Altaj Pireneoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Hautes-Pyrénées)
Hautes-Pyrénées
Insigno de Hautes-Pyrénées
Situo de Hautes-Pyrénées
departemento de Francio
Administrado
Lando  Francio
Regiono Okcitanio
Numero 65
Prefektejo Tarbes
Subprefektejoj Argelès-Gazost
Bagnères-de-Bigorre
Prezidanto de la
departementa konsilio
Michel Pélieu
Prefekto Anne-Gaëlle Baudoin-Clerc
Statistikaĵoj
Loĝantaro 230 956 (2021)
Areo 4 464 km²
Loĝdenso 52 /km²
Subdividoj
Arondismentoj 3
Kantonoj 17
Komunumaroj 30
Komunumoj 472
vdr

Altaj Pireneoj, france Hautes Pyrénées [ot pirene], okcitanlingve Pirenèus Nauts [pireneŭs naŭts], estas unu el la departementoj de la sudfranca regiono Okcitanio. Ĝi ŝuldas sian nomon (Supraj aŭ Altaj Pireneoj) al la plej altaj pintoj de la montaro Pireneoj kiuj troviĝas sur sia teritorio. Ĝi etendiĝas sur surfaco de 4 464 km2, ĝi estas do sufiĉe malgranda departemento. Ĝi havas 227 926 loĝantojn. Pro malbonaj laborkondiĉoj kaj relativa izoliteco de la montaraj zonoj, oni observas malpliiĝon de la loĝantaro.

La departemento tute enhavas 472 komunumojn.

Arondismentoj[redakti | redakti fonton]

La departemento dividiĝas al tri arondismentoj:

Geografio[redakti | redakti fonton]

La ĉefurbo de Hautes Pyrénées estas Tarbes kiu situas meze de la larĝa valo de la rivero Adour [adur]. La suda duono de la departemento estas okupata de la altaj montoj, kiuj ofte superas la 3000 metrojn kaj formas la naturan limon kun Hispanio. La norda parto konsistas el montetoj kaj mallarĝaj valetoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Ekonomio konsistas ĉefe el bredado en la montaraj zonoj, kaj kultivado de cerealoj en la valoj. Troviĝas ankaŭ kelkaj vinberejoj sufiĉe bonkvalitaj (Madiran kaj Vic-Bilh en la plej norda parto de la teritorio). La malnovaj industrioj (mekanika konstruado) rapide malaperas, kaj tio estigas gravan laborkrizon en la departemento.

Turismo[redakti | redakti fonton]

Turismo ludas nun gravan rolon en la loka ekonomio. Hautes Pyrénées disponas je la plej grandaj skiejoj de la francaj Pireneoj, kaj ban-urboj ankaŭ disvolviĝas rapide. La tielnomata "verda turismo" havas ankaŭ apartan signifon en la Nacia Natura Parko de la Okcidentaj Pireneoj (esplorado kaj observado de la naturmedio, impresaj naturpejzaĝoj, ekskursado, akvosportoj…).

La pilgrim-urbeto Lourdes [lurd], 20 km sude de Tarbes, allogas ĉiujare milionojn da vizitantoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]