Havelte

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Havelte
vilaĝo
Kirko de Havelte
Ŝtato Nederlando Nederlando
Municipo Westerveld
Situo Havelte
 - koordinatoj 52° 46′ 26″ N 06° 14′ 18″ O / 52.77389 °N, 6.23833 °O / 52.77389; 6.23833 (mapo)
Loĝantaro ĉ. 3 230
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 7971
Situo enkadre de Nederlando
Situo enkadre de Nederlando
Situo enkadre de Nederlando
Vikimedia Komunejo: Havelte

Havelte (drente: Haovelte) estas vilaĝo en la sudokcidenta parto de la provinco Drenthe en Nederlando. Ĝi estas la plej granda loĝloko de la municipo Westerveld.

Havelte estis ĝis la 1-a de januaro 1998 memstara municipo. En 2010 la vilaĝo havis 3 185 loĝantojn. Havelte havas tri vilaĝcentrajn placojn. La plej konata estas en la centro de la vilaĝo. Krom tio ankoraŭ estas Oosterbrink kaj Westerbrink. La vilaĝo havas la kromnomon la perlo de Drenthe.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la aŭtuno de 1942 la germanaj okupintoj decidis norde de la malnova vilaĝo Darp konstrui novan armean flughavenon kun aneksaj instalaĵoj kaj konstruaĵoj. La celo estis por senŝarĝigi la flughavenon Schiphol kaj ankaŭ ke ĉiu aviadiltipo povus tie alteriĝi.

La konstruadon faris devigaj (pun)laboristoj kaj provizado de nova konstrumaterialoj okazis tra la kanalo Drentse Hoofdvaart. Pluan transporton faris la lokaj terkultivistoj kiuj devige estis disponeblaj kun ĉevalo kaj ĉaro.

La flughaveno, kontraŭe al oftaj asertoj, tamen mallongtempe funkciis. La Aliancanoj, pro spionado de i.a. Jan Poortman, estis bone informitaj pri la progresoj. La flughaveno estis bombardita je la 16-a kaj 17-a de septembro 1944 fare de britaj Avro Lancaster bombaviadiloj kaj la 24-an de marto 1945, je la 9-a horo en la mateno, de 114 usonaj Boeing B-17 bombaviadiloj. En la hodiaŭa naturareo Havelter startbaan (Kurejo de Havelte) kaj ankaŭ armea ekzerctereno kun la Johannes Postkazerno apude, ankoraŭ troveblas bombkraterojn kaj aliajn spurojn.

Situo[redakti | redakti fonton]

Ĝi situas laŭlonge la Drentse Hoofdvaart apud Wapserveen, Uffelte, Ruinen, Ruinerwold kaj Darp. Plej proksimaj grandaj loĝlokoj estas Meppel, Steenwijk kaj Hoogeveen.