterson ĉar neniu fotisto ĉeestis por registri ĝin. Polica komandanto Kolonelo Kleingeld diris antaŭ la anoj de posta juĝa komisiono ke la 15-jarulo "incitis la homamason".

Hastings Ndlovu havis tri fratinojn kaj unu fraton. Liaj fratinoj forlasis la landon baldaŭ post la 16-a de junio, sed revenis al Johanesburgo kelkajn jarojn poste.

Heredaĵo

[redakti | redakti fonton]

Ndlovu estis entombigita kun Pieterson en la tombejo Avalon en Johanesburgo. Lia domo en Soweto havis memortabulon alkroĉitan al ĝi la 16-an de junio 2012 por memorfesti lian morton. Li estas honorita kune kun la 12-jara samsortano Hector Pieterson en la muzeo Hector Pieterson[1][2].

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. "10 Freedom Fighters Who Completely Altered South Africa's Fate Arkivigite je 2025-01-25 per la retarkivo Wayback Machine". The Culture Trip. Alirite la 3-an de januaro 2024 (angle)
  2. "Hector Pieterson Memorial and Museum", Internacia Centro por la Antaŭenigo de Homaj Rajtoj, alirite la 30-an de decembro 2023, teksto jen hispane kaj angle

Rilataj artikoloj

[redakti | redakti fonton]