Haveno de Bratislavo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Haveno de Bratislavo
Haveno de Bratislavo
Haveno de Bratislavo
Haveno de Bratislavo
riverhaveno
Loko
Lando  Slovakio
Urbo Bratislavo
Geografia situo 48° 8′ N, 17° 9′ O (mapo)48.1305555617.145Koordinatoj: 48° 8′ N, 17° 9′ O (mapo) [+]
Haveno de Bratislavo (Slovakio)
Haveno de Bratislavo (Slovakio)
DEC
Haveno de Bratislavo
Haveno de Bratislavo
Situo de Haveno de Bratislavo

Map

Datenoj
Tipo Riverhaveno
Pliaj informoj
Retejo http://www.spap.sk/en
vdr

Haveno de Bratislavo (slovake Prístav Bratislava) estas haveno sur la rivero Danubo kaj en pli larĝa senco sur Majno-Danubo-Kanalo. Ĝi situas en Bratislavo, la ĉefurbo de Slovakio. La haveno konsistas el du partoj: ŝarĝohaveno kaj pasaĝera haveno. La ŝarĝohaveno estas tre grava objekto por la ekonomio de Slovakio kiel la plej granda el la tri internaciaj havenoj en Slovakio, la aliaj du estas en Komárno kaj Štúrovo.

La havenon funkciigas ŝtata kompanio Verejné prístavy, a.s..[1] La haveno estas konektita al fervojo, aŭtovojo kaj dukta sistemo de Slovnaft. Tero sub la ŝarĝohaveno estas posedata de la kompanio Verejné prístavy, a.s., kaj ĉiuj konstruaĵoj kaj objektoj estas posedataj de Slovenská Plavba a Prístavy a.s. Ambaŭ apudaj riverbordoj apartenas al la Haveno de Bratislavo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En la lasta jardeko de la 19-a jarcento la Danuba riverbordo apud la urbocentro de Bratislavo (nomata PressburgPozsony tiutempe) spertis gravajn ŝanĝojn. En 1890 nova ŝtala ponto Franz Joseph Brücke (hodiaŭ la Malnova Ponto de Bratislavo) estis malfermita kaj baldaŭ poste komenciĝis la konstruado de la apuda haveno. La areo laŭ la riverbordo ekde hodiaŭa sidejo de Slovaka Nacia Muzeo ĝis Apollo-ponto estis prilaborita por ke ĝis 250 ŝipoj povu esti alligitaj. La agadon ĉefe kaŭzis komercaj interesoj de danubaj transportaj kompanioj, kaj la ŝtato Aŭstrio-Hungario finance partoprenis nur minimume.

La Vintra haveno kaj Havena ponto

En la jaro 1897 oni komencis konstrui la nordan parton de Vintra haveno, kaj ankaŭ lanĉis kaj poste etendis fervojan reton. Tio okazis apud la plej malnova industria kvartalo en la urbo, proksime al la strato Továrenská. La konstruado de la suda parto komenciĝis en 1907. Tiam la Vintra haveno servis nur por vintrumado de ŝipoj (la akvo neniam frostiĝas tie) sen ebleco ŝarĝi aŭ malŝarĝi ilin.

Post malapero de Aŭstrio-Hungario, en 1919 estis kreita ĉeĥoslovaka transportoficejo. La haveno estis finkonstruita dum la tempoj de la Unua respubliko de Ĉeĥoslovakio. En la 1930-aj jaroj la haveno estis unu el la plej bone ekipitaj eŭropaj riveraj transportejoj.

Hodiaŭ en la Haveno de Bratislavo ankoraŭ restas multaj historiaj konstruaĵoj, mekanismoj kaj ŝipoj, kelkaj el ili estas protektataj kiel naciaj kulturaj monumentoj. En 2011, la ŝipo Šturec, la lasta restanta slovaka motora trenŝipo, estis deklarita kiel kulture protektata. Šturec (antaŭe Štúr) estis konstruita en la ŝipkonstruejo Komárno en 1937 kaj estis baptita de la ĉefministro Milan Hodža kaj la unua slovaka mara kapitano Július Thurzo. Ĝi estas la sola ŝipo de la triopo de similaj ŝipoj Šturec, Vajanský kaj Moyzes, kiu postvivis tapiŝan bombadon de la naftorafinejo Apollo en 1944. Estas planoj organizi muzeon en la ŝipo.

Pasaĝera haveno[redakti | redakti fonton]

La haveno por pasaĝeroj situas rekte en la urbocentro de Bratislavo inter la Nova Ponto kaj la Malnova Ponto. Ĝi konsistas el malgranda konstruaĵo kaj 8 kajoj. En la konstruaĵo troveblas ne nur servoj de la haveno, sed ankaŭ kelkaj butikoj, restoracio kaj vojaĝagentejo.

La rekonstruon de la pasaĝera haveno oni planas jam dum pluraj jaroj, sed la procezo estas prokrastata de lokaj aktivuloj, kaj ankaŭ de la municipa oficejo pri protektado de kulturaj monumentoj. La alteco de la proponita nova konstruaĵo plurfoje malpliiĝis de la originaj 5 etaĝoj ĝis 3 fare de la posedanto kaj investanto (Slovenská plavba a prístavy - lodná osobná doprava, a.s.). La projekto celas pligrandigi la konstruaĵon, riverbordan promenejon malantaŭ ĝi kaj ankaŭ verdajn areojn en la ĉirkaŭaĵo sen redukti la grandecon de la apuda surfaca parkejo.

Ŝarĝohaveno[redakti | redakti fonton]

La ŝarĝohaveno konsistas el jenaj partoj:

  • Vintra haveno (slovake Zimný prístav) — la origina haveno ekde 1897
  • Pálenisko — nova haveno, konstruita en 1975—1983
  • Ŝipkonstruejo (slovake Lodenica) — loko por riparado de ŝipoj

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. WPS - Port of Bratislava contact information. World Port Source. Arkivita el la originalo je 2016-09-12. Alirita 2019-05-31.