Havelock Ellis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Havelock Ellis
Portrait of Havelock Ellis (1859-1939), Psychologist and Biologist (2575987702) crop.jpg
Persona informo
Naskonomo Henry Havelock Ellis
Naskiĝo 2-an de februaro 1859 (1859-02-02)
en Croydon
Morto 8-an de julio 1939 (1939-07-08) (80-jara)
en Hintlesham
Lingvoj angla lingvo
Ŝtataneco Unuiĝinta ReĝlandoUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Alma mater St Thomas's Hospital Medical School • King's College
Familio
Edz(in)o Edith Ellis
Profesio
Profesio kuracistopsikologoverkisto
v  d  r
Information icon.svg

Henry Havelock ELLIS, konata kiel Havelock Ellis (2-an de februaro 1859 - 8-an de julio 1939), estis angla kuracisto, verkisto, progresema intelekta kaj socia reformisto, kiu studis homan seksecon. Li kunverkis la unuan medicinan lernolibron en la angla pri samseksemo en 1897, kaj ankaŭ publikigis verkojn pri diversaj seksaj praktikoj kaj inklinoj, kaj ankaŭ pri trangenrula psikologio. Ellis estis inter la pioniraj enketistoj de psikedelaj drogoj kaj aŭtoro de unu el la unuaj skribaj raportoj al publiko pri sperto kun meskalino, kiun li kondukis sur si mem en 1896. Li apogis eŭgenikon kaj servis kiel prezidanto de la Eŭgenika Societo.