Hatě (Chvalovice)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Hatě
Hatě
germane Haid
domaro
Tegmentejo de iama limkontrolo
Oficiala nomo: Hatě
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Distrikto Distrikto Znojmo
Administra municipo Chvalovice
Historiaj regionoj Moravio, Sudetio
Najbaras kun Kleinhaugsdorf Aŭstrio
Konata loko Excalibur City
Domoj 2 (2011)
Situo Hatě
 - koordinatoj 48° 45′ 57″ N 16° 03′ 54″ O / 48.76583 °N, 16.06500 °O / 48.76583; 16.06500 (mapo)
Katastro 8,84 km² (884 ha) Chvalovice
Loĝantaro (2011)
Denseco 0,23 loĝ./km²
Valego Dija-svratka valego
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 669 02
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Hatě (Chvalovice)
Portalo pri Ĉeĥio

Hatě (germane Haid) estas domaro en Ĉeĥio, parto de municipo Chvalovice. La domaro situas rekte sur la limo kun Aŭstrio, troviĝas ĉi tie limpasejo Hatě–Kleinhaugsdorf kaj vendeja kaj amuza centroj Freeport kaj Excalibur City. Estas ĉi tie registritaj 2 adresoj. Daŭre ĉi tie vivas 2 loĝantoj (2011).

Hatě situas en katastra teritorio Chvalovice kun areo 8,84 km².

Limpasejo[redakti | redakti fonton]

La limpasejo el Hatě al Kleinhaugsdorf estas destinita por:

  • aŭtobusoj
  • biciklistoj
  • motorcikloj
  • ŝarĝtransporto
  • personaj aŭtomobiloj
  • piedirantoj

Vendeja kaj amuza zono[redakti | redakti fonton]

La teritorio laŭlonge laŭ alvetureja ŝoseo al la limpasejo estas surkonstruigita precipe de vendeja zono kun oŭtleta centro Freeport kaj de pluaj vendejoj, foirejoj, restoracioj, hotelo Savannah, de tri kazinoj kaj kelke da noktaj kluboj.

La eksaj spacoj de la limpasejo ŝanĝiĝis, en la devenaj spacoj de doganeja administracio estiĝis kvarstela hotelo. El la ekstero la hotelo eliras el dezajno de kazino Route 59, kiu troviĝas en tiu ĉi loko. La hotelo devus finkrei la komplekson de vendejcentroj Excalibur City kaj Freeport.

Pluaj fotoj[redakti | redakti fonton]

Panoramo[redakti | redakti fonton]

Suma vido al Freeport (maldekstre) kaj Excalibur City de oriento.
Suma vido al Freeport (maldekstre) kaj Excalibur City de oriento.