Domo de la granda pesilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dekstre la domo Zur Großen Waage, apude la domo Zur Kleinen Waage; fone maldekstre la gastejo Feuerkugel.

La Domo de la granda pesilo (germane Haus zur Großen Waage) estas unu el la multnombraj monumentprotektataj domoj en la urbocentro de Erfurto, Germanujo (Michaelisstraße nr. 6).

Evoluo danke al la komerco[redakti | redakti fonton]

Komercistoj enirintaj la urbon unue tien ĉi veturis. Nepris pesi kaj mezuri siajn varojn por kalkuli la necesan imposton. Jam Karolo la granda nomis Erfurton en 805 komerccentro ĉe la landlimo. Situante ĉe la orienta landlimo de la regno de la Frankoj, Erfurto estis finstacio por la komercistoj. Tie ĉi oni renkontiĝis kun la slavoj por komerci brokanti marĉandi.

Erfurto iĝis staplo-urbo kaj eĉ post la disfalo de la regno de la Frankoj oni devigis la fremdulojn oferti iliajn varojn minimume tri tagojn, ekzemple en la najbara domo "Zur Kleinen Waage".

Kromefikoj[redakti | redakti fonton]

Ĉar la vendistoj devis ankaŭ tranoktadi kaj manĝadi, la lukritaj enspezoj por multaj aliaj profesioj (ekz. la manĝigantoj de la ĉevaloj) ankaŭ kreskis. Regis vigla moviĝo, ĉar ofte oni priservis po 100 ĉarojn por unu tago. En 1712 translokiĝis tiuj servoj al la pescentro sur la Anger-placo, ekzakte tien, kie troviĝas hodiaŭ la Anger-muzeo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.