Havena insulo (Seatlo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Havena insulo
artefarita insulo [+]

AkvejoPacifiko
Koordinatoj47° 35′ N, 122° 21′ U (mapo)47.579166666667-122.35138888889Koordinatoj: 47° 35′ N, 122° 21′ U (mapo)

Havena insulo (Vaŝingtonio)
Havena insulo (Vaŝingtonio)
DEC
Havena insulo
Havena insulo
Map
Havena insulo
Vikimedia Komunejo:  Harbor Island, Seattle, Washington [+]
vdr
mapo de Seatlo montranta Havenan insulon
Havena insulo rigardata de nord-oriente, fotite el Columbia Center

Havena insulo estas granda artefarita insulo ĉe la elfluejo de Duŭamŝa rivero en Seatlo (Vaŝingtonio), Usono. De kiam ĝin konstruis Puget Sound Bridge and Dredging Company en 1909, la insulo ampleksanta areon de 1,4 km² estis la plej granda artefarita insulo en la mondo. Ĝi perdis tiun rekordecon en 1938, sed regajnis ĝin por nelonge en 1967, kiam ĝia areo atingis 1,61 km². En 2000 la konstanta loĝantaro de la insulo nombris 3 homojn, kaj la areo estis 1,65 km².

La insulo havas diversajn stokejojn, fabrikojn ktp. Interalie la firmao Vigor Shipyards (antaŭe Todd Pacific Shipyards), kiu konstruas kaj riparas ŝipojn, havas sian ĉefsidejon tie.