Hatra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monda heredaĵo de UNESKO
Hatra
arkeologia loko • antikva urbo [+]

Koordinatoj35° 35′ 17″ N, 42° 43′ 6″ O (mapo)35.58805555555642.718333333333Koordinatoj: 35° 35′ 17″ N, 42° 43′ 6″ O (mapo)
Areo3,24 km² (323,75 ha) [+]

Hatra (Irako)
Hatra (Irako)
DEC
Hatra
Hatra

Map
Hatra
Vikimedia Komunejo:  Hatra [+]
vdr

Hatra aŭ Ĥatra (arabe الحضر, al-Ḥaḍr) estas antikva ruinurbo en gubernio Ninává, en regiono al-Ĵazira, Irako. Ĝi situas 120 km sudokcidente de Mosul.

Historio[redakti | redakti fonton]

Hatra estis komence fortikaĵo ĉe limo de la romia imperio kaj Partio, por protekti Iranon kontraŭ la romiaj legionoj. Pli poste konkeris la urbon la popolo partoj, ekde tiam komenciĝis ties rapida evoluo, ĝi iĝis komerca kaj militista centro.

La urbon atakis en 117 romia imperiestro Traianus, en 198 Septimius Severus, sed sensukcese provis konkeri ĝin. En 227, post kiam la sasanidoj venkis la partian imperion (Partion), Hatra batalis en alianco kun Romio kontraŭ la persoj. La urbo ne povis longe elteni la atakojn kaj en 241 detruis ĝin Sapur la 1-a, murdis ties loĝantojn. La urbo ne plu reviviĝis.

Priskribo de Hatra[redakti | redakti fonton]

La urbon esploris unuafoje germana arkeologo W. Andrae, en komenco de la 20-a jarcento, ekde 1951 la fakuloj de la Iraka Arkeologia Instituto faris elfosajn kaj rekonstruajn laborojn.

Hatra estas preskaŭ rondforma komunumo ĉe la maldekstra bordo de la rivero Tigro, kiun defendis duobla fortikaĵa sistemo. La interna muro estis same duobla, kun bastionoj el skulptitaj ŝtonoj kaj fosaĵo. La ekstera muro de la duobla mursistemo situas 500 metrojn de la interna kaj estas konstruita el grundo. Ene de la muroj oni konstruis grandan templan distrikton en mezo de la urbo, kiel aron de vilaoj.

La urba centro situis sur areo de 440x320 metroj, kiun ĉirkaŭis skulptita ŝtonmuro.

La orienta parto - la pli granda parto - de la areo ne estis surkonstruita, nur la muron akompanis kovrita koridoro. La grandega korto servis verŝajne kiel rifuĝejo por la loĝantoj, dum atakoj.

La temploj de la urbaj dioj staris en la okcidenta parto, disigita per muro.

Famaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Partia palaco - situas sur suda parto de la urbo, konstruita en la 2-a jarcento p.K. La konstruaĵa grupo ĉirkaŭis grandan centran korton, en ĉiu kvar flankoj de la korto malfermiĝis "ivan". La konstruaĵo estis konstruita el adobo kaj briko, la murojn kovris stukoj.
  • Templo de Dipteros - dediĉita al dio Maran, konstruita en la 2-a jc. a.K.. La pordoj de la templa distrikto situis en du flankoj de la Dipteros-templo. Ambaŭ pordoj estis triapertura, arka kaj traba, la mezaj aperturoj estis pli grandaj ol la flankaj.
  • Templo de Maran - estis konstruita sur al suda parto de la templa distrikto, en la unua duono de 1-a jc. p.K. Ĝia bazo estis 15x30 m, alto pli ol 20 m.
  • Templo de Samas - konstruita al okcidenta muro de la Templo de Maran, kun bazo de 11,75x12 m kaj koridoro larĝa 3,5x4 m.
  • Templo de Barmarin templom - konstruita apud norda muro de Templo de Maran.
  • Templo de Mitras - konstruita al norda muro de Templo Barmarin.
  • Templo Sahiru

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]