Hauke-Haien-Koog

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hauke-Haien-Koog
Poldero (senakvaĵo)
rigardo super la vasta poldera areo
rigardo super la vasta poldera areo
rigardo super la vasta poldera areo
poldero [+]

LandoGermanio
- koordinatoj54° 41′ 56″ N, 8° 45′ 49″ O (mapo)54.6988361111118.7636583333333Koordinatoj: 54° 41′ 56″ N, 8° 45′ 49″ O (mapo)


Hauke-Haien-Koog (Ŝlesvig-Holstinio)
Hauke-Haien-Koog (Ŝlesvig-Holstinio)
DEC
Lokigo de Ŝlesvig-Holstinio en Germanio

Map
Hauke-Haien-Koog
Vikimedia Komunejo:  Hauke-Haien-Koog [+]
vdr

La Hauke-Haien-Koog estas poldero en la distrikto Norda Frislando de norda Germanio, kiu kovras areon de 1.200 hektaroj kaj ekestis inter la jaroj 1958 kaj 1960 per enkadrigo de vadomara areo per digoj kaj posta sekigo per pumpiloj. La poldero limiĝas per la loĝlokoj Schlüttsiel okcidente, Fahretoft norde kaj Ockholm sude.

Avoceto

La areo nomata laŭ la ĉefa personaĵo, Hauke Haien el novelo de la germana verkisto Theodor Storm estas naturprotekta areo, kies precipa celo estas esti rezervejo por marbirdoj. Ekde la jaro 1967 la polderon prizorgas ekologiista asocio. Apud la pramŝipa haveno Schlüttsiel ekzistas informa centro pri la poldero.

La enkadrigo de la posta poldero Hauke-Haien-Koog markas turnopunkton en la historio de sekigo de mara grundo ĉe la okcidenta marbordo de la germana federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio: Temis pri la unua germana poldero, kies areo ne ekskluzive servis je agrikultura utiligo kaj homa setlado, sed ankaŭ je ekologiaj celoj. De tiu ĉi poldero nur proksimume 500 hektaroj - malpli ol duono - servas je agrikulturaj celoj. La loko estas grava ripozloko por multaj birdoj, sed tie ankaŭ nestas diversaj specioj kiel Ŝterno, Granda pluvio kaj Avoceto.