Havířov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Havířov
pole: Hawierzów
urbo
Havirov sq02.JPG
Placo de Respubliko
Havirov prapor.gif
Flago
Havirov CoA.png
Blazono
Oficiala nomo: Havířov
Ŝtato Flago de Ĉeĥio  Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Karviná
Administra municipo Havířov
Historia regiono Ĉeĥa Silezio
Parto de Teŝinio
Fervojstacio Havířov
 - fervojlinio n-ro 321
Parto(j)
Tipo de urbo Statuta urbo
Riveroj Lučina, Sušanka
Situo Havířov
 - alteco 260 m s. m.
 - koordinatoj 49°46′59″N 18°25′22″E  /  49.78306°N, 18.42278°O / 49.78306; 18.42278 (Havířov)
Plej alta punkto Bludovický kopec
 - alteco 347 m s. m.
Areo 32,07 km² (3 207 ha)
Loĝantaro 82 611 (20.8.2010)
Denseco 2 575,96 loĝ./km²
Estiĝo 5-a de decembro 1955
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 736 01
NUTS 3 CZ080
NUTS 4 CZ0803
NUTS 5 CZ0803 555088
Katastraj teritorioj 6
Urbaj partoj 0
Lokaj partoj 8
Situo enkadre de Ĉeĥio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Moraviasilezia regiono
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Havířov
Retpaĝo: www.havirov-city.cz
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Havířov estas la plej juna urbo en Ĉeĥio, kie loĝas 88.000 loĝantoj kaj ĝi situas 14 km de urbo Ostrava.

Tago de la estiĝo de Havířov estas la 5-an de decembro 1955, kiam ĝi estiĝis pro unuiĝo de vilaĝoj Dolní Bludovice, Dolní Suchá, Prostřední Suchá, Šumbark kaj Životice. La nomo de la urbo estiĝis el publika konkurso. Hodiaŭ teritorio de la urbo dividiĝas en 8 urbajn partojn.

La urba evoluo de Havířov komenciĝis en la jaro 1946, kiam oni komencis en tiu ĉi spaco konstrui unuajn loĝdomarojn. Per tio tute ŝanĝiĝis strukturo de la tuta teritorio. Ĝis komenco de la 20-a jarcento ĉi tie estis tipa loĝigo de la tn. těšína tipo – disaj vilaĝoj kun libera konstruaĵplenigo de la centraj sidejpartoj. Principa ŝanĝo de karaktero de loĝigo okazis post la dua mondmilito. La ŝtato en la jaro 1946 decidis pri konstruo de loĝejoj kaj la spaco de la nuna Havířov estis eksterordinare interesa.

La unuan pli grandan loĝdomaron oni komencis konstrui ekde stacidomo en Šumbark en postfukcionalisma stilo. Dum la 50-aj jaroj de la 20-a jarcento iom post iom komencis en konstruado montriĝi karakteroj de la tn. socialisma realismo. Fasadoj estis „ornamataj“ per historiigantaj kaj dekorativaj elementoj de la ĉeĥa renesanco (sgrafita ornamaĵo, dekorativaj skulptaĵoj ktp. inspirataj de arkitekturo laŭ urboj Telč, PísekČeské Budějovice). Tiu ĉi parto de la urbo prezentas la plej signifan urban tutaĵon en stilo de la soveta socialisma realismo, konstruita tiam en eksa Ĉeĥoslovakio. Dank‘ al tio, ke temis pri „nova modela socialisma urbo“, estis en Havířov konstruita vico da sportejoj, inkluzive de tegmentitaj basenoj kaj haloj, kulturdomo, ekspozicia ĉambrego, malsanulejo, lernejoj, teatro ktp. Proksime de la urbo estis konstruitaj ankaŭ akvaj rezervujoj Žermanice (1958) kaj Těrlicko (1962), per kio la urbo akiris signifajn refreŝigejojn.

La urbo estis konstruita kiel „loĝdomaro“ (aŭ tranoktejo?) por ĉirkaŭaj industriaj centroj. Ankoraŭ en la jaro 1991 laboris en la urbo nur 30 % da ekonomie produktiva loĝantaro. La ceteraj vojaĝis ĝis urboj Ostrava, Karviná, Orlová kaj pluaj industriaj lokoj. Sed tiu ĉi situacio iom post iom ŝanĝiĝas.

Partneraj urboj [1][redakti | redakti fonton]


Esperanto[redakti | redakti fonton]

Havířov estis okazloko de la 8-a kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en jaro 1996.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. http://www.havirov-city.cz/partnerska-mesta/partnerska-mesta-2.html